
Foto de David Pupăză en Unsplash
La Rusia Ŝtata Dumao, seĝo de la tiunacia parlamento, aprobis en la 22-a de julio leĝon [ru], kiu estigas monpunojn pro rete serĉi enhavon “ekstremisman”. Plie, nova leĝo nun klasigas la uzon de virtualaj privataj retoj (eo – VPR) kiel krime plipeziga cirkonstanco, kiu povas laŭleĝe pligravigi deliktojn kaj okazigi pli senindulgajn punojn.
Anton Gorelkin, ano de la ŝtata Dumao, skribis en sia Telegram-kanalo [ru]: “Civitanoj povos libere uzi VPR-ojn por ajna laŭleĝa celo. Sed se iu uzas tiajn ilojn por krimi, ĝi estos konsiderata kiel cirkonstanco plipeziga.”
Sub la nova amendo [ru], oni povas monpunati je sumo de 3000 ĝis 5000 rubloj (ĉirkaŭ de 33 ĝis 55 dolaroj) pro serĉi aŭ aliri “materialon/informon ekstremisman”, inkluzive per VPR-oj, eĉ se tiuj retejoj jam oficiale estas blokataj. La leĝo ankaŭ estigas monpunojn [ru] pro promocii aŭ anonci ilojn kiuj preterpasas interretajn limigojn, ekzemple VPR-oj. La monpunoj varias de 555 dolaroj por individuoj ĝis 5550 dolaroj je juraj por juraj entoj.
Laŭ klarigo de Meduza [ru], “materialoj ekstremismaj” havas difinon ampleksan en tiuj amendoj. La nova artikolo de la leĝo specife mencias du metodojn por determini ĉu informo estas konsiderata kiel “ekstremisma”. La unua maniero, kiu estas memklara, diras ke la informo estu enlistigata en la tutalirebla listo federacia [ru] de materialoj ekstremismaj. Tiu listo nun enhavas pli ol 5000 retejojn.
La dua metodo, per kiu la aŭtoroj de la amendo citas la difinon de “materialoj ekstremismaj” el la federacia leĝo “Pri kontraŭadi agadon ekstremisman”, malfermas la pordon al larĝa interpretado kaj ebla mistraktado [en.wikipedia]. Laŭ ĉi tiu leĝo, materialoj ekstremismaj povas enhavi ajnajn dosierojn aŭ informon kiu alvokas agadon ekstremisman, aŭ kiu pruvas aŭ pravigas la bezonon de tia agado.
La nuna koncepto de “agado ekstremisma” en la rusia leĝaro estas sufiĉe vasta: ĝi enhavas [en] agadon terorisman, aldone al la uzo de simboloj de organizaĵoj konsiderataj kiel “ekstremismaj” en Rusio. Ĉi tiu etikedo ekzemple estas aplikata al la Fondumo Kontraŭ-Koruptado [en, pdf, 46.7 KB] de Aleksej Navalnij [eo], kaj eĉ al la “internacia publika movado LGBT” [GLAT en Esperanto]
Komunikiloj rusiaj sendependaj ankoraŭ ne ankoraŭ ricevis la etikedon “ekstremisma”, sed dum ne estas leĝaro kiu preventu la aŭtoritatojn tion fari, Meduza supozigas [ru] ke la estantaj amendoj estas paŝo en la direkton krimigi legadon, ĉar tia ago celtrafe malpermesus tutan legadon de ĉi tiuj informfontoj.







