Kiel la serio ‘La Eternaŭto’ revivigis la serĉadon de malaperigitoj en Argentino

Afiŝo de la serio ”La eternaŭto” kun intervenoj por la malaperigitoj de la familio Oesterheld. Foto: Kaloian/ prenita el El Destape/Uzata kun permeso

Eternaŭto (Eternauta) estas termino kies signifo devenas de “etero”, kiu rilatas al tio eterna, tio, kio transcendas la morton, kaj “naŭto”, kiu rilatas al vojaĝanto aŭ navigisto, tio estas, “eterna vojaĝanto”. En la argentina bildstrio “El Eternauta“, kreita de la verkisto Héctor Germán Oesterheld [eo] en 1957, la rolulo nomiĝas Juan Salvo. Rolulo, kiu, male al la tradicia superheroo, spertas nekompreneblan tragedion.

[Ndltr: Oesterheld estis krome esperantisto; vidu artikolon pri tio en Libera Folio]

Preskaŭ sepdek jarojn post sia publikigo, la rakonto estis ĵus transformita en serion de Netflix, kun Ricardo Darín, unu el la plej rekoneblaj nomoj en la argentina kinarto, kiel ĉefrolulo. La adapto enkondukis novajn temojn, kvankam respektante la strukturon de la originala intrigo, kaj la maskoj portataj de la roluloj por supervivo aperis en lastatempaj protestoj [es] kontraŭ la registaro de Javier Milei.

Ekster la intrigo, la persona rakonto de Oesterheld kaj lia familio ankaŭ akiris atenton. La aŭtoro, liaj kvar filinoj, du bofiloj kaj du ne naskiĝintaj nepoj estis malaperigitaj [es] fare de la civilmilita diktaturo (1976–1983).

La serio estis ŝoko, kiu revivigis serĉojn [es] pri identeco, ĉar centoj da beboj kaj infanoj estis forkaptitaj disde siaj familioj. La viktimoj suferis ĉiuspecajn sortojn; kelkaj estis adoptitaj de militistoj aŭ civiluloj kaj kreskis sen koni sian veran originon.

Avinoj de Placo de Majo, neprofitcela civila asocio fondita en 1977, serĉas ĉi tiujn bebojn kaj infanojn alproprigitajn de la diktaturo. La organizaĵo ricevas konsultojn pri identeco kaj denuncojn pri eblaj alproprigoj, sed ankaŭ estas kontaktoj kun homoj kun duboj pri sia propra historio. Post la premiero de la serio, ĝis majo 2025, la nombro da homoj serĉantaj koni sian identecon sesobliĝis [pt], kaj la nombro da homoj kiuj provizas informojn pri eblaj serĉataj nepoj triobliĝis.

Post la sukceso de la serio, organizaĵoj de familianoj intervenis sur afiŝoj de la serio per fotoj de Oesterheld kaj liaj kvar filinoj, ĉiuj ankoraŭ malaperintaj. H.I.J.O.S., organizaĵo de gefiloj de viktimoj [Ndltr: la akronimo signifas (ge)filojn en la hispana], kundividis la anoncon en sociaj retoj:

Ĉu vi spektas El Eternauta?

Se tiel, kaj vi naskiĝis en novembro 1976 aŭ inter novembro 1977 kaj januaro 1978, kaj vi havas dubojn pri via identeco, aŭ tiu de iu naskiĝinta en tiuj datoj, kontaktu @abuelasdifusion

Foto Kaloian Santos pic.twitter.com/EkEvPFgS8P

— H.I.J.O.S. Capital (@hijos_capital) la 3-a de majo 2025

Kie troviĝas Oesterheld?

Kie troviĝas Oesterheld?”. La demando viruse disvastiĝis kaj fariĝis batalkrio ekde la ekelsendo de la serio. La loko kie troviĝas Oesterheld, liaj filinoj, bofiloj kaj nepoj restas nekonata preskaŭ 42 jarojn post la fino de la diktaturo en Argentino, t.e. la sama sorto kiel miloj da aliaj en la lando.

Laŭ homrajtaj organizaĵoj, ekzistas 30 000 malaperintoj [es]. La Registro de Viktimoj de la Parque de la Memoria (Memorparko) registras nur 8 948 viktimojn.

Kiel en aliaj landoj de la Suda Konuso, kiuj spertis diktaturojn inter la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj, ŝtata subpremo dum la lasta militista diktaturo en Argentino ankaŭ karakteriziĝis per la kontraŭvola malaperigo de homoj kiel sistema ekstermoplano kontraŭ politikaj, sindikataj kaj studentaj aktivuloj, el kiuj kelkaj estis membroj de armitaj organizaĵoj. Inter la metodoj uzitaj de ŝtata terorismo en ĉi tiuj malaperigoj estis, ekzemple, la t.n. mortoflugoj, kiuj kuntrenis la ĵetadon de homoj en la Riveron de la Plata el aviadiloj.

Kvankam la lando spertis la procesadon de la militaj juntoj, juran procezon kiu kondamnis kelkajn el la subpremantoj en 1985, la plej multaj el la malaperigitoj neniam estis retrovitaj, kiel estas la kazo kun la familio Oesterheld [es].

La Oesterheld-familio

La familio Oesterheld, Héctor, Elisa kaj iliaj filinoj. Foto: Retejo de Avinoj de Placo de Majo/Uzata kun permeso.

Héctor Germán Oesterheld naskiĝis en 1919 en Bonaero kaj estis kidnapita en 1977, unu jaron post la komenco de la lasta milita diktaturo. Li estis scenaristo, verkisto kaj ĵurnalisto, kaj fariĝis gvida figuro kaj pioniro de la moderna bildstria arto. Li ankaŭ estis politika aktivulo kaj aliĝis al la armita organizaĵo Montoneros [es]. Priskribita de sia edzino, Elsa Sánchez, kiel “maldekstra liberpensulo kun superba inteligenteco”, lia akra socia kaj politika rigardo pri la argentina realeco kaj ĉiuj ĉi aspektoj de lia vivo speguliĝas en la originala bildstrio.

Oesterheld intensigis sian engaĝiĝon en la politika lukto dum la 1970-aj jaroj. Tiutempe, li verkis novan version de La Eternaŭto, kiun li finis verki en kaŝeco. Ĉi tiu aktivismo kostis al li la vivon. Atestoj de pluvivintoj konfirmis, ke malgraŭ la tragedio kaj fizika damaĝo, li ĉiam konservis la dignon kaj klarecon kiu reflektiĝas en lia verko.

Kiel li, ankaŭ liaj kvar filinoj, ĉiuj membroj de Montoneros, estis forkaptitaj. Du el ili, Diana kaj Marina, estis gravedaj. La bebo de Diana devintus naskiĝi [es] en novembro 1976, dum tiu de Marina [es] naskiĝus inter decembro 1977 aŭ januaro 1978.

La familio de Fernando Araldi Oesterheld malaperis dum la diktaturo. Foto: Uzata kun permeso.

Fernando Araldi Oesterheld, la unua filo de Diana, estis unu-jaraĝa kiam liaj gepatroj estis forportitaj. Lia patro, Raúl, estis identigita en 2010 [es] de la Argentina Skipo pri Krimmedicina Antropologio en la Norda Tombejo de Tukumano (Tucumán). Lia patrino kaj fratiĉo aŭ fratino ankoraŭ restas malaperintaj. Kiam lia familio estis forkaptita, Fernando estis lasita en vartejo, de kie lin savis liaj patraj geavoj.

Neniu saviĝas sola: Patrinoj, Avinoj, H.I.J.O.S.

Elsa Sánchez de Oesterheld [es], la vidvino de la verkisto, serĉis siajn filinojn kaj nepojn ĝis sia morto en 2015 kaj estis membro de la Avinoj de Placo de Majo. Ŝi aliĝis al la grupo post kiam aliaj avinoj alproksimiĝis kaj kuniĝis al ŝia serĉado.

En la retejo de la Avinoj [es] estas citaĵo ŝia: “Mia batalo estas por ke miaj nepoj sciu la veron; tial mi ne parolas pri restituo sed pri la rajto al identeco.”

La Avinoj ne estis la sola organizaĵo fondita post la argentina tragedio kaj la lukto de familioj de viktimoj de ŝtata terorismo. Ankaŭ en 1977, patrinoj serĉantaj siajn infanojn renkontiĝis en la sama Placo de Majo, situanta antaŭ la Casa Rosada (Rozkolora Domo), la sidejo de la argentina prezidento. Ili interŝanĝis informojn kaj fondis la organizaĵon Patrinoj de Placo de Majo. Ilia simbolo estis blanka kaptuko, origine beba vindotuko.

Jarojn poste, en 1995, ankaŭ aperis organizaĵo de la tria generacio de familianoj: H.I.J.O.S., grupo de gefiloj por la identeco kaj la justeco kontraŭ forgeso kaj silento.

La Avinoj jam sukcesis retrovi 140 genepojn [es] ekde la komenco de sia serĉado. La lasta anonco pri retrovita nepo estis farita la 7-an de julio 2025, la unua tia kazo post la apero de la serio.

La #Nieto140 [Nepo 140] estas la unua anonco de @abuelasdifusion ekde la apero de la serio El Eternauta.

La serĉado daŭras por ĉiuj fratiĉoj kaj fratinoj, kiuj restas netrovataj.
Se vi naskiĝis inter 1975 kaj 1983 kaj ne certas pri via identeco, bonvolu kontakti nin. Se vi havas informojn, bonvolu kundividi ilin.

Foto @kalofotograma pic.twitter.com/7QaFmcRJgw

— H.I.J.O.S. Capital (@hijos_capital) la 8-an de julio 2025

La organizaĵo daŭrigas sian laboron, serĉante homojn naskitajn inter 1975 kaj 1983, kiuj havas demandojn pri sia identeco kaj deveno. La du infanoj de Oesterheld estas inter la preskaŭ 300 [es], kiuj ankoraŭ ne estis redonitaj.

La laboro de la Argentina Nacia Banko de Genetikaj Datumoj [es], esenca por la ekzamenoj kiuj restarigas identecojn, estas minacata de la buĝetaj eltranĉoj al la scienca esplorado sub la nuna registaro. La Avinoj kaj aliaj organizaĵoj postulas [es] la daŭrigon de publikaj politikoj por memoro kontraŭ ŝtata terorismo.

Dek kvin tagojn post la premiero de la serio “La Eternaŭto”, Manuel Gonçalves Granada [es], membro de la gvidkomisiono de la Avinoj kaj nepo retrovita en 1995 (kazo n-ro 57 [es]), diris al Infobae [es], ke “donas al ili esperon kaj ĝojon vidi, ke, pro la serio, reaktiviĝas la mekanismoj kreitaj de la Avinoj.”

“La multiĝado de demandoj levas la grandegan esperon trovi la sekvan nepon aŭ nepinon, kio estas tio, por kio ni laboras kaj por kio la Avinoj batalas ĉiutage,” li deklaris.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.