
Manifestacio en Frankfurto, Germanio, kontraŭ la genocido en Gazao en kiu manifestaciantoj portas flagrubandon kun la vortoj: “Ĉesu kriminaligi la palestinajn reziston kaj solidarecon”. Foto de conceptphoto.info en Flickr (CC BY 2.0).
Verkis Dalia Ismail
En la lastaj monatoj rimarkebla ŝanĝo okazis en Eŭropo pro tio, ke pluraj registaroj sciigis volon premi Israelon alproksimiĝante al la agnosko de palestina ŝtato.
Francio anoncis ke ĝi formale agnoskos la palestinan ŝtaton dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, kio estigis similajn decidojn de aliaj eŭropaj landoj. En Germanio, la plej forta aliancano de Israelo en Eŭropo, parlamentano en la koalicio de Friedrich Merz eĉ proponis eventualajn sankciojn kontraŭ Israelo, inkluzive la interrompon de eksportado de armilaro.
Eĉ se tiuj decidoj ankoraŭ ne tradukiĝis en konkretajn ŝanĝojn de politiko, ili reflektas kreskantan bezonon ĉe progresemaj eŭropuniaj gvidantoj distanciĝi de la ĉefministro Benjamin Netanjahu [eo], kiu iĝis fokuso de internaciaj riproĉoj. Apartigante lin kiel la sola arkitekto de la genocido, la Eŭropa Unio evitas alfronti sian propran strukturan komplicecon — per vendado de armiloj, ekonomiaj ligoj kaj politika protektado — kiu delonge ebligas ĝis nun la agadojn de Israelo.
La fokuso je la persona respondeco de Netanjahu permesas, ke tiuj landoj reverku la rakonton de la genocido kiel fiasko de gvidanto kontraste al konsideri la pli ampleksan sistemon de subteno, kiu ebligis, ke okazu la genocidon en Gazao.
Tiu ŝanĝo de la rakonto estas plifortikigita de la antaŭenigo de interna israela malkonsento, kiu efektive servas por limdifini la nunajn kruelaĵojn kiel escepton interne de la israela politiko, kio protektas la internacian laŭleĝecon de la ŝtato kaj kaŝas la strukturan kontinuecon de ties politikoj al la palestinanoj.
La strategia uzo de internaj israelaj kritikantoj
Amaskomunikiloj en la Eŭropa Unio (EU) kaj Usono multe raportis pri israelaj politikaj kaj militistaj eminentuloj kiel la iama israela ĉefministro Ehud Olmert kaj la gvidanto de la demokrata partio Jair Golan prezentante ilin kiel etikajn alternativojn al Netanjahu.
Antaŭnelonge Olmert kaj Golan malkaŝe kritikis Netanjahu pro liaj krimoj en Gazao. Golan karakterizis la registarajn agadojn kiel “bruligaĵon por antisemitismo kaj malamo al Israelo” kaj akuzis ĝin pri “mortigado de beboj kiel hobio”. Olmert ankaŭ kondamnis la estradon de Netanjahu dirante rekte, ke “Israelo faras militkrimojn”.
Tamen ambaŭ Olmert kaj Golan ludis centran rolon dum la pasintaj masakroj en Gazao — 2008–09 (“Operaco Gisplumbo”) kaj 2014 (“Operaco Ŝirma Marĝeno”) — pri kiuj estis, kaj ankoraŭ estas, enketoj pri militkrimoj fare de la Konsilio pri Homaj Rajtoj kaj de la Internacia Puna Kortumo kaj kiuj estas dokumentitaj en raportoj de Juristoj por la Homaj Rajtoj de Palestinanoj, la Centro Al Mezan por la Homaj Rajtoj kaj de multaj aliaj palestinaj kaj internaciaj organizaĵoj.
Ilia statuso de moralaj kontraŭpezoj utilas por priskribi la nunajn kruelaĵojn kiel devion, tiel minimumigante la kontinuecon de la israelaj militistaj politiko kaj krimoj faritaj de la iamaj israelaj ĉefministroj kaj generaloj.
Ilia kontraŭstaro povas ankaŭ esti strategia. Per tiu distanciĝo, eble ili provas mildigi eventualan leĝan respondecon kaze de internaciaj enketoj. Ĝi povas esti vidata kiel parto de pli ampleksa jura strategio por demonstri, ke ili ne partoprenis aŭ ke ili ne intencis partopreni la pasintajn militatakojn.
Morala rekalibrado pere de kutimaj rakontmanieroj
Per la plilaŭtigo de malkonsentaj voĉoj — precipe tiuj de Olmert kaj Golan — la EU-institucioj kaj amaskomunikiloj kontribuas al morala rekalibrado, kiu celas ilian publikon trans iliaj landoj. Tiuj faktoj estas prezentitaj kiel pruvoj de tio, ke ekzistas fortika interna debato, kaj tiel plifortigas la ideon, ke Israelo estas funkcianta demokratio, kiu kapablas memkritiki kaj memkorekti. Tio sugestas ke la krimoj kontraŭ la palestinanoj komenciĝis nur ekde la 7-a de oktobro 2023, sub la rego de Netanjahu kaj ne antaŭe.
Tiu enkradrigo ebligas, ke la eŭropaj publikoj interpretu la progresantan genocidon ne kiel la rezulto de sistema kolonia strukturo, sed kiel portempa escepto. Laŭ tiu rakontmaniero, la genocido estas priskribata kiel io nova, tiel forigante tion, kio Profesoro Ilan Pappé priskribis kiel “laŭgrada genocido” realigita de almenaŭ 1948.
Epistema maljusteco kaj la marĝenigo de palestinaj voĉoj
Samtempe palestinaj voĉoj — ĵurnalistoj, universitatanoj, postvivintoj, juristoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj — restas marĝenigitaj en la eŭropa publika pridiskutado.
Malgraŭ la progresanta genocido kaj la pliigita videbleco de palestinaj voĉoj pere de la sociaj retejoj, la aserto de Edward Said en lia eseo “Permission to narrate” (Permeso por rakonti) publikigita en 1984 plu validas: la israelaj voĉoj ankoraŭ estas perceptataj kiel pli precizaj kaj aŭtoritataj kiam temas pri kritiko de Israelo kaj malkaŝo de ties krimoj kontraŭ la palestinanoj.
La ĵurnalistoj Romana Rubeo kaj Ramzy Baroud raportis simbolan ekzemplon de tiu fenomeno en The Palestine Chronicle: kiam la fama palestina ĵurnalistino Shireen Abu Akleh estis murdita de Israelo en la ĵenina rifuĝintejo, ŝia kolego Ali al-Samoudi, kiu vidis la mortigon kaj estis vundita dum la sama atako publike rakontis el lia malsanuleja lito tion, kio okazis: estis neniu armita konflikto apude, ambaŭ ĵurnalistoj portis klare markitajn gazetarajn veŝtojn, kaj la pafado venis rekte de la israelaj soldatoj — ne de iu ajn interpafado kun palestinaj rezistantoj.
Malgraŭ tio, ke li estis la plej proksima vidanto, lia atestado estis malakceptita. La israelaj aŭtoritatoj neis respondecon kaj multaj el la komunikiloj de Usono kaj Eŭropo faris same. Sed poste enketoj faritaj de internaciaj organizaĵoj — kaj malinklina israela konfeso — konfirmis, ke la versio de al-Samoudi estis ĝusta.
Donante pli da videbleco kaj kredindeco al israela neado ol al iu palestinano, kiu raportas pri la sama okazaĵo, oni plifortigas persistan rasigitan hierarkion de kredindeco. Tio ne nur marĝenigas la palestinajn voĉojn, sed ankaŭ malfortigas respondecon: se la suferado de la palestinanoj estas nur kreditaj post kiam ili estis filtritaj tra la israelaj voĉoj, do justeco estas prokrastita aŭ entute rifuzita.
Sekve de tio, Israelo estas malofte devigita respondeci pri siaj agoj laŭ iu ajn senchava maniero, ĉar eĉ la viktimoj ne estas konsiderataj sufiĉe kredindaj por provoki realajn konsekvencojn.
Reverki faktojn por sufoki kulposenton
Atribui respondecon por la hororaĵoj faritaj en Palestino nur al Netanjahu kaj al kelkaj aliaj funkcias kiel psikologia defendmekanismo. Atribuante la kulpon al limigita grupo, la eŭropaj socioj povas distanciĝi de iliaj propraj komplicecoj kaj tiel gardi moralan membildon.
Post la Dua Mondmilito, la procezo de sennaziigo ĉefe koncentriĝis pri la procesado de naziaj eminentuloj. La filozofo Karl Jaspers, en The Question of German Guilt [La demando pri la germana kulpeco, ndltr], asertas ke tiu apartiga atribuado de kulpeco permesis al la germanoj rekonstrui sian nacian identecon sen alfronti la pli ampleksan politikan kaj moralan kulpecon kundivitan de insctitucioj kaj de ordinaraj civitanoj.
Jaspers distingis kvar kategoriojn de kulpeco: krima, politika, morala kaj metafizika. Dum krima kulpeco estas leĝe punenda, politika kulpeco kunkulpigas la kolektivan respondecon de socio; morala kulpeco temas pri personaj etikaj malsukcesoj, kaj metafizika kulpeco koncernas la pli profundan ekzistadan malsukceson kontraŭstari maljustecon.
Jaspers avertas, ke kiam socioj limigas kulpecon al la krima kulpeco, ili riskas eviti etikan respondecon ebligante tiel formon de kolektiva neado de respondeco.
La nuna eŭropa respondo al la genocido de palestinanoj spegulas la saman modelon. Publika indigno estas direktita al Netanjahu, sed la longdaŭra politika, ekonomia kaj institucia subteno al la israelaj politikoj restas ne-ekzaminitaj. La palestinanoj estas marĝenigitaj kaj falsaj rakontoj, kiaj tiuj pri la atako okazinta la 7-an de oktobro 2023, daŭre estas uzataj por deviigi atenton kaj respondecon. Tiu elekta riproĉado eksterigas kulpecon kaj protekte malebligas al la eŭropaj socioj alfronti ilian propran rolon.
IG: https://www.instagram.com/dali
X: https://x.com/Dalia_dalla_pal







