Ĉinio helpas Uzbekion savi la Aralan Maron

Parts of the Aral Sea, a once-expansive body of water between Kazakhstan and Uzbekistan, have dried up, leaving boats grounded and the region desertified.

Partoj de Aralo, iam vasta akvejo inter Kazaĥio kaj Uzbekio, sekiĝis, lasante boatojn surgrundiĝintaj kaj la regionon dezertiĝinta. Bildo de Flickr. Licenco: CC BY 2.0

Ĉi tiu artikolo estis prezentita kiel parto de la alianco Global Voices Climate Justice, kiu kunigas ĵurnalistojn el ĉinlingvaj kaj tutmond-plimultaj landoj por esplori la efikojn de ĉinaj evoluigaj projektoj eksterlande. Trovu pliajn informojn tie ĉi.

Iam la kvara plej granda lago en la mondo, Aralo nun estas preskaŭ tute dezerto, perdinte pli ol 90 procentojn de sia surfacareo ekde la 1960-aj jaroj. La restanta akvo fariĝis tre salsaturita [en] kaj poluita, kio kaŭzis ekologian detruon. En 2010, la tiama ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, flugis super ĝi per helikoptero kaj, ŝokite, konfesis [en], ke la sperto lasis lin “kun profunda impreso de malĝojo, ke tia potenca maro malaperis.”

La lago situas ĉe la limo inter Kazaĥio kaj Uzbekio. En la 1960-aj jaroj, kiam ambaŭ nacioj estis parto de la Sovetia Bloko, oficialuloj lanĉis planon kultivi vastajn pecojn de dezerta tero en Centra Azio per redirektado de akvo de la du ĉefaj riveroj [ru], kiuj nutris la Aralan Maron: la Sirdarjo kaj Amudarjo. Neniu sukcesis antaŭvidi la detruajn efikojn, kiuj sekvus.

Sen akvo de la Amudarjo kaj Sirdarjo, la lago sekiĝis. Dum jardekoj, la lagofundo akumulis toksajn pesticidojn kaj sterkaĵojn forlavitajn el la kotonkampoj.

NASA’s Terra and Aqua satellites have been documenting the diminishing of the Aral Sea since 2000.

La satelitoj Terra kaj Aqua de NASA dokumentas la malpliiĝon de la Arala Maro ekde 2000. Bildo de NASA Goddard Photo and Video. Licenco: CC BY 2.0

Kvankam okazis diversaj provoj restarigi la maron dum la lastaj 34 jaroj, neniu el ambaŭ landoj atingis signifan sukceson. En 2005, Kazaĥio finis la Digon Kokaral [ru],  kiu kaptis akvon en sia parto de la lago kaj iom revivigis komercan fiŝkaptadon en la nordokcidenta parto de la maro, kvankam la tuta volumeno de la lago daŭre malpliiĝas. Uzbekio havis neniun sukceson en traktado de la dezertiĝo, grunderozio kaj sablo- kaj salŝtormoj kaŭzitaj de la katastrofo.

Digo Kokaral de Kazaĥio. Bildo de Wikimedia Komunejo per la satelito Copernicus de EU. Enhavas modifitajn datumojn de Copernicus Sentinel de 2021. Libere uzebla.

Tamen, Uzbekio nun serĉas helpon de Ĉinio [en], tutmonda gvidlando en la batalo kontraŭ dezertiĝo kaj grunderozio [en], kaj la situacio pliboniĝas por la unua fojo post jardekoj. Ĉinio havas vastan sperton pri efektivigo de gut-irigaciaj metodoj (ankaŭ konataj kiel mikro-irigacio), procezo kie akvo estas gutigita rekte en la grundon proksime al la radikoj de kultivaĵoj per tuboj. Ĉi tiu procezo povas ŝpari 50-80 procentojn pli da akvo ol tradiciaj terkulturaj metodoj kaj povas atingi integriĝon de akvo kaj sterkaĵo.

Kiel unu industria analiza raporto de la Ĉina Raporta Reto (中国报告网) notis [cn]:

省水、省工、增产、节能、灌溉效果最佳、地形适应力强.

Ĝi ŝparas akvon, ŝparas laboron, pliigas rendimenton, ŝparas energion, havas la plej bonan irigacian efikon, kaj havas fortan adaptiĝemon al tereno

La kosto de la “blanka oro” 

La katastrofo de la Arala Maro estas forte ligita al la kultivado de kotono en Uzbekio, aŭ “blanka oro”, kiel ĝi foje estas nomata. La agrikulturaj planoj de Sovetunio transformis la landon en gigantan kotonplantejon kun jara produktado de 4,5 milionoj da tunoj [ru], kio konsistigis pli ol 30 procentojn [ru] de la tuta kotonproduktado de la bloko.

Cotton fields in Uzbekistan's Tashkent region.

Kotonkampoj en la Taŝkenta regiono de Uzbekio. Licenco: CC BY-SA 3.0, tra Wikimedia Komunejo

La perdo de tiom kolosa akvejo signife influis la klimaton, manifestiĝante per neelteneble varmaj someroj kaj severaj frostoj vintre. La loĝantoj de la Arala regiono estis plej forte trafitaj. Fine de la 1990-aj jaroj, la indico pri infanmortoj en la regiono estis la plej alta en la mondo, kaj la situacio restas serioza.

Ĉiujare, ŝtormoj disŝutas 80 milionojn da tunoj [ru] da toksa sablo kaj salo de la lagfundo, kio venenas la loĝantaron, kondukante al amaso da kronikaj kaj mortigaj malsanoj [ru].

Diversaj regionaj studoj trovis toksajn substancojn, insekticidojn kaj danĝerajn pesticidojn en la sango kaj urino de plenkreskuloj kaj infanoj, kaj eĉ en la lakto de mamnutrantaj patrinoj. Plenkreskuloj kaj infanoj en la regiono ofte suferas pro anemio, kancero, renaj malsanoj kaj epidemia tuberkulozo.

Gutiga irigacio kaj salorezistaj plantoj

La mediprotekta kunlaborado pri la Arala Maro estas nur unu aspekto de la rapide kreskanta engaĝiĝo inter Uzbekio kaj Ĉinio, kiu ampleksas energion, minadon, aŭtofabrikadon, renovigeblan energion, transportadon kaj agrikulturon, interalie. Ĉinio estas samtempe la plej granda komerca partnero kaj investanto [ru] de Uzbekio. En 2024, la nombro de uzbekaj-ĉinaj komunaj entreprenoj kreskis je 43,6 procentoj kaj atingis 3 357 [ru], firmigante la rolon de Ĉinio en la regiono.

A drip irrigation project in Uzbekistan.

Projekto pri gutirigacio en Uzbekio. Bildo per UNDP Uzbekistan Flickr. Licenco: CC BY-NC-SA 2.0

En 2016, la du landoj faris la unuan paŝon al komuna traktado de la Arala krizo kiam grupo de ĉinaj sciencistoj vizitis la regionon [ru] por studo, kiu daŭris pli ol kvin jarojn. En 2022, la esploristoj konkludis [ru] ke la ĉefaj kialoj de la elsekiĝo de la lago en la lastaj 20 jaroj estis klimata ŝanĝo kaj manko de akvoŝparaj teknologioj sur agrikulturaj terenoj. Farmistoj uzas akvoŝparajn teknologiojn nur ĉe kvin procentoj de la plugtero en Uzbekio, lasante grandegan potencialon por akvoŝparaj teknologioj.

La praktika kunlaboro komenciĝis en 2020 kiam la Ŝinĝjanga Instituto pri Ekologio kaj Geografio (ŜIEG) de la Ĉina Akademio de Sciencoj komencis lanĉi gutirigaciajn sistemojn [en] en pluraj lokoj tra Uzbekio por montri ĝian efikecon [en].

Chen Xi, direktoro de la Esplorcentro por Ekologio kaj Mediprotektado de Centra Azio ĉe la Ĉina Akademio de Sciencoj, komentis [cn]:

棉花种植的高耗水量可以通过推广节水技术增加用水效率来解决,高效节水技术可使乌兹别克斯坦每年节约80-100亿立方米的水资源,可用于产业发展和咸海生态修复。

La alta akvokonsumo de kotonkultivado povas esti solvita per antaŭenigo de akvoŝparaj teknologioj por pliigo de la efikeco de akvouzo. Alt-efikaj akvoŝparaj teknologioj povas ebligi al Uzbekio ŝpari 8-10 miliardojn da kubaj metroj da akvo ĉiujare, kiuj povos esti uzataj por industria disvolviĝo kaj ekologia restarigo de la Arala Maro.

Tio ĉi estus grandega pozitiva evoluo, ĉar neniom da akvo nutras la uzbekan parton de la lago, kaj la kazaĥa flanko ricevis nur 2,6 milionojn da kubaj metroj [en] en 2024.

Boats have been left grounded in the Uzbekistan's Moynaq region as the Aral Sea's once-expansive water has dried up.

Boatoj restas surgrundigitaj en la regiono Moynaq de Uzbekio, ĉar la iam vasta akvo de la Arala Maro sekiĝis. Bildo de Wikimedia Komunejo. Licenco: CC BY 2.0

Paralele al la antaŭenigo de efikaj irigaciaj sistemoj, Ĉinio estas laboranta pri arbarigaj programoj. En 2020, ŜIEG konstruis arbokultivejon [en] ĉe la lagobordo, kie dekoj da salo-toleremaj plantoj estis sukcese kultivitaj, montrante sian potencialon por pligrandigado kaj por reduktado de la saleco en la grundo.

Tion ĉi sekvis io en multe pli granda skalo. En 2025, Abdiraŝit Mirzambetov, estro de la laboratorio pri bioteknologio kaj plantfiziologio de la Internacia Noviga Centro de la Arala regiono, komentis [ru]:

Мы привезли из Китая свыше двухсот видов солеустойчивых и засухоустойчивых растений. Их семена будут выращиваться в регионах Приаралья с последующим их выращиванием на осушенном дне Аральского моря.

Ni alportis pli ol ducent speciojn de salo- kaj sekeco-rezistaj plantoj el Ĉinio. Iliaj semoj estos kreskigataj en la Arala regiono kaj poste kultivataj sur la reakirita Arala marfundo.

Laŭ la Ĉina Akademio de Sciencoj, komence de 2025, ŜIEG sendis 1,5 tunojn da salorezistaj plantsemoj al Uzbekistano por establi komunan salrezistan arboplantejon. “Ĉi tiuj semoj subtenos klopodojn pri tero-restarigo kaj servos kiel fundamento por biodiverseca esplorado,” diris Wang Ping de ŜIEG.

La plej nova teknologia scio alportita de ĉinaj sciencistoj al la regiono de Arala Maro estas sunenergi-bazitaj solvoj. Tiurilate, en 2025, ŜIEG instalis [en] “gut-irigaciajn sistemojn funkciigitajn per fotovoltaaj paneloj” kaj “novigan inteligentan irigaci-sistemon por kotonkultivado per sunenergio” ŜIEG deklaras, ke “la projekto triobligis la kotonajn rikoltojn kaj signife reduktis produktokostojn kaj akvokonsumon”.

Verda diplomatio

Ĉinio propagandas siajn klopodojn helpi Uzbekion kaj Kazaĥion rilate al la ŝrumpado de la Arala Maro. Tio ebligas al Ĉinio sin montri kiel altteknologian superpotencon en mesaĝado direktita al Centra Azio. Same, Ĉinio povas prezenti sin kiel ekologiema lando.

En tempo kiam okcidentaj potencoj pli kaj pli montriĝas hezitaj pri siaj internaciaj engaĝiĝoj, la krizo de Aralo ankaŭ kompreniĝas [en] kiel maniero per kiu Ĉinio firmigas siajn ligojn kun Uzbekio kaj aliaj centraziaj landoj, en “subteno de la principoj de ‘scienco sen limoj,’” tiel implicante ke okcidentaj landoj aŭ forlasis ĉi tiun taskon aŭ provis uzi sciencan helpon kiel truddevigan ilon.

En la helpo al Uzbekio, Ĉinio uzas siajn proprajn spertojn en la batalo kontraŭ dezertiĝo kaj grunderozio. Ĉinio starigis la plej grandan homkreitan arbaron de la mondo en Saihanba [en], Hebejo [eo], kaj ankaŭ provis transformi la dezerton en Interna Mongolio [eo]. Ĝia sperto pri restarigo de la baseno de la rivero Tarim [en] en nordorienta Ĉinio estas konsiderata aparte grava, tamen, ĉar la kondiĉoj tie estas rigardataj [cn] kiel similaj al tiuj de la Arala Maro.

La Turo Saihan ĉe la Nacia Arbara Parko Saihanba en Hebejo, Ĉinio. Ĉi tiu parko estas la plej granda homkreita parko en la mondo, kaj estas ekzemplo de la sperto de Ĉinio pri rearbarigo. Bildo de Wikimedia Komunejo. CC BY-SA 4.0

Konsiderante ĉi tiun sperton, Ĉinio strebas prezenti sin kiel spertulo pri kontraŭbatalado de dezertiĝo, kiel rimedo por plifortigi rilatojn kun Uzbekio kaj aliaj landoj alfrontantaj problemojn pri grunderozio kaj dezertiĝo.

Ĉiukaze, la sukceso de ĉi tiu kunlaboro kaj la ĝenerala respondeco trakti la katastrofon de la Arala Maro kuŝas sur la ŝultroj de Uzbekio kiel baza lokejo. Ĉinio jam aperis kiel gajninto poziciiĝante kiel la ĉefgvidanto en ĉi tiu kampo kaj kiel respondeca internacia ĉefrolulo preta engaĝiĝi preter la ekstraktado de resursoj.

Tia kunlaborado helpas Ĉinion plibonigi sian publikan bildon en Uzbekio, precipe inter ordinaraj civitanoj. Verŝajne daŭros jardekojn ĝis kiam oni vidos ian plibonigon en la Arala krizo, sed Ĉinio estos memorata kiel tiu kiu etendis helpeman manon por inversigi ĝin. 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.