En Malagasio, ateliero pri verkado valorigas la ĉeeston de la malagasa lingvo enrete

La partoprenantoj de la ateliero. Foto fare de la aŭtoro. Uzata kun ŝia permeso
La 31-an de majo 2025 okazis en Antananarivo [eo] laborrenkontiĝo [fr] titolita Wikiteny [en], frukto el la kunlaboro inter la uzant-grupoj de la komunumo Wikimedia Madagascar kaj Global Voices Malagasy. La atelieron ebligis la financa subteno de Knowledge Equity Fund de la Fondumo Vikimedio (ndlr. Wikimedia Foundation), kiu apogas projektojn kiuj favorigas la justecon de scioj tra la mondo.
Tiu evento enskribiĝas en la kadro de la celebrado de la monato de la malagasa lingvo [fr], kiu okazas ĉiujare en junio. La malagasa [eo] estas la nacia lingvo de Malagasio [eo], ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 30 milionoj da homoj [fr].
Ateliero por disradiigi la malagasan lingvon
La ĉefa celo de la ateliero estis valorigi la malagasan lingvon kaj diskonigi Malagasion kaj ĝian kulturon tra la cifereca medio. Reliefigita estis la uzado de Wikimedia [en] kiel esprim-platformo kaj la artikoloj de Global Voices [en] kiel fidindaj fontoj por pliriĉigi la enhavojn en tiu lingvo.

La partoprenantoj laborantaj kaj koncentritaj pri siaj kontribuoj. Bildo de la aŭtoro, uzata kun permeso.
Engaĝita partoprenado
Du dek kvar homoj partoprenis en tiu sesio, kio reprezentas studentojn, civitanojn, blogulojn kaj ŝatantojn de la malagasa lingvo. La etoso estis lernema kaj amikema. La partoprenantoj montriĝis kontentaj kaj motivitaj por daŭrigi la redaktadon de artikoloj en la malagasa pri la projektoj Wikimedia [fr].
Maminirina, studentino je sia dua studjaro pri la malagasa en la universitato de Antananarivo tiel esprimiĝas :
Mi ĉiam volis verki en la malagasa, sed mi ne sciis kie komenci. Danke al tiu ateliero, mi malkovris Wikipedia kiel liberan kaj alireblan spacon por kundividi niajn sciojn. Ja motivigas scii ke tion, kion mi verkas povas utili al aliaj homoj.
Unu el la gestudentoj, Ny Avotiana Gael, asertas kun entuziasmo pri sa partopreno :
Mi estas tre kontenta pri tiu ateliero. Mi ne sciis ke kontribui interrete per mia lingvo eblis kaj ankaŭ utilis. Nun mi volas verki pli por montri la riĉecon de nia kulturo.
Jen videaĵo de unu el la partoprenintinoj, Rojo Ravaka, kiu kundividas sian motivon partopreni en tiu ateliero. Ŝi klarigas kiel respondeculino pri komunikado ke tiu ateliero interesas ŝin pro tio ke ŝi amas la malagasan. Ja tio estas por ŝi valora oportuneco por plifortigi siajn kompetentecojn redakti kaj bone regi tiun lingvon. La videaĵo estas uzata kun ŝia permeso.
En tiu alia videaĵo, la partoprenanto nomita Rohy Ramasinatrehana esprimas sian sindevontigon favore al la valorigado de la malagasa lingvo sur la reto. Li klarigas ke lia partopreno originas el la graveco de tiu demarŝo, ĉar, laŭ li, neniu aparte okupiĝas oficiale pri tio. La videaĵo estas uzata kun lia permeso.
Konkurso por instigi al kontribuaĵoj
La ateliero markis ankaŭ la lanĉadon de konkurso pri verkado, modifado kaj pliriĉigado de artikoloj, vera edit-a-thon [fr – redakta maratono], kiu okazis dum la tuta monato de junio [ndlr. 2025] sur Wikimedia. La partoprenantoj estis invitataj redakti, korekti aŭ plibonigi maksimuman nombron da artikoloj en la malagasa lingvo, cele al plifortigo de la ĉeesto de la malagasa lingvo en la cifereca medio.
Je la fino de la monato, la tri kontribuintoj plej aktivaj kaj plej engaĝitaj, t.e. tiuj, kiuj produktas la plej multnombrajn artikolojn estis rekompencitaj per dulingvaj vortaroj franca-malagasa.
Honoreca ĉeesto
La evento estis honorita de la ĉeesto de Nalisoa Ravalitera, akademiano, poeto kaj emblema figuro por la promocio de la malagasa lingvo. Lia ĉeesto estis font-inspiro por ĉiuj partoprenantoj.

Jean Rabenalisoa Ravalitera, Sekciestro de la sciencoj pri arto kaj lingvo sine de la Malagasa Akademio. Foto far la aŭtoro
Malcentrigita evento
La ateliero Wikiteny ne estis limigita al iu sola loko. Ĝi samtempe okazis en kvar regionoj de Malagasio: Analamanga [eo] (en la ĉefurbo Antananarivo), Matsiatra Ambony [en] (en la sudoriento), Boeny [en] (en Mahajanga [eo], havenurbo ĉe la norokcidenta marbordo), kaj Diana [eo] (en la nordo) tiel ebligante al pli larĝa publiko ĝin partopreni. Tiu malcentrigita aliro favoris plibonan inkluzivon de la regionaj komunumoj en la promocio de la malagasa lingvo enrete kaj ebligis kolekti grandan diversecon da vidpunktoj kaj kontribuaĵoj.
La ateliero Wikiteny reprezentas konkretan agon pri la valorigado de la denaska lingvo, kolektiva aliro por enskribigi la malagasan lingvon en la tutmondan pejzaĝon ciferecan. La kreado de malagaslingvaj enhavoj en malfermitaj platformoj kiel Wikipedia ebligas konservi la lingvan heredaĵon kaj transdoni ĝin al la estontaj generacioj.
En ĉiam pli konektita mondo, konservi lingvan diversecon kaj retajn tekstojn estas esenca, ĉar la angla lingvo nuntempe dominas la retan ĉeeston, ĉar ĝi reprezentas pli ol 60% de la retejoj.
Ĉi tiu artikolo venas de Rising Voices, projekto de Global Voices, kiu helpas disvastigi civitanajn komunikilojn al lokoj, kie kutime oni ne havas aliron al ili. · Ĉiuj artikoloj
Tiu ĉi artikolo temas pri Lingua, projekto de Global Voices kiu faligas barojn de interkompreniĝo pere de tradukado..








