La sekureco de la rifuĝintaj politikaj ĵurnalistoj endanĝerigita en la francparolanta Afriko

En la bildo: Comlan Hugues Sossoukpè; ekrankopio de la paĝo YouTube de Benin'Us

Iuj ĵurnalistoj estas devigataj fuĝi el sia patrujo ĉar ilia vivo estas en danĝero. Sed ekzilo ne ĉiam signifas sekurecon, kiel montras la kazo de la benina ĵurnalisto Comlan Hugues Sossoukpè [fr], kiu rifuĝis al Togolando [eo] sed estis arestita en Eburbordo [eo].

En multaj landoj, ankaŭ en Afriko, la ĵurnalistoj kritikantaj la povon ne estas bonvenaj. Ili ofte fariĝas celo de minacoj kaj timigadoj kaj foje estas arestitaj kaj malliberigitaj. Fronte al tiu reala risko, iuj decidas forlasi sian landon kaj rifuĝi al najbaraj aŭ pli foraj ŝtatoj.

La internacia juro pri rifuĝintoj [fr] aplikiĝas ankaŭ al ĵurnalistoj en tiaj situacioj, sed tiu rajto ne ĉiam estas respektata. Fakte, iuj ŝtatoj uzas rimedojn por aresti kaj ekstradicii ĵurnalistojn, kiuj supozeble devus esti sekuraj sur ilia teritorio. Tio ĝuste okazis en la nokto inter la 10-a kaj la 11-a de julio 2025 [fr] en Eburbordo, kiam la benina ĵurnalisto Comlan Hugues Sossoukpè estis arestita sur eburborda tero kaj ekstradiciita al Benino.

Kiu estas Comlan Hugues Sossoukpè?

Comlan Hugues Sossoukpè [fr] estas profesia ĵurnalisto kaj direktoro de la benina eldonaĵo “Olofofo”. Li estas ankaŭ konata kiel kiberaktivulo kaj atentiganto. Li estas tre kritika por la regado de Patrice Talon [fr], prezidento de Benino ekde marto 2016.

En 2019, post la malpermeso de publikigo kaj aperigo [fr] de lia gazeto, — fina decido de la benina justico proklamita en marto 2025 — Comlan Hugues Sossoukpè forlasis [fr] Beninon kaj ekloĝis en Togolando, kie li ricevis la statuson de rifuĝinto en 2021. De tie li plu agadis, partoprenante forumojn kaj konferencojn tra la mondo. Dum tiu tempo, li restis celo sub la atenta rigardo de la benina reĝimo.

En la rangolisto de Reporters sans frontières (RSF)  [fr, trad: Raportistoj sen bariloj] en 2025, Benino retroiris je tri lokoj: de la 89-a [fr] en 2024 al la 92-a [fr] en 2025, inter 180 landoj.

Falinta en la eburan kaptilon 

Komence de julio, Sossoukpè ricevis leteron [fr] de la Eburborda Ministerio pri Cifereca Transiro kaj Diĝitaligo [ndlr. france: Transition numérique et de la Digitalisation], invitante lin al raportatado pri la unua eldono de la evento Ivoire Tech Forum[fr] okazonta inter la 9-a kaj 11-a de julio 2025 en Abidjan. Laŭ BBC Afrique [fr] (la 25-an de julio), la ĵurnalisto akceptis la inviton kaj alvenis la 8-an de julio.

Reporters sans frontières [fr, trad: Raportistoj Sen Bariloj], kiu dokumentis la aferon, klarigas la detalojn de la malliberigado de la ĵurnalisto en articolo publikigita en sia retejo:

Alveninte en Abidjan la 8-an de julio, la ĵurnalisto loĝis ĉe hotelo Palm Beach, proprieto de la Fonds de prévoyance militare [fr] (FPM) [trad: Fonduso por socialasekuro militista]. Li komencis kovri la forumon la sekvan tagon. Vespere, la 10-an de julio, pluraj policistoj frapis lian ĉambran pordon. Post rezisto, li fine konsentis sekvi ilin sub la promeso, ke oni prezentos lin antaŭ juĝisto. Sed tiel ne okazis. Oni tuj kondukis lin al la honora salono de la flughaveno Félix Houphouët-Boigny, normale rezervita por prestiĝaj gastoj.

La maniero de la aresto kaj de la konduko de la ĵurnalisto al la flughaveno por lia ekstradicio sugestas eblan kunlaboron de la eburbordaj aŭtoritatoj, laŭ la komentoj [fr] de  Gameli Nouwade, membro de la kolegio de la advokatoj de la viktimo, al la mikrofono de Radio France Internationale [tr: Radio Francio Internacia].  Tiu interparolo estas publikigita en la paĝo X de RFI Afrique [fr]:

La benina ĵurnalisto Comlan Hugues Sossoukpè, politika rifuĝinto en Togolando, vojaĝis al Abidjan laŭ invito de la eburborda registaro. Tie li estis arestita en sia hotelo kaj elpelita al Benino. Lia advokato Gameli Nouwade kondamnas tion kiel juran banditismon.  pic.twitter.com/Igq1HEnlx9 

— RFI Afrique (@RFIAfrique) Julio la 21-an, 2025

Benino kaj Eburbordo ĝuas bonajn rilatojn en pluraj kampoj: profesia trejnado [fr], justico, armea kunlaboro kaj kontraŭterorisma batalo [fr], diplomatio, ekonomio [fr], ktp.

Kiuj estas la akuzoj kontraŭ Comlan Hugues Sossoukpè?

Multaj akuzoj [fr] deklaritaj de la beninaj aŭtoritatoj pezas sur la ĵurnalisto: “Ĉikanado pere de informadika sistemo”, “Ribelado”, “Apologio de terorismo”. La viktimo malakceptas ĉiujn ĉi akuzojn, dirante [fr] ke li nur faris sian laboron: kritiki la reĝimon kaj informi la publikon. En letero citita de La Dépêche [fr], li skribas:

Mi kritikis la senmakulan reĝimon de la “rompo” kaj liveris informojn, kiujn oni volis kaŝi. Se tio igas min iu, kiu ne amas sian landon, mi akceptas. Sed mi volas, ke oni montru saman obstinecon kiam miaj samlandanoj, per mia voĉo, sendas alarmojn, SOS-ojn kaj aliajn.

Malapliko de la internacia juro?

Havante rifuĝintan statuson en Togolando, Colman Hugues Sossoukpè [fr] devintus esti protektata de la internacia juro pri rifuĝintoj kiuj kovras la ĵurnalistojn en ekzilo. Ambaŭ landoj, Eburbordo kaj Benino, subskribis kaj ratifis la koncernajn traktatojn. RSF raportas [fr]:

Son statut de réfugié politique, accordé par le Togo où il vit en exil depuis sept ans, est pourtant inscrit noir sur blanc dans son passeport — ce que RSF a pu confirmer. Ce statut aurait dû empêcher qu’il soit transféré. En vain. Le journaliste embarque dans un petit avion privé affrété pour l’occasion et à bord duquel il n’aura pour seule compagnie que les policiers qui l’escortent et les membres d’équipage.

Lia politika rifuĝinta statuso, konfirmita de Togolando, estis klare menciita en lia pasporto – kio estis konfirmita de RSF. Tio devintus malebligi lian translokigon. Sed vane. La ĵurnalisto estis enmetita en malgrandan privatan aviadilon, kun nur policistoj kaj la skipo kiel akompanantoj.

En tia kunteksto, la kredindeco de tiuj ŝtatoj pri internaciaj devontigoj estas forte pridubita. La eburborda registaro sin defendas [fr] citante la justican kunlaboron kun Benino. Subtenante ke la ekstradicio de la ĵurnalisto ne estas kontraŭleĝa,  Amadou Coulibaly, ministro pri komunikado kaj registara proparolanto, deklaris [fr] al BBC Afrique:

Les autorités ignoraient son statut de réfugié politique. (…)les autorités ont simplement exécuté un mandat d'arrêt international, en vertu des accords de coopération judiciaire entre la Côte d'Ivoire et le Bénin.

La aŭtoritatoj ne sciis pri lia politika rifuĝinta statuso. (…) Ili simple plenumis internacian arestordonon, laŭ la interkonsentoj inter Eburbordo kaj Benino.

La plej granda danĝero por afrikaj ĵurnalistoj estas ke tiu ekstradicio povus fariĝi precedenco en la tuta kontinento. Estonte, aliaj ŝtatoj povus adopti similan taktikon kaj liveri ekzilitajn ĵurnalistojn al ilia patrujo.

En aŭgusto 2024, Steve Amoussou, alia benina kiberaktivulo, estis arestita kaj forkondukita al Togolando. Li ankaŭ estis konata pro siaj severaj kritikoj kontraŭ la reĝimo de Patrice Talon [eo].

Konsiderante ĉi tiujn kazojn de transnacia subpremo, la ĵurnalistoj demandas sin ĉu la sekureco de politikaj rifuĝintaj ĵurnalistoj ankoraŭ estas garantiata.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.