En Brazilo, romaoj loĝantaj en urborandaj regionoj luktas por agnosko de siaj identecoj

Du virinoj ridetante rigardas al la fotilo. Malantaŭ ili videblas domo kampareca en vetero suntaga.

Ciganinoj Magda kaj Viviane do Jardim Aimore, en Itaim Paulista. Foto: Léu Britto / Agência Mural / Uzata kun permeso.

Ĉi tiun tekston verkis Artur Ferreira kaj Amanda Oliveira, kaj originale publikigis en la 30-a de Majo de 2025 la retejo de Agência Mural [pt]. Redaktita versio estas republikigita ĉe Global Voices kiel parto de partnereca interkonsento.

En la popola imagaro, la bildo de la romaoj [eo – La Internacia Romaa Unio [eo] opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al “ciganoj” estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe la terminon “Roma” (eo: romaoj) aŭ “Romani”, nomo kiun ili propralingve uzas por priskribi sin, tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifo de “ciganoj”, ndlr.] rilatas al vestoj belkoloraj, festoj, brelokoj [eo], kaj etoso mistera kun spirito vaganta. Sed preter la stereotipoj estas tuta historio de rezisto kaj apartenado kiu entenas jarcentojn, eĉ en sanpaŭlaj urborandoj.

En universitatoj, ŝtatagentejoj, kuracistaj oficejoj aŭ pli tradiciaj kampadejoj, romaoj luktas por rajtoj, kontraŭ antaŭjuĝo kaj por agnosko, en lando kiu ankoraŭ malplenumas zorgadon pri la diverseco de ĉi tiu gento.

En Itaim Paulista [pt], najbarejo de la orienta ekstremaĵo [pt] de la urbo, 250 homoj loĝas en unu el la ĉefaj kaj plej malnovaj romani-tendaroj de la regiono.

“Iiuj romaoj kiromancias [eo], dancas, portas vestojn tradiciajn, sed iuj estas, kiel mi, eĉ evangelianoj [En Brazilo ili ĝenerale estas ĉiuj ne-katolikaj kristanoj kiuj akiras kreskantan politikan influon ndlr.] kaj ili ne loĝas en tendaroj. Ni estas gento kiel ajna alia”, rakontas la 32-jara dommastrino Magda Santos, kiu rezidas en la tendaro depost ok jaroj kun ŝia edzo kaj du idoj. “Mi ne estas denaske romao, sed mi fariĝis unu kiam mi edziniĝis al unu.

Endome videblas manĝoĉambro kiun ĉirkaŭas kuirilaro kaj manĝaĵejoj en murbretoj.

Kuirejo en la cigana kampadejo de Itaim Paulista. Foto: Léu Britto / Agência Mural / Uzata kun permeso.

La gentoj Romani [pt] ankaŭ konataj kiel “ciganoj” [eo – termino nun konsiderata malestima) estas sen ununura origino. Unu de la plej akceptataj teorioj [pt] diras ke ili estas gentoj baratdevenaj kiuj ekde la jaro 1000 trairis la mondon en granda diasporo [en] kaj disiĝis laŭlarĝe de Balkanio [eo], okcidenta Eŭropo [eo] kaj poste al aliaj kontinentoj.

Dum ŝi pendigis vestaĵojn sur la ŝnuron, la 29-jara kudristino Viviane Alves Pereira certigis trovi respondon kiam oni demandis ŝin pri la ĉefaj problemoj, kiujn ŝia popolo alfrontas. Ŝi sendube asertas: antaŭjuĝo, nevideblo kaj manko de aliro al bazaj rajtoj, cirkonstanco ofta en tiaj najbaroj.

Kiuj estas la romaoj el la periferio?

La plejparto de la romaoj kiuj loĝas en urborandoj de la sanpaŭla urbego apartenas al la kalea etno [pt], ekzemple Magda kaj Viviane. Ili ankaŭ estas tiuj kiuj plej suferas antaŭjuĝojn pro tio ke ili daŭrigas siajn tradiciojn kaj estas plej facile rekoneblaj kiel ciganoj (termino nun konsiderata malestima) pro siaj vestoj kaj nomada vivmaniero en kampadejoj, laŭ informfontoj kiujn ĉi tiu raportaĵo aliris.

Estas du pliaj etnaj grupoj romani [pt] en Brazilo: Sinti [eo] kaj Rom. Ili tamen ne portas tradiciajn vestojn kaj tial plejparte restas nerimarkitaj en la urboj.

“Multaj brazilanoj jam estis prizorgitaj de romani-kuracistoj, flegistoj kaj juristoj kaj eble tion eĉ ne sciis”, rakontas aktivulo Nicolas Ramanush, 64-jara prezidanto de la NRO Ambasado Romani de Brazilo [pt: Embaixada cigana do Brasil] kun sidejo en Santo André, en la urbego São Paulo [eo].

“En ĉi tiu regiono, romani-grupoj kuniĝis en la najbaro Itaim Paulista kaj la urboj Itaquaquecetuba [eo] kaj Itapevi [eo], en kampadejoj apud fervojaj stacioj”, li diras.

Eta domaĉo en kampo.

La tereno kie romaoj loĝas en la orienta zono de San Paŭlo. Foto: Léu Britto / Agência Mural / Uzata kun permeso.                                                                                                                                                                                                                                                                                Ĉiu etno dividiĝas po subgrupoj, kaj ĉiu da ili iutempe disvolvas siajn proprajn kutimojn, morojn, religiojn kaj ritojn. “Ekzemple en mia etno, ni ĉiam uzas ŝuojn ornamajn, multdetalajn. Kelkaj virinoj kaleaj jam famas pro siaj florecaj roboj kaj siaj kaptukoj”, rakonta Ramanush, kiu apartenas al la sintia etno.

Laŭ nombro de homoj, ili estas la plej malgranda gento en la lando. “Hodiaŭ estas maksimume 100 romani-familioj en Brazilo”, li diras. “Ĝin kaŭzis la holokaŭsto (porajmos) dum la nazia epoko [eo]. Ni, la sintioj, estis preskaŭ ekstermataj. Inter la romani mortigitaj dum la porajmos [pt] estis plejparte sinti kaj rom.”

Laŭ Ramanush, diversaj aspektoj de la romani-kulturo integritaj en la brazilan vivstilon malgraŭ ke malmultaj tion scias. Ili estis inter tiuj kiuj sindonis al la konservado kaj la pligrandigo de la karnavalo, speciale en Nord-Orienta Brazilo, kreante kaj akcelante stratajn danctrupojn. Iuj famaj kostumoj kiel “La Urso” [pt] de Recife [eo], havas originon romani.

“Muzikiloj kiel la violono ses-korda kaj sep-korda estis alportitaj al Brazilo fare de romaoj. Iuj sambistoj tiam parolis pri kiel kunviveco kun romaoj [pt] ilin muzike inspiris”, li rememoras.

Sub la kanvasaj tendoj

Nomadaj kaj urborandaj romani-familioj spertas rutinon de malfacilaĵoj rilate al edukado de siaj infanoj kaj manko de sanservo, kaŭzita de la manko de fiksa adreso. Ili ankaŭ alfrontas la strukturajn problemojn de San-Paŭlo, kiel inundojn kaj vivadon sub malsekuraj kanvasaj tendoj.

Unu da la plej krizaj kazoj kiujn la komunumo alfrontis estis la pluvegoj kaj inundoj [pt] kiuj okazis en Februaro de 2025 en la orienta ekstremaĵo de San-Paŭlo, en la regiono nomata Jardim Pantanal. Stratoj kaj domoj restis tagojn subakve. La romaoj de la kampadejo devis alfronti tiun situacion sub kanvasaj tendoj.

“Ni pasigis tagojn subakve, kaj tiuj kiuj nin helpis estis la loĝantoj de la regiono”, rememoras Santos ofendata.

Pendigŝnuro kun vestoj sub sunplena ĉielo.

Pendigŝnuro improvizata en romani-tendaro ĉe urborando de San-Paŭlo. Foto: Léu Britto/Agência Mural/Uzata kun permeso.

La loĝantoj de la tendaro devis trakti malsufiĉan aliron al trinkakvo, la inundo eniris la tendojn, kaj laŭ rakontoj de la loĝantoj, ili devis grupe strebi eviti pli gravajn perdojn de mebloj kaj aparatoj antaŭ ol la inundado progresas.

Kiel Santos, Ramanush kredas ke, por plibonigi la vivon de la romaoj en brazilaj urborandoj, la unua paŝo estas ne trakti ilin kvazaŭ ili estus nevideblaj.

Antaŭjuĝo kaj nevideblo

Eĉ kun iniciatoj kiel la Nacia Tago de la Romaoj [pt], festata ĉiun 24-an de majo ekde 2006, iuj rajtoj ankoraŭ estas malobservataj. Ekzemplo estas ke ĉi tiu gento ne estas agnoskata en la censo [pt] fare de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko.

Santos memoras la malfacilaĵon, kiun ŝi renkontis registrante la etnon de siaj infanoj en iliaj identigiloj. Ĉar ne ekzistas oficiala agnosko de la etneco “romani“, ŝi finfine registris ilin laŭ ilia haŭtkoloro.

“Ekzistas politikoj celantaj indiĝenajn popolojn, nigrulojn kaj brunajn homojn, sed ne romaojn. Ni havas nian propran kulturon, sed ni ne montriĝas, tial mi diras, ke esti romao signifas esti nevidebla,” ŝi asertas.

Ramanush spertis similan situacion kiam li dome ricevis viziton de censistino dum la Censo de 2022, la plej freŝa censo brazila. “Ŝi min demandis kiu estis mia raso, kaj mi repondis ke ĝi ne estis en la listo. Mia haŭto estas blanka, sed mi estas romani.”

La Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGE) taksas ke Brazilo havas inter okcent mil ĝis unu milionon [pt] da romani, sed romaaj grupoj kredas ke la nombroj estas pli grandaj.

Eksterdoma vido de tendo en kampejo.

Romaoj estis luktintaj antaŭ jaroj por havi agnoskon kaj pli bonajn vivkondiĉojn en Itaim Paulista. Foto: Léu Britto/Agência Mural/Uzata kun permeso.

“Mi jam trairis tutan Brazilon, kunsidante kun romani de ĉiuj etnoj. Sen datumoj ne estas efikaj publikaj politikoj”, klarigas Ramanush. “Eĉ por kalkuli kiom da romani estas en ĉiu urbeto aŭ vilaĝo, urbodomoj malfaciligas la procezon.”

Krom manko de agnosko, la urborandaj gentoj romani ankaŭ baraktas kun antaŭjuĝoj, kiuj transiras generaciojn. Multjarcente ili estis viktimoj de akuzoj pri ŝtelado, rabado kaj trompo. Ne estis malofte vidi ilin asociitaj kun kidnapo de infanoj.

Por klopodi ŝanĝi tiun realaĵon kaj batali antaŭjuĝojn, romani-grupoj mobiliziĝis por la aprobado de federacia leĝpropono kiu devigas la instruadon pri la historio kaj la kulturo de roamoj en brazilaj lernejoj, kiel jam ekzemple okazas pri popoloj nigraj kaj indiĝenaj. La propono, verkita de la deputito Helder Salomão [pt] (Partio de la Laboristoj), kiu estas diskutata en la Ĉambro de Deputitoj kiel Leĝpropono 3547 de 2015 [pt], progresis malmulte.

En la sekcio pri pravigo, la leĝpropono substrekas ke la popoloj romani vivis jarcentojn sub antaŭjuĝo, marĝenigo, ekskludo kaj persekuto. Tiel la celo de la leĝpropono estas “ŝanĝi la bildon de la romani-gentoj por malpliigi la antaŭjuĝon kaj la diskriminacion je kiuj ĉi tiuj popoloj estas submetataj”.

La leĝpropono ankaŭ asertas, ke videbligi romani-grupojn provizos pli fekundan grundon por konstrui publikajn politikojn kiuj koncentriĝas je la antaŭenigo de homaj rajtoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.