
La nuklea centralo Sequoyah en Tenesio, Usono. Bildo el Wikimedia Commons. CC BY-SA 3.0.
Ĉi tiu artikolo estis prezentita kiel parto de la alianco Global Voices Climate Justice, kiu kunigas ĵurnalistojn el ĉinlingvaj landoj kaj el tiuj de la tiel nomata tutmonda plimulto por esplori la efikojn de ĉinaj evoluigaj projektoj eksterlande. Trovu pliajn informojn tie ĉi.
Kazaĥio pretas asociiĝi [ru] kun Ĉinio por konstrui siajn duan kaj trian atomcentralojn, kiuj laŭplane generos [en] 2,4 GW da elektro kaj helpos la landon trakti la kreskantan energian deficiton [en]. Tamen la konsekvencoj de ĉi tiu kunlaboro iras preter energio kaj verŝajne havos longdaŭran influon sur la politikan pejzaĝon kaj la median situacion de Kazaĥio [eo].
Konstruado de ĉi tiuj centraloj kun Ĉinio ebligas al Kazaĥio ekvilibrigi la influon de Rusio, kiu nun konstruas [ru] la unuan atomcentralon de la lando kaj daŭre ludas gravan rolon en la energia sektoro de Kazaĥio. El media vidpunkto, atomcentraloj povas akceli la transiron al pura energio kaj helpi la landon trakti la tutlandan problemon de aerpoluado kaj rilataj sanproblemoj [ru]. Samtempe, la traŭmata pasinteco de Kazaĥio rilate al nukleaj testoj kaj la zorgoj pri eblaj nukleaj katastrofoj restas tre signifaj.
Por Ĉinio, ĉi tio markas la komencon de nukleaj projektoj en Centra Azio kaj alian gravan mejloŝtonon en la energia kunlaboro kun Kazaĥio kaj la ĉirkaŭa regiono. Ĝi signalas la engaĝiĝon de Ĉinio por vastigi kaj diversigi sian regionan ĉeeston kaj plifortigi sian rilaton kun Kazaĥio per novaj formoj de teknologia kaj energia kunlaboro. La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile daŭri pli ol 60 jarojn, emfazante la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo.
Energia manko kaj aerpoluado kiel instigo por nuklea energio
La nukleaj planoj de Kazaĥio parte devenas de la kreskanta energia deficito, ĉar la vastigo de la potencaj kapabloj ne sukcesis egali la pliiĝantan postulon pro kresko de la loĝantaro kaj pro industriigo. Dum la pintaj monatoj de 2024, la postulo atingis [en] 17,2 GW, superante la maksimuman generadkapablon de 16,6 GW; ĉi tiu manko estis kovrita per importado de elektro el najbaraj ŝtatoj. Oni antaŭvidas, ke la deficito atingos 6,2 GW antaŭ 2030, kio instigas la aŭtoritatojn vastigi la kapablon kaj modernigi la infrastrukturon.
La konsidero de la generprocezo de la nukleaj centraloj kiel energio pura estas aparte grava por Kazaĥio, kie poluanta karbo estas la ĉefa energifonto. En 2024, 66 procentoj de la elektro de la lando estis generitaj [en] per karbo. Sekve, 35 urboj tra la lando alfrontas signifan aerpoluadon, laŭ [ru] la Nacia Hidrometeorologia Servo de Kazaĥio.
Laŭ la kazaĥa kuracisto Denis Vinnikov, kiu esploris la sanefikojn de aerpoluado, longdaŭra submetiĝo al poluita aero pliigas la riskon de disvolvo de kardiovaskulaj kaj spiraj malsanoj, kiel kronika obstrukcia pulmomalsano (KOPM). Unu el la plej poluitaj urboj en Kazaĥio, Almato [eo], estas inter la pintaj urboj laŭ la plej alta nombro de kazoj de KOPM.
La tragika nuklea pasinteco kaj la timoj pri eblaj katastrofoj

La urania minejo Inkai en Kazaĥio. Bildo de Wikimedia Komunejo. Licenco CC BY-SA 4.0.
Kiel la plej granda produktanto de uranio en la mondo, Kazaĥio troviĝas en bona pozicio por gastigi nukleajn elektrocentralojn. Unu el la kialoj, kial ĝi ĝis nun sindetenis de utiligado de sia nuklea energia potencialo, estis la publika sentemo pro la tragika historio de nukleaj testoj.
Ĝis 1991, Kazaĥio estis parto de Sovetunio, kiu uzis la Testejon Semipalatinsk [eo] en la nordo de la lando por efektivigi 456 nukleajn testojn inter 1949 kaj 1989, submetante [en] pli ol 1,5 milionojn da homoj al damaĝa radiado kaj poluante la vivmedion. Por komparo, ĉi tiuj testoj konsistigis [en] 25 procentojn de ĉiuj nukleaj eksplodoj okazintaj en la mondo dum tiu periodo.
Por superi ĉi tiun sentemon, la registaro okazigis nuklean referendumon en oktobro 2024, en kiu 72 procentoj voĉdonis favore. Tamen, la registaro premis [ru] por la jesa voĉdono de la komenco kaj provis limigi la influon de la opozicio, kiu argumentis, ke malavantaĝoj superas avantaĝojn kaj eblaj katastrofoj povus havi detruan efikon sur milionojn da homoj kaj la vivmedion.
En la konkurso por konstrui la unuan nuklean centralon de Kazaĥio, la rusa kompanio Rosatom sukcesis venki kontraŭ konkurantojn el Ĉinio, Sud-Koreio kaj Francio. La konstrulaboroj jam komenciĝis en la vilaĝo Ulken, situanta ĉe la bordoj de la lago Balkaŝo [eo] en la suda provinco Almato. La centralo de Rosatom supozeble kostos [ru] ĉirkaŭ 15 miliardojn da usonaj dolaroj kaj generos [ru] 2,4 gigavatojn (GW) da energio je sia kompletigo en 2035.
La 14-an de junio, kiam oni anoncis ke Rosatom estis la venkinto de la oferto por la unua centralo, la kazaĥaj aŭtoritatoj ankaŭ malkaŝis [ru], ke la Ĉina Nacia Nuklea Korporacio (CNNC) konstruos la duan atomcentralon. La 31-an de julio, Roman Skljar, vicĉefministro de Kazaĥio, deklaris ke CNNC konstruos ankaŭ la trian nuklean centralon. La precizaj lokoj de la dua kaj tria centraloj ankoraŭ ne estis anoncitaj.
CNNC deklaris, ke ĝi povas konstrui du reaktorojn de tipo HPR-1000, kiuj kune povas generi 2,4 gigavatojn. Ĉar tio kostus 5,5 miliardojn da usonaj dolaroj kaj laŭraporte estus realigebla ene de kvin jaroj, tio estas signife pli malmultekosta kaj pli rapida ol la taksoj de rusaj [cn], francaj kaj sud-koreaj firmaoj.
Multflanka kunlaboro fariĝas nuklea

La Ulba Metalurgia Fabriko (UMP) de Kazatomprom, la nacia entrepreno por la nuklea industrio en Kazaĥio. Bildo el YouTube.
La nuklea kunlaboro de Kazaĥio kun Ĉinio atestas la konstante kreskantajn komercajn kaj investajn ligojn inter la du landoj. La duflanka kunlaborado [ru] kovras tradician kaj renovigeblan energion, agrikulturon, maŝinaron kaj minindustrion, inter aliaj kampoj. Ĉinio estas unu el la plej signifaj komercaj kaj investaj partneroj de Kazaĥio.
En 2022, la landoj subskribis konstantan ampleksan strategian partnerecon [en]. Inter 2005 kaj 2023, Ĉinio investis [en] pli ol 25 miliardojn da usonaj dolaroj en Kazaĥio. La du flankoj ankaŭ kunlaboras proksime kadre de la Iniciato Zono kaj Vojo [eo], la tutmonda konekta projekto de Ĉinio, fokusita je energio, komerco kaj transporta infrastrukturo en landoj de la tiel nomata tutmonda plimulto.
Siavice Ĉinio priskribas [cn] la kunlaboron kun Kazaĥio kiel “strategian kunlaboron”, kiu akordigas la Iniciaton Zono kaj Vojo (IZV) kun la ekonomia stimula programo de Kazaĥio “Nurlj Ĵol” (Brila Vojo), konsiderante ke ambaŭ landoj estas “komunumoj kun komuna destino”. Kazaĥiaj politikaj gvidantoj, kiel prezidanto Kasim-Ĵomart Tokajev, estas portretitaj [cn] en ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj kiel tiuj kiuj laŭdas la ĉinan teknologion kiel altkvalita.
La nuklea alpaŝo de Ĉinio en Kazaĥio okazas dum Ĉinio travivas grandegan vastigon de sia nuklea elektroindustrio, kun 19 reaktoroj sub konstruado [en] kaj planoj konstrui pliajn 150 centralojn ĝis 2035. Nuklea energio estas reklamata kiel verda energifonto kiam temas pri projektoj en Kazaĥio. En sia komunikado, Ĉinio provis emfazi ke nuklea energio povas malpliigi [cn] la dependecon je poluanta karbo.
La eniro de Ĉinio en la kazaĥan nuklean industrion celas defii Rusion, dum la kazaĥa nukle-resursa kompanio Kazatomprom vendis uraniajn rimedojn, kiujn ĝi antaŭe komune evoluigis [en] kun Rosatom, al ĉinaj kompanioj fine de 2024. Laŭraporte, ĉi tiu vendo [ru] okazis post premo el Astano. Samtempe, la fakto, ke Kazaĥio daŭre planas, ke ĝia unua nuklea centralo estu konstruita de Rosatom, ilustas la ekvilibrigan politikon de Kazaĥio inter Rusio kaj Ĉinio.
La nuklea agentejo de Kazaĥio deklaris [en] ke “nur Rusio kaj Ĉinio povas sendepende proponi kompletan gamon de servoj, el financado ĝis la lokigo de la diversaj fazoj de la nuklea fuelciklo, inkluzive de trejnado de personaro, projektado, konstruado, manipulado kaj reciklado de uzita nuklea fuelo”.
Kvankam Ĉinio ĝenerale prezentas siajn klopodojn en la nuklea industrio kiel celantajn kontraŭbatali aerpoluadon kaŭzitan de aliaj energifontoj, tio ankaŭ estas diskutata en la kunteksto de la “tutmondiĝo” [cn] de la ĉina nuklea industrio. Kazaĥio estas prezentata kiel natura partnero en tiaj iniciatoj, “kiel la naskiĝloko de la IZV”, kaj kiel lando kun grandaj rezervoj de nafto, gaso kaj naturaj rimedoj. Tio naskas “novan ĉapitron de amikeco jam daŭranta du jarmilojn” kaj ĝi povas liveri “ĉinan teknologion kaj saĝon al Centra Azio”.
La nukleaj projektoj de Kazaĥio kun Ĉinio estas plia mejloŝtono en ilia kreskanta kaj ampleksa kunlaboro. Ambaŭ flankoj povas profiti el ĝi. Tamen, kiel gastiganta lando, Kazaĥio alfrontas pli grandajn vivmediajn kaj politikajn riskojn ligitajn al eblaj katastrofoj kaj teknologia dependeco en nova kaj kritika nuklea industrio.






