
Bildo de Gustavo Nascimiento pere de la Asocio por Progresema Komunikado (APC), uzata kun permeso.
De Ameya Nagarajan, Debora Prado, kaj Hija Kamran
Ĉi tiu artikolo estas parto de la serio “Ne demandu al AI, demandu al samideano”, kunlaboro inter Global Voices – Tutmondaj Voĉoj [eo], la Asocio por Progresema Komunikado [anglelingve: Association for Progressive Communications] (APC), kaj GenderIT. La serio celas denove emfazi la gravecon de interhoma kundivido de scioj, kiel oni faras de jardekoj. Vi povas sekvi la serion ĉe APC.org, GenderIT.org kaj globalvoices.org. Ĝi ankaŭ estas parto de la serio “Spotlight” de aprilo 2026 de Global Voices, “Homaj perspektivoj pri AI“. Vi povas subteni tiun raportaĵon per donaco ĉi tie.
Ĉi tiu eldonaĵo estis kunaŭtorita de tri redaktoroj, reprezentantaj tri malsamajn voĉojn kaj verkstilojn, kiujn ni lasis netuŝitaj. Ĝi nur trapasis kopiredaktadon por korekti interpunkcion kaj ortografion. Tio estas konscia decido por emfazi homan kreemon kaj diversecon, kio estas la kernideo de ĉi tiu serio.
Kiel redaktoroj de komunikadaj platformoj dediĉitaj al protektado de homaj rajtoj kaj laŭtigo de marĝenigitaj voĉoj kaj rakontoj, ni alfrontis dilemon en la lastaj jaroj: kiel trakti la kreskantan volumon de enhavo generita de grandaj lingvomodeloj [eo], kutime nomataj artefarita intelekto [eo] aŭ mallonge AI.
Unuflanke, la progreso de tiuj teknologioj en tre ekstraktisma kompania modelo alportas multajn riskojn kaj negativajn efikojn — de ilia kastastrofa media efiko ĝis la ekspluatado de tero kaj rimedoj, ĝis ilia uzo por gvatado kaj milito, kaj multaj aliaj malobservoj de homaj rajtoj. Aliflanke, ni scias ke tiaj iloj povas esti konkreta kaj alirebla alternativo, ekzemple, por aŭtoroj el la Tutmonda Sudo, kiuj faras la malavaran penon verki en nedenaskaj lingvoj, kiel la angla aŭ la hispana. Ni ankaŭ konscias ke handikapuloj uzas AI kiel helpilon en sia laboro.
Por kompreni tiajn kontraŭdirojn kaj por orientiĝi en la diversaj diskutoj kaj konfuzojn, dum ni daŭre provizas spacon por niaj verkistoj kaj legantoj, APC kaj ĝia pionira projekto GenderIT.org ellaboris politikon pasintjare, inspirite de kaj ellaborite kunlabore kun Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), kiu ĵus publikigis sian propran politikon. En ambaŭ kazoj, la organizaĵoj esploris gravajn demandojn pri la homa voĉo, aŭtonomeco, kreeemo kaj laboro, kaj serĉis manieron taksi tiun kreemon certigante ke ĝi baziĝas sur rilatoj de fido kaj travideblo — sen sin turni al duuma aliro aŭ provi trudi malpermesojn. Konsiderante tion, en tiuj politikoj ni diras:
Global Voices is proud to publish writing, translation, and illustrations created by people, for people, and we expect our contributors to uphold that standard.
Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) fieras publikigi tekstojn, tradukojn kaj ilustraĵojn kreitajn de homoj por homoj, kaj ni atendas ke niaj kontribuantoj plenumu tiun normon.
As a diverse and grounded community, APC values content that has been produced as the result of a creative human process, which is nurtured by the lived experiences, human interactions, expertise and diversity of the people and organisations that make up the network.
Kiel diversa kaj radikita komunumo, APC valorigas enhavon produktitan kiel rezulto de kreema homa procezo, nutrata de la reale travivitaj spertoj, homaj interagoj, spertoscioj kaj diverseco de la homoj kaj organizaĵoj kiuj konsistigas la reton.
Dum ni kuniĝis por trakti tiun komunan defion, aperis ideo: Kio se ni irus pluan paŝon? Kio se, krom aserti la valoron de homa diverseco kaj kreemo, ni montrus ĝin praktike? Kaj tiel ekestis la ideo pri serio: Ne demandu al AI, demandu al samaĝulo— kunlaboro inter Gloval Voices kaj la platformoj de APC, nome APC.org kaj GenderIT.org.
La serio celas denove emfazi la gravecon de interhoma kundivido de scioj, kiel oni faris dum jardekoj: interŝanĝo de informoj kaj spertoj bazita sur jaroj da travivitaj spertoj, bazita sur lokaj realaĵoj, kaj motivita de la bezono senti sin konektita kun aliaj. Kun la enkonduko de genera AI [eo], tiu konekto ĉiam pli perdiĝas, ĉar homoj turnis sin al AI-bazitaj iloj por respondoj anstataŭ demandi al pliaĝuloj, familianoj, amikoj, kunlaborantoj kaj komunumanoj.
Ĉi tiu serio celas trakti la tre homan bezonon senti sin konektita, daŭre esti parto de komunumo, kaj senti apartenon. Dum niaj cerbumsesioj, ni rimarkis ke gravas revenigi tiun komunan formon de sciokundivido, ĉar ĉiu homo komprenas la “demandon” laŭ sia maniero kaj donas respondon laŭ sia propra kompreno pri tio kio gravas. Tio fariĝis nia orientilo por elstarigi la unikan voĉon, kiun ĉiu el ni portas — ion, kion AI, per sia monotona tono, ne povas imiti.
Do por ĉi tiu serio, ni komence ellaboris du bazajn demandojn samkiel oni povus demandi al AI:
- Kial estas esence valorigi homan kreopovon kaj konektecon en la epoko de AI?
- Kion oni povus fari por konstrui aliron al AI bazitan sur homaj rajtoj?
Sed ĉi tie, tiujn demandojn respondos aŭtoroj kaj ilustristoj el diversaj landoj kaj fonoj, ĉiu laŭ sia propra vojo. Tiun enhavon redaktos kaj tradukos homoj. Ĝi estos plena je homaj emocioj, pripensoj kaj kontraŭdiroj. La laboro estos pagata, kaj la agnoskoj estos klaraj. Anstataŭ antaŭprogramitaj respondoj generitaj de neklaraj algoritmoj, desegnitaj por plaĉi al uzantoj kaj teni ilian atenton, malsamaj perspektivoj kaj pensigaj ideoj povos ekigi konversaciojn. Kaj ĉiu el la homaj cerboj trovos sian propran manieron pripensi tiujn demandojn.
Kiel samtempuloj, ni redaktoroj havis komunan vizion dum la ellaborado de ĉi tiu serio, kiun ni hodiaŭ lanĉas. Ni ankaŭ kontribuis per malsamaj perspektivoj, kunplektinte ilin en komunan tuton, same kiel ĉi tiu redaktaĵo, kiu ankaŭ estis verkita kunlabore. Kunhavigante la serion kaj ĝiajn celojn nun, ni esperas aŭdi de nia komunumo, pripensi kune, akcepti malkonsenton, identigi areojn de interkonsento, kaj eble kunkrei novajn demandojn por estontaj diskutoj.
Hodiaŭ ni invitas vin aliĝi al ni. Demandu viajn samtempulojn, legu kion ili diras, disvastigu ilian enhavon, kaj kreu viajn proprajn ideojn kaj verkojn por kunhavigi — ĉu sole, ĉu kunlabore kun aliaj. Agante laŭ aliaj manieroj, ni povas kompreni ke neniu estonteco estas antaŭdestinita, kaj neniu teknologio estas deviga aŭ ĉiea. Alternativaj manieroj fari aferojn ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos.
Vi povas sekvi la serion dum aprilo ĉe APC.org, GenderIT.org kaj globalvoices.org. Se vi volas ricevi ĝisdatigojn pri ĉi tiu serio kaj pli da enhavo de la organizaĵoj retpoŝte, abonu la informilon de APC ĉi tie kaj la informilon de Global Voices ĉi tie.
Ameya Nagarajan (ŝi/ŝia) estas la administra redaktoro de la novaĵĉambro de Gloval Voices kaj redaktoro de Advox.
Débora Prado (ŝi/ŝia) estas la ĉefredaktoro de APC.org kaj ĵurnalistino kun fono en strategia komunikado, feminismo kaj homaj rajtoj.
Hija Kamran (ŝi/ŝia) estas ĉefredaktoro de GenderIT.org kaj strategiisto pri defendado en la Programo pri Virinaj Rajtoj de APC.
La Asocio por Progresema Komunikado (APC) estas membreca reto de organizaĵoj kaj aktivuloj. APC.org estas nia ĉefa retejo, enhavanta ĉiujn niajn novaĵojn, ĝisdatigojn, blogojn, rubrikojn kaj publikaĵojn, kun speciala fokuso pri kiel interreto kaj ICT (mallongigo por Informaj kaj Komunikaj Teknologioj) povas esti uzataj por socia, genra kaj media justeco.
GenderIT.org estas feminisma publikaĵo, gastigata de la Programo pri Virinaj Rajtoj de APC, kiu ofertas interkruciĝajn feminismajn pripensojn kaj analizojn pri temoj ĉe la kruciĝo de genro, sekseco kaj teknologio.
Gloval Voices estas internacia, multlingva komunumo de verkistoj, tradukistoj kaj homrajtaj aktivuloj. Kune, ni utiligas la potencon de interreto por rakonti historiojn kiuj konstruas komprenon trans landlimoj.






