Global Voices estas cifereca amaskomunikila iniciato, kiu publikigas rakontojn el la tuta mondo por akceli pli bonan interkompreniĝon trans nacioj, kulturoj kaj lingvoj. Volontuloj por la projekto Lingua tradukas tiujn rakontojn en dekojn da lingvoj por ne nur kreskigi la legantaron de tiuj rakontoj, sed ankaŭ pliigi la ĉeeston de sia lingvo interrete kaj plifortigi sian personan tradukpraktikon.
La komunumoj de Lingua konsistas el la volontuloj, kiuj tradukas ĉi tiujn rakontojn, kaj la volontuloj, kiuj servas kiel tradukmanaĝeroj. Tradukmanaĝeroj revizias tradukojn pri kvalito antaŭ publikigo, enkondukas novajn volontulojn en niajn sistemojn kaj entreprenas bazan prizorgadon de la retejo.
Ekde 2013, la esperantlingva komunumo ene de Lingua publikigas tradukitajn rakontojn en la retejo Global Voices en Esperanto, tiel konstruante gravan retan korpuson de pli ol 800 artikoloj en la lingvo. Ĉu vi interesiĝas pri subtenado de ĉi tiu laboro? Konsideru fariĝi volontula tradukmanaĝero.
Ni nuntempe serĉas homojn, kiuj ŝatus volontuli kiel tradukmanaĝeroj por la retejo Global Voices en Esperanto. Kandidatoj devus:
- Esti fluaj en Esperanto kaj la angla
- Havi traduksperton, ĉu formalan ĉu neformalan
- Havi sperton pri WordPress (aŭ esti pretaj lerni)
- Esti pasiaj pri mentorado de homoj en la lingvo
Se vi ŝatus esti konsiderata, bonvolu sendi kelkajn vortojn pri via fono kaj motivoj al Lauren L. Finch, la direktoro de la Lingua projekto, ĉe lauren.finch@globalvoices.org.








