Tra Latinameriko, la manifestacioj de la 1-a de majo elstarigas luktojn kaj solidarecon de laboristoj

One of the workers’ protests in Venezuela was met with heavy police repression. Photo by Daniel Echeverría, 2026. Used with permission.

Unu el la laboristaj protestoj en Venezuelo renkontis severan polican subpremon. Foto de Daniel Echeverría, 2026. Uzita kun permeso.

De Karakaso ĝis Santiago, laboristoj plenigis la stratojn ĉi tiun 1-an de majo por postuli pli altajn salajrojn, pli sekurajn laborkondiĉojn kaj politikan respondencon meze de ekonomia necerteco tra Latinameriko. Manifestacioj en Venezuelo, Ĉilio, Kubo, Meksiko, Kolombio kaj Ekvadoro [eoj] reflektis kaj komunajn frustriĝojn kaj malsamajn naciajn krizojn, kun sindikatoj, studentoj kaj popolaj movadoj protestantaj kontraŭ malegaleco kaj registara neagado.

En iuj landoj, la marŝoj restis pacaj celebradoj de laborista solidareco; en aliaj, protestantoj interbatiĝis kun polico pro streĉiĝoj pri inflacio, subpremo kaj sociaj rajtoj. Kune la regionaj mobilizadoj de la 1-a de majo substrekis la daŭran potencon de organizita laboro kaj la urĝecon de ekonomia justeco.

Venezuelo: Nesufiĉa minimuma salajro

Pli ol 2 000 laboristoj eliris al la stratoj de Karakaso la 30-an de aprilo kaj la 1-an de majo, protestante kontraŭ ĵus anoncita salajra plialtigo, kiun ili nomis nesufiĉa kaj trompa. La 30-an de aprilo, la protesto renkontis polican subpremon kontraŭ laboristoj, sindikatoj kaj kolektivoj.

La registaro plialtigis la tiel nomatan “integran minimuman enspezon” de 190 usonaj dolaroj al 240 usonaj dolaroj monate, sed la plialtigo baziĝas plejparte sur gratifikoj anstataŭ sur reala salajra ĝustigo. Ĉar tiuj bonusoj ne kontribuas al pensioj aŭ aliaj avantaĝoj, la protestantoj argumentas, ke la mezuro malmulte helpas longtempan ekonomian sekurecon. Kantante “bonuso ne estas salajro”, laboristoj marŝis tra la urbo dum polico baris iujn vojojn sen incidentoj.

La protestoj reflektas pli vastan frustriĝon pri la ekonomia krizo de Venezuelo, kie la oficiala minimuma salajro restas frostita ekde 2022, kaj nuntempe valoras ĉirkaŭ 0,30 usonaj dolaroj monate meze de alta inflacio. Multaj diras ke la nova enspezo ankoraŭ malproksimas de bazaj bezonoj, kun baza familia nutraĵkorbo taksata je proksimume 700 usonaj dolaroj monate.

Sindikataj gvidantoj kondamnas la politikon kiel trompa, argumentante ke laboristoj portas la ŝarĝon de krizo kiun ili ne kreis. Manifestacioj disvastiĝis preter Karakaso, kaj virinoj ludis ŝlosilan rolon, elstarigante, ke feminigitaj sektoroj, kiel prizorgado restas ekskluditaj el laborpolitikaj diskutoj.

Kubo: Alproprigitaj laboristaj rajtoj

GALERIO
“LA PATRUJO SIN DEFENDAS”
LA KUBA POPOLO SURSTRATE ĈI 1-AN DE MAJO

#Galerio | Popola respondo al agreso: ĉi 1-an de majo la kubanoj kaj kubaninoj marŝas por suvereneco, sendependeco kaj paco sen kondiĉoj.
Ni kunhavigas el #AlmaPlusTv elekton de la momentoj antaŭ la komenco de la marŝo antaŭ la Kontraŭiimperisma Tribunalo en Havano. Ankaŭ inkluziviĝas fotoj de la unuaj momentoj de la parado, kun la unuaj blokoj kiuj trapasas la urbon kaj alvenas antaŭ la ambasadejo de Usono por reaserti per sia ĉeesto ke la kuba popolo defendas pacon sen kondiĉoj.
Ni aldonas ankaŭ kelkajn momentfotojn pri la partopreno de la solidarecgrupoj kun Kubo, kiuj, kiel ĉiujare, revenas, sed ĉi-jare aparte, por kunhavigi kun la kubanoj ilian sorton kaj per siaj klopodoj reaserti sian dediĉon al #CubaNoEstáSola (KuboNeEstasSola).

La 1-a de majo en Kubo okazas en momento de ekstrema streĉo kaj necerteco. Kubanoj alfrontas severan ekonomian, politikan kaj socian krizon sub aŭtoritata komunisma reĝimo, kiu rezistas strukturan ŝanĝon. Samtempe, deklaroj de figuroj kiel prezidanto Donald Trump kaj aliaj altrangaj oficialuloj nutris spekuladojn pri ebla usona interveno. La etoso sentiĝas streĉa, ŝarĝita de interna malfacilo kaj ekstera premo.

Tamen, la 1-a de majo neniam estis ordinara tago sur la insulo. En multaj landoj, ĝi donas al laboristoj ŝancon levi postulojn kaj atentigi por siaj bezonoj; en Kubo, ĝi longe servis al la registaro por projekcii forton kaj popularan subtenon. Dum jardekoj, grandskalaj marŝoj sekvis la saman ŝablonon. Semajnojn anticipe, laborejoj organizas devigan ĉeeston. Antaŭvespere de la marŝo, homoj restas vekaj dum la nokto, atendante esti transportitaj per busoj al la Placo de la Revolucio en Havano [eoj] — la simbola koro de politika potenco. Tie, homamasoj de pli ol miliono da homoj marŝis dum kvin horoj sub la atenta rigardo de la landa elito.

Sed tiu epoko malaperis, kaj partopreno akre falis. La daŭranta krizo, kombinita kun publika seniluziiĝo, malfortigis la allogon de tiuj mobilizadoj. Por multaj, la premo ĉeesti — ĉu pro timo perdi sian laboron aŭ parton de la monata salajro de 15 usonaj dolaroj — jam ne havas la saman efikon. Responde, la registaro translokis la eventon al pli malgranda loko apud la usona ambasadejo. La skalo ŝanĝiĝis, sed la intenco restas: konservi la bildon de unueco, eĉ dum la surloka realo fariĝas pli kompleksa.

Ĉilio: Laboristoj kontraŭ neoliberalaj publikaj politikoj

Manifestacioj kaj marŝo por la tago de la laboristo, ĉi 1-an de majo, en la urbo Santiago de Ĉilio. (Cristóbal Basaure/SOPA IMAGES)

Por neinformita observanto, ĉi tiu 1-a de majo estis kiel iu ajn alia en la lastatempa ĉilia historio. Laboristoj manifestaciis pace en la ĉefaj urboj de la lando, sociaj amaskomunikiloj disvastigis mesaĝojn pri salajra justeco, kaj la Avenuo Libertador Bernardo O’Higgins, la plej grava avenuo de Santiago, estis la loko de kutima marŝo gvidata de la Central Unitaria de Trabajadores (CUT), al kiu aliĝis la Central Autónoma de Trabajadores (CAT) kaj la Central Clasista de Trabajadores y Trabajadoras.

Sed io radikale ŝanĝiĝis en la lastaj monatoj. La registaro de José Antonio Kast, kiu ekoficis la 11-an de marto 2026, antaŭenigas serion da kontroversaj mezuroj en la administrado de la ŝtato, inkluzive de buĝetaj reduktoj en edukado, limigo de la minimuma salajro, kaj Nacia Rekonstrua Plano kiu, kun deklarita celo instigi privatan investon, antaŭvidas laŭgradan redukton de la imposto de entreprenoj de 27% al 23%.

La marŝoj de la 1-a de majo estas konsiderataj parto de emerĝanta protestmovado kontraŭ Kast, ekstremdekstra gvidanto kiu gajnis la prezidantajn elektojn de decembro 2025 kun granda avantaĝo. “Ĝi estas demokratia registaro; pli ol sep milionoj da laboristoj voĉdonis por ili”, agnoskis José Manuel Díaz, prezidanto de CUT. “Ni devas iri post tiuj voĉoj, konsciigi ilin, paroli al ili”.

Kolombio: Decan laboron, ne prekarajn laborpostenojn

Photo of the gathering in Medellín, Colombia. By Simón Cabrera for Global Voices.

Foto de la amaskunveno en Medeĝino, Kolombio. De Simón Cabrera por Tutmondaj Voĉoj [eoj]. Uzita kun permeso.

La 1-a de majo 2026 en Kolombio fariĝis ŝlosila politika momento antaŭ la prezidantaj elektoj okazontaj poste ĉi-monate. La tago rompis tradicion kiam prezidanto Gustavo Petro movis sian ĉefan paroladon al Medeĝino, la plej forta opozicia bastiono de la lando kaj hejmo de multaj el liaj plej akraj kritikistoj.

Parolante post la marŝoj antaŭ grandaj homamasoj kiuj entuziasme subtenis lin, Petro uzis la publikan kunvenon por antaŭenigi kampanjon por Nacia Konstitucia Asambleo, celante preteriri la reziston de la kongreso al siaj proponitaj reformoj. Lia apero pliigis streĉiĝojn kun lokaj aŭtoritatoj kaj intensigis nacian politikan debaton.

Tra ĉefaj urboj de Kolombio, la registaro klopodis montri sian mobilizan kapablon dum opoziciaj grupoj dominis sociajn amaskomunikilojn kaj novaĵraportadon per kritiko de la konstitucia propono de Petro.

Laborsindikatoj subtenis la historian plialtigon de la minimuma salajro al 2 milionoj da kolombiaj pesoj (proksimume 533 usonaj dolaroj), dum daŭre postulis finon de prekaraj laborkondiĉoj kaj plenan kompenson por kromhoroj. Virinaj organizoj postulis agnoskon de senpage farata prizorglaboro, emeritoj defendis la “Solidarecan Pilieron”, kaj indiĝenaj kaj kamparanaj komunumoj kondamnis perforton de armitaj grupoj kaj postulis aliron al fekunda tero.

Malgraŭ siaj elektaj subtonoj, la tago konservis sian tradician spiriton, kun sindikatoj, kamparanaj komunumoj, indiĝenaj grupoj kaj sociaj movadoj gvidantaj amasajn manifestaciojn tutlande.

Meksiko: Pli da homeco, malpli da Mondpokalo

Sindicate leaders from Iguala, Mexico, 2026. Photo by Karla Ivette Méndez used with permission.

Sindikataj gvidantinoj en Iguala [eo], Meksiko, 2026. Foto de Karla Ivette Méndez, uzita kun permeso.

En Meksiko, miloj da laboristoj protestis en pluraj subŝtatoj [ndlt. La listo de la subŝtatoj esperantigite nomataj estas: Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio, Ĥalisko, Gerero, Tlaŝkalo, Oaĥako, Moreloso, Novleono, Sanktludoviko Potosio, Meksikŝtato kaj Zakateko] meze de kunteksto formita de laborreformoj kaj longdaŭra socia malkontento. Kvankam la registaro enkondukis signifajn mezurojn (inkluzive de plialtigo de la minimuma salajro, laŭgrada redukto de la laborsemajno, kaj efektivigo de la tiel nomata “Seĝa Leĝo” celanta plibonigi laborejajn kondiĉojn), multaj meksikanoj argumentas ke tiuj ŝanĝoj ankoraŭ ne sufiĉas por vere dignigi laboron.

La marŝoj reflektis tiun streĉiĝon. Sub la slogano “Pli da homeco, malpli da Mondpokalo“, edukaj laboristoj protestis kontraŭ nepagitaj salajroj, troa impostado, kaj reformoj, kiuj, laŭ ili, serioze minacas pensiojn, sekurecon post emeritiĝo kaj aliron al sanservo. Sanlaboristoj ankaŭ aliĝis al la manifestacioj, denuncante severajn mankojn de medikamentoj kaj personaro.

Kio distingis la protestojn de 2026 estis la videbla gvidado de virinoj el regionoj konsiderataj altriskaj. En Iguala, Gerero — urbo sub aktiva Viola Alerto kaj Genra perforta Alerto — sindikatigitaj instruistinoj mobiliziĝis por postuli respekton de siaj laborrajtoj kaj finon de la konstanta ĉikanado, mistraktado kaj diskriminacio, kiujn ili diras alfronti de la direktoro de sia laborejo.

Ilia protesto elstarigis ke dum laborrajtoj povas progresi sur papero, struktura misuzo, precipe kontraŭ virinoj kaj en vundeblaj regionoj, restas nesolvita realaĵo.

Ekvadoro: La efiko de perforto sur la vivoj de laboristoj

The flag featuring the skull wearing a hat became a symbol of rebellion, resistance, and freedom during the 2025 protests in Nepal. In Ecuador, the same symbol appeared during the May 1 march as a reference to respecting the Constitution, which does not allow electoral processes to be advanced at the will of the Executive. The photo on the right reads: "Our homeland needs us united. Out with Noboa". Photo by Gina Yauri for Global Voices.

La flago kun kranio portanta ĉapon fariĝis simbolo de ribelo, rezisto kaj libereco dum la protestoj de 2025 en Nepalo [eo]. En Ekvadoro, la sama simbolo aperis dum la marŝo de la 1-a de majo kiel aludo al respekto de la Konstitucio, kiu ne permesas, ke elektaj procezoj estu antaŭtempigitaj laŭ la volo de la plenuma povo. Sur la foto dekstre legeblas “Nia patrujo bezonas nin unuigitajn. For Noboa”. Foto de Gina Yauri por Tutmondaj Voĉoj.

En Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro, la 1-a de majo kunvenigis milojn da homoj, kiuj plenigis Avenuon 10 de Agosto en marŝo etendiĝanta pli ol unu kilometron. Laboraj sindikatoj, sociaj kaj mediaj organizoj, kontraŭminaj grupoj, virinaj kolektivoj, artistoj, junularaj movadoj, GLATKI+ [eoj] komunumoj kaj aliaj civitanoj kuniĝis en potenca manifestacio kontraŭ kreskanta laborprecareco kaj la malpliiĝantaj vivkondiĉoj alfrontataj de granda parto de la loĝantaro.

Sub la skandado “Noboa for, for”, protestantoj esprimis sian malakcepton de la kreskanta vivkosto kaŭzita de la plialtigo de la aldonvalora imposto (AVI) de 12% al 15%, kaj ankaŭ kontraŭ kreskanta perforto kaj malsekureco, nesufiĉa investo en sanservo kaj edukado, kaj la subita maldungo de kuracistoj, instruistoj kaj publikaj oficistoj. Manifestaciantoj ankaŭ denuncis kion ili priskribas kiel kreskantajn signojn de aŭtoritatismo, kiuj malhelpas la ŝtaton funkcii efike.

La organizitaj grupoj kiuj marŝis en Kito la 1-an de majo klare montris ke protekti ekzistantajn rajtojn — kaj malhelpi plian malboniĝon — dependas de politika ŝanĝo kaj de la fino de la registaro kiu, laŭ ili, daŭre agas kontraŭ la interesoj de ordinaraj homoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.