Singapuro: ĉu urbo aŭ lando?

Singapore photo

Singapuro. Licenso: CC0 Publika domajno

Noto: Ĉi tiu artikolo aperis jam en 2009 kaj daŭre registras rekordan nombron de legantoj sur la la angla paĝo de Global Voices. Poste montriĝis ke aperis pli kaj pli da tradukoj ankaŭ en aliaj lingvoj. Sekve, ĝi fariĝis unu de la plej tradukitaj artikoloj en Global Voices! Tial mi volis traduki ĝin ankaŭ en Esperanton. Ĉiuj ligiloj estas en la angla, krom tiuj al vikipediaj artikoloj kiuj estas en Esperanto [eo]. – Herman D.

Ĉu Singapuro [eo] estas urbo aŭ lando? Ĉi tiu demando ŝajnas stulta pro tio ke Singapuro estas tutmonde rekonata kiel sendependa ŝtato. Sed laŭ la singapura justico-ministro K. Shanmugam, Singapuro devas esti traktata kiel urbo. Ĉi tiu rimarko ekigas debaton en la blogosfero [eo].

En sia prelego dum kunveno de la Internacia Sekcio de la Asocio de Advokatoj de Novjorkio [eo], Shanmugam rimarkis ke multaj homoj kritikas la dominadon de ununura partio en la politikoSingapuro de Singapuro, ĉar ili komparas Singapuron kun aliaj landoj. Li insistis ke Singapuro estu traktata kiel urbo.

“…nobody questions whether there is a democracy in New York…. This is where most people make a mistake. I have tried to explain that we are different. We are a city. We are not a country.”

“… Neniu pridubas ĉu ekzistas demokratio en Novjorko … Jen kie la plej multaj homoj faras [analizan] eraron. Mi provis klarigi ke ni estas malsamaj. Ni estas urbo. Ni ne estas lando.”

Inter la komentantaj blogistoj, Cavalierio akuzis la justicministron pri “tordita logiko” por pravigi la aŭtoritatan regadon en Singapuro:

And now, for all our efforts and sacrifices put into creating a precious piece of country, we are told that we are not a country after all. It sounded vulgar; sounded like a shirking of responsibility, like a dereliction of duty.

Singapore, if you are not my country, who is?

Shanmugam’s motive was less lofty: he was arguing that Singapore’s political system shouldn’t be measured against the yardsticks of ‘a normal country’, where Singapore would invariably appear undemocratic. Instead, he argued, Singapore should be compared to ‘cities’ like Chicago, San Fransisco, and New York City – cities that have enduring one-party rule. Cities that are democratic.

Sometimes when we reach into the crux of the matter, we find that it is the old chestnut again. The old self-serving chestnut of authoritarian rulers pretending to be a democracy, twisting logic to suit one’s power.

So in the end, the answers that Shanmugam provided to his American guests last week, about our press, our judiciary, our political system, were non-answers really. Pertinent questions explained away in a camouflage of rational non-responses.

Kaj nun, post ĉiuj niaj klopodoj kaj sinoferoj por krei tiun ĉi valoran landon, oni diras al ni, ke finfine ni ne estas lando. [Tiu deklaro] sonis tiom vulgara, simile al fuĝo de respondecoj, al manko de devokonscio.

Singapuro, se vi ne estas mia lando, kiu tiam estas ĝi?

La motivoj de Shanmugam estis malpli noblaj: li argumentis, ke ne eblas kompari la politikan sistemon de Singapuro kun tiu de “normala lando”, kiu ŝajnigus Singapuron nedemokratia. Anstataŭe, li argumentis ke Singapuro devas esti komparata al “urboj” kiel Ĉikago, San-Francisko kaj Novjorko – urboj daŭre regataj de unusola partio. Urboj, kiuj estas [agnoskitaj kiel] demokratiaj.

Foje kiam ni profundiĝas en la kernon de la afero, ni trovas ke denove temas pri la malnova gurdaĵo de aŭtoritataj regantoj kiuj pretendas esti demokratiaj, sed pretaj tordi la logikon por la konveno de sia potenco..

Do fine, la respondoj kiujn Shanmugam provizis pasintsemajne al siaj usonaj gastoj pri nia gazetaro, nia juĝistaro, nia politika sistemo, estis impertinentaj demandoj, kiujn li kamuflis per ne-respondoj de kvazaŭ racia naturo.

Rachel Zeng volas ke Shanmugam ellaboru siajn argumentojn, ĉar ŝi ne komprenis tiun pensmanieron.

Personally, I find that a little difficult to swallow. If Singapore is not a country but a city, then which country is our city part of….

Well, I don’t get it. I will really appreciate it if our dear K Shanmugam will kindly enlighten us here since he has been paid so much to play a part in the governing of Singapore city.

Persone, mi trovas tion iom malfacile akceptebla. Se Singapuro estas ne lando, sed urbo, de kiu lando nia urbo tiam estas parto ….

Nu, mi ne komprenas. Mi vere aprezus se nia kara K Shanmugam klare informus nin ĉi tie, ĉar li estis tiom multe pagita por ludi rolon en la registaro de Singapuro.

Komentante ĉi tiun blogaĵon, Anon klarigis, ke kritikistoj unue devas legi la plenan registraĵon de la prelego de Shanmugam por aprezi la kuntekston de lia aserto ke Singapuro estas urbo, ne lando.

Read the transcript. When he spoke about Singapore being a ‘city’ rather than ‘country’ he was explaining why elections in Singapore were so lopsided despite us holding free and fair elections. He compared Singapore to cities in the USA, and how many cities in the US had a single party dominating elections for decades.

While he did say that Singapore “isn’t a country”, he certainly didn’t mean it that way!

Legu la registraĵon. Kiam li parolis pri Singapuro kiel “urbo” anstataŭ “lando”, li klarigis kial balotoj en Singapuro estis tiom malekvilibraj kvankam ni okazigis liberajn kaj justajn balotadojn. Li komparis Singapuron kun urboj en Usono, kaj kiom da urboj en Usono havis solan partion kiu dominis la balotadojn dum jardekoj.

Dum li diris, ke Singapuro “ne estas lando”, li certe ne intencis diri ĝin tiele!

Clement Tan estas seniluziigita, ke Shanmugam, gvidanto de la nova generacio, tiel liveris polemikan argumenton:

I am very disturbed by what the Singapore Law Minister said… At least with Lee Kuan Yew and members of the older guard, I knew what I could expect from them- whether or not I actually agree with them, is another issue. But with K. Shanmugan, part of the newer generation of Singaporean political leaders, I'm not even sure if he actually believes, connects and knows what he's arguing for.

Mi tre maltrankviliĝas pro tio, kion diris la singapura ministro pri juro … Almenaŭ kun Lee Kuan Yew kaj membroj de la pli maljuna gvardio, mi sciis, kion mi povus atendi de ili – ĉu mi konsentas kun ili aŭ ne, tio ‘estas alia afero. Sed kun K. Shanmugan, parto de la pli nova generacio de singapuraj politikaj gvidantoj, mi eĉ ne certas, ĉu li efektive kredas, ligas kaj scias por kio li pledas.

La Temasek Review anlizas la mankojn en la argumentoj de Shanmugam:

Did Mr Shanmugam make a “honest mistake” or a freudian slip? If Singapore is NOT a country, then are we still considered a sovereign and independent state? So which country owns the sovereign rights of the city of Singapore?

Singapore is unique in the sense that it is both a country and a city at the same time.

As an important minister in the Singapore cabinet, Mr Shanmugam’s words carry a lot of weight.

Why are Singapore males serving National Service when they are only defending a city and not their country? Who does our Prime Minister report to? What value does our pink IC have? Are we citizens of a country or residents of a city?

Ĉu s-ro Shanmugam faris “honestan eraron” aŭ freudian paroleraron? Se Singapuro NE estas lando, ĉu oni tiam ankoraŭ konsideras ĝin suverena kaj sendependa ŝtato? Do kiu lando posedas la suverenajn rajtojn de la urbo Singapuro?

Singapuro estas unika en la senco, ke ĝi estas samtempe kaj lando kaj urbo.

Kiel grava ministro en la singapura kabineto, s-ro Shanmugam respondecas pri graveco de siaj vortoj.

Kial singapuraj viroj militservas, kiam ili defendas nur urbon kaj ne sian landon? Al kiu raportas nia ĉefministro? Kian valoron havas nia rozkolora identeckarto? Ĉu ni estas civitanoj de lando aŭ enloĝantoj de urbo?

The Journey of a Decade [La Vojaĝo de Jardeko] opinias ke jes, Singapuro estas kaj ĉiam estis urbo:

Not say I say what.. This sentence seems to have angered quite abit of Singaporeans…. Lets get this straight… no one said anything about Singapore being a country. We have always been a city.

We have always been an island city state. I can understand how we often we hear things like defending the country among others….it is not exactly correct. It should be defending the city.

Ne diru, ke mi diras, kion … Ĉi tiu frazo ne ŝajnas multo rilate al singapuranoj. … Ni komprenu tion bone … neniu diris ion pri Singapuro kiel lando. Ni ĉiam estis urbo.

Ni ĉiam estis insula ŝtato de la urbo. Mi povas kompreni kiel ni ofte aŭdas aferojn kiel defendo de la lando kaj simile … sed ne estas tute ĝuste. Devus esti defendo de la urbo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.