Renkonto kun G̓vu̓í (Rory Housty), gastiganto de la tviterkonto @NativeLangsTech inter la 13-a kaj la 19-a de junio 2019

Foto liverita de G̓vu̓í (Rory Housty).

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por disvastigi lingvan diversecon en Interreto [eo], aktivistoj kaj antaŭenigantoj inter usonaj indianoj kaj Unuaj Nacioj laŭvice administras la tviterkonton @NativeLangsTech por kunhavigi siajn spertojn pri la rolo kiun Interreto kaj teĥnikaro ludas en la lingva revigligo kaj antaŭengio de la lingvoj de la originaj etnoj en nordamerika teritorio (Native American kaj First Nations).

Tiu ĉi profilpaĝo temas pri G̓vu̓í (Rory Housty) (@rhousty) kaj tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

Ǧvu̓íxƛanúgva. Haíɫzaqvq̓amnúgva. gáyáqḷanúgva la tx̌as N̓úlú gṇugva N̓úláw̓itx̌v. Gvúkvḷánúgva la tx̌as Wágḷísḷa. P̓álanúgva la Haíɫzaqv College-ax̌i gṇugva Q̓áq̓úƛ̓a Haíɫzaqvḷa. W̓úgvaqanúgva q̓áq̓úƛ̓amas qi la qs gvúkvláutax̌i.

My name is G̓vu̓í (Raven). My English name is Rory Housty. I'm Haíɫzaqv and I come from N̓úlú. I live in Wágḷísḷa and work at the Heiltsuk College. I learn to Haiɫzaqvḷa and teach my fellow villagers to Haíɫzaqvḷa.

I graduated from Vancouver Island University with a Bachelor of Arts in Anthropology & First Nations Studies in 2012. When I returned home I made it a passion of mine to learn the first language of my great grandparents, Haíɫzaqvḷa. I've been learning and teaching Haíɫzaqvḷa ever since. I'm grateful to all my elders, past and present that have gifted me with Haíɫzaqvḷa.

Ǧvu̓íxƛanúgva. Haíɫzaqvq̓amnúgva. gáyáqḷanúgva la tx̌as N̓úlú gṇugva N̓úláw̓itx̌v. Gvúkvḷánúgva la tx̌as Wágḷísḷa. P̓álanúgva la Haíɫzaqv Lernejo-ax̌i gṇugva Q̓áq̓úƛ̓a Haíɫzaqvḷa. W̓úgvaqanúgva q̓áq̓úƛ̓amas qi la qs gvúkvláutax̌i.

Mi nomiĝas G̓vu̓í (korvo). Mia angla nomo estas Rory Housty. Mi estas haíɫzaqv-o (indiĝena popolo el Brita Kolombio, Kanado) kaj naskiĝis en N̓úlú. Mi loĝas en Wágḷísḷa kaj laboras en la altlernejo de Heiltsuk [en]. Mi lernas la haiɫzaqvḷan [varianton de la vakaŝa lingvaro] kaj instruas la lingvon al miaj karaj vilaĝanoj.

Mi diplomiĝis en la Insula Universitato de Vankuvero kiel  bakalaŭro pri Arto en Antropologio [eo] kaj Unuai Naciaj Studoj [en], en la jaro 2012. Kiam mi reiris hejmen mi pasie lernis la originan lingvon de miaj geavoj, la haíɫzaqvḷan. Ekde tiam, mi lernas kaj instruas la haíɫzaqvḷan. Mi dankas ĉiujn estintajn kaj hodiaŭajn geavojn, kiuj donacis la haíɫzaqvḷan al mi.

RV: Kia estas la nuntempa situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

The Haíɫzaqv have been very proactive in language revitalization. In the 1970's our Tribal Council hired a linguist to help us preserve and document our language. A two volume dictionary with grammatical instructions and many more documents have been created. Our elders were also recorded on cassette tapes and those tapes are now being digitized by the Heiltsuk Cultural Educational Centre. This is a project I participated in while I worked at the centre.We are currently working with our elders to record for the First Voices language archive & will be launching our app soon. Many generations of Elders have devoted their time and lives to the revitalization of our language. We are grateful for them all!

Heiltsuk Cultural Educational Centre

Haíɫzaqvḷa resources

La haíɫzaqv-oj estas tre agemaj por lingva revivigo. Dum la 1970-aj jaroj, nia Triba Konsilio dungis lingviston por helpi konservi kaj dokumenti nian lingvon. Duvoluma vortaro kun gramatikaj priskriboj kaj multaj aliaj dokumentoj estis kreitaj. La voĉoj de niaj pliaĝuloj estis surbendigitaj sur sonkasedoj kaj nun tiuj kasedoj estas ciferecigataj de la Heiltsuka Kultura kaj Eduka Centro. Mi partoprenis en ĉi tiu projekto kiam mi laboris en tiu Centro. Nuntempe ni laboras por registri la voĉojn de niaj pliaĝuloj por la lingva arkivo de First Voices (Unuaj Voĉoj) [en], kaj ni baldaŭ prezentos nian apon. Multaj generacioj dediĉis siajn tempojn kaj vivojn al la revigligo de nia lingvo. Ni dankas ilin ĉiujn.

Heiltsuk Cultural Educational Centre [en]

Haíɫzaqvḷa resources [en]

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, en kiu vi administros la tviterkonton @NativeLangsTech?

Language Revitalization
Language & Social Media

Lingva revivigo. Lingvo kaj sociaj amaskomunikiloj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

My dream is for my people to be able to Haíɫzaqvḷa and for another generation to again be born into Haíɫzaqvḷa. Being active on social media has made it easier to reach our people that want to learn Haíɫzaqvḷa.

Mi revas ke mia popolo uzu la haíɫzaqvḷan kaj ke naskiĝos la venonta generacio de parolantoj de la haíɫzaqvḷa. Esti aktiva en sociaj amaskomunikiloj faciligis la atingon de homoj kiuj volas lerni la haíɫzaqvḷan.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.