Renkonto kun Mangu Purty, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 17-a ĝis la 23-a de septembro 2019

Foto kun permeso de Mangu Purty

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Mangu Purty (@ManguPurty) forme de Demandoj kaj Respondoj donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li diskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

I am an undergraduate student, studying Chinese language. I'll be graduating in 2020. I come from Southern part of Jharkhand, which is a Ho speaking area.

Mi estas universitata studento pri la ĉina lingvo. Mi diplomiĝos en 2020. Mi devenas de la suda parto de Ĝarkhando [eo], kie oni parolas la hoan lingvon [eo].

 RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

Currently, the Ho language exists online only in the form of informal chat and video songs. All available material is mostly in Latin/Devanagari/Odia script. Other than that, there is no written material available on various topics like society, science ,and culture. This is partly due to absence of computer fonts and input tools. Warang Chiti, the script used for Ho is yet to make its presence felt online. Also, there is a lack of awareness regarding the possibility of using Warang Chiti online.

But offline, the situation is much better, though unsatisfactory. Ho is taught till University in Jharkhand. But most important is the primary school stage, where very few schools have Ho teachers. Being primarily a spoken language, Ho is looked down upon by non-native speakers as well as the native speakers. It is a sad fact that economically well off people usually switch to speaking Hindi, which is seen as a prestigious language as compared to Ho. But there is a lot of enthusiasm among Ho youth for the preservation of their language and culture. There have been many rallies and protests in the recent years demanding recognition of Ho language by the Indian government.

Nuntempe, la hoa lingvo [eo] ekzistas interrete nur en neformalaj konversacioj kaj muzik-videaĵoj. Ĉiu disponebla materialo estas ĉefe en la latina, nagaria [eo] kaj odia [eo] alfabetoj. Krom tio, ne ekzistas skriba materialo disponebla pri pluraj aferoj kiel socio, scienco kaj kulturo. Tio okazas parte pro manko de komputila tiparo kaj enigilaro. Warang Chiti, la alfabeto por la hoa lingvo, ankoraŭ devas fariĝi videbla en la Interreto. Ankaŭ, mankas konscio pri la ebleco uzi tiun alfabeton enrete.

Sed eksterrete la situacio estas pli bona, tamen nekontentiga. La hoa estas instruata en Ĝarkhando ĝis la universitata nivelo. Sed pli grava estas la elementa lernejo, kie malmultaj lernejoj havas instruistojn pri la hoa. Ĉar la hoa estas ĉefe parolata lingvo, ĝi estas rigardata kiel malgrava kaj de ne-denaskaj parolantoj, kaj de denaskuloj. Domaĝe ke homoj pli riĉaj kutime ekparolas la hindian lingvon [eo], kiu ŝajnas pli prestiĝa ol la hoa. Tamen estas granda entuziasmo inter hoa junularo por preservado de ĝiaj lingvo kaj kulturo. Okazis multaj manifestacioj kaj protestoj en lastaj jaroj, postulantaj agnoskon de la hoa lingvo fare de la barata registaro.

RV: Kiujn temojn vi intencas fokusi dum la semajno kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

•Ho Wikipedia project.
•Creation of Unicode compliant Warang Chiti fonts.
•Input methods for Warang Chiti
•Blogs.
•Development of terminologies.
•Brief history of script and its acceptance in among Ho speakers.
•Language activism.
•Progress made so far.
•Vikipedia projekto en la hoa.
•Kreado de unikoda konformemo por Warang Chiti-literoj.
•Enigaj metodoj por la Warang Chiti-literoj.
•Blogoj.
•Kreado de terminologio
•Malgranda historio de la skribo kaj ĝia akcepto inter hoaj parolantoj.
•Lingva aktivismo.
•Progresoj ĝis nun.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

The main motivation behind all my effort is that I want my language to be equal to all other languages I see around. I hope Ho will make its presence felt in the digital platform. There are more than a million Ho speakers, the language just cannot disappear, we just have to make the right effort.

La ĉefa motivo de miaj klopodoj estas ke mi volas ke mia lingvo estu egala al aliaj lingvoj. Mi revas ke la hoa firmiĝos en cifereca platformo. Ekzistas pli ol unu miliono da hoa parolantoj, la lingvo ne povas malaperi, ni nur devas fari la ĝustan klopodon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.