Niĝeriaj aktivistoj por handikapulaj rajtoj asertas ke antaŭjuĝoj estas la plej granda baro al homaj rajtoj

En aprilo 2014 la niĝeria kuracistino Mariam Florence Ogo vizitis 12-jaraĝan infanon afliktitan de poliomjelito, dum kontrolo ĉe sentegmenta instalaĵo en la vilaĝo Manjekin en la niĝeria ŝtato Adamawao. Programo Transdono de Poliomjelito. Foto de Mariam Florence Ogo. Uzita kun rajtigo per Flickr: Komuna Kreaĵo 2.0.

Irene Patrick-Ogbogu, 43-jaraĝa, ekuzis rulseĝon antaŭ sep jaroj. Tiam ŝi spertis malkreskon de sia libera volo.

“Mi ne plu povas eliri, kiel antaŭe, mi ne povas fari plejparton de la aferoj en la publikaj spacoj, kaj homoj nur rigardas min kompate”, diris al mi Patrick-Ogbogu dum telefona intervjuo la 10-an de aŭgusto.

Hodiaŭ, en Niĝerio, homoj kun ajna speco de handikapo estas ofte traktataj kun malestimo. Dum nova leĝo aprobita en 2018 donas novajn esperojn pri la inkluzivigo de handikapuloj, niĝerianoj kun handikapo daŭre alfrontas aron da obstakloj kaj mistraktoj, inter alie parolajn kaj seksajn misuzojn, diskriminacion en la laborloko, kaj limigitan aliron al la publikaj spacoj kaj transportoj.

Patrick-Ogbogu estas la fondinto kaj direktoro de la Centro pri Antaŭenigo de Handikapulaj Rajtoj [en, kiel ĉiuj sekvaj ligiloj se ne indikite alie], organizaĵo kiu laboras por ŝanĝi la manieron en kiu handikapeco estas rigardata kaj alfrontata en Niĝerio. Sed ŝi estas ankaŭ unu el la ĉirkaŭ 27 milionoj da niĝerianoj kun korpa handikapo. La rekta sperto de diskriminacio kontraŭ homoj kun handikapo estigis ŝian deziron je ŝanĝo.

Laŭ la homrajta aktivisto Ekaete Umoh, la sociaj antaŭjuĝoj estas la plej ĝena solvindaĵo, ĉar la percepto diktas la agon.

Diskriminacio minacas la rajtojn de homo kun handikapo, influante ilian aliron al la sansistemo, ilian ekonomian inkluzivecon, kaj ilian edukadon. Okupiĝas pri la problemo #RampUpNigeria, kampanjo en la sociaj retejoj lanĉita de la aktivisto por la handikapulaj rajtoj Blessing Ocheido por substreki la preskaŭ neekzistantan alireblecon de rulseĝoj en Niĝerio.

Saluton @gtbank @gtbank_help. Mi estis ĉi-matene ĉe via Kuto-sidejo en Abeokuta, ŝtato de Ogun, kaj mi devis atendi ekster la banka enirejo ĉar la konstruaĵo ne havas rampon, nek estas la sekurecpordo alirebla. Tio estas tre bedaŭrinda.

En aliaj landoj, la bankaŭtomatoj estas provizitaj de aŭskultiloj kaj de brajla klavaro, tiel ke homoj kun aŭdaj aŭ vidaj problemoj povu aliri senprobleme al sia propra mono sen ajna helpo. En Niĝerio, tamen, malmultaj bankaŭtomatoj havas tiajn ecojn, kaj ilia alteco igas ilin nealireblaj por uzantoj en rulseĝo. Restoracioj, malsanulejoj kaj aliaj publikaj ejoj estas preskaŭ nealireblaj por homo kun apartaj bezonoj – kvankam oni foje trovas preĝejon kun signolingva interpretisto.

Tiuj ĉi spacoj, tiom necesaj sed samtempe malfacile alireblaj, malebligas sendependecon. Kaj, rimarkas Umoh, estas ĝuste pro tiuj ĉi strukturaj baroj, kaj ne pro la handikapo mem, ke handikapeco iĝas ŝarĝo kaj la antaŭjuĝo pli emfazata.

“Multaj homoj konsideras handikapecon kiel aferon pli de karitato ol de homaj rajtoj.”

— Ekaete Umoh

Kiel Patrick-Ogbogu, Umoh ekhavis poliomjeliton en la 1980-aj jaroj, kiam la viruso tuŝis centojn da infanoj en la tuta mondo. Kvankam Umoh ne uzas rulseĝon, la malsano tuŝis la muskolojn de unu el ŝiaj gamboj, lasante unu el ili videble malpli granda ol la alia.

Diskriminacio pri handikapeco ene de la familioj

Umoh asertas ke ŝia batalo por la handikapulaj rajtoj komenciĝis per agoj je la familia nivelo. “Mi ŝatus viziti la hejmojn de la familioj kaj diri al ili: ‘Rigardu min! Ĉu io malbonas pri mi?’ Tio por helpi ilin kompreni, kio estas handikapeco.” La atento al familioj kreskis danke al ŝiaj universitataj spertoj, kiam – trude tenata en konstruaĵo dediĉita al studentoj kun handikapoj, fizikaj aŭ ne – ŝi malkovris ke ĝuste familioj estas parto de la problemo.

“Vivante en tiu ĉi socio, familioj aldonis al la evoluo [de siaj infanoj] malaltan memestimon. Oni aŭdas pri familioj kiuj kaŝas [handikapitajn] homojn, [kelkaj] mistraktante siajn filojn.” — Ekaete Umoh

Edukisto de surdaj infanoj en Lagoso, kiu petis resti anonima ĝuste pro la delikata naturo de laboro kun familioj, diris al mi ke kiam surdaj infanoj naskiĝas en averaĝa niĝeria familio, la bonŝancaj fine transiras sub la prizorgadon de ŝtataj institucioj, ĉar la gepatroj ne scias kiel prizorgi ilin – aliaj eĉ estas adoptitaj de instruistoj. Tiuj kiuj vivas kun siaj familioj estas apartigitaj kaj neniam lernas komuniki ĝuste, kio influas ilian evoluon kaj eĉ pli limigas iliajn vivelektojn.

Familiaj kaj sociaj antaŭjuĝoj influas homojn kun ĉia tipo de handikapo, sed ankaŭ genro estas faktoro. Esplorado sugestas ke handikapitaj virinoj havas 10-foje pli grandan probablecon sperti hejman perforton, misuzadon kaj seksan agreson. Inoj kun handikapo estas ankaŭ preteratentitaj de aktivistoj por virinaj rajtoj, asertas Umoh. Pro tiu ĉi kialo, kaj Umoh kaj Patrick-Ogbogu zorgas specife pri la rajtoj de handikapitaj virinoj.

El ĉiuj antaŭjuĝoj, religiaj kaj kulturaj kredoj povas esti la plej akraj. CNN raportas ke en Niĝerio handikapeco estas ofte konsiderata kiel supernatura konsekvenco de malbono aŭ sorĉado kaj pro tio handikapuloj estas ofte marĝenigataj aŭ eĉ ekzilataj.

La unua paŝo direkte al aliro al homaj kaj juraj rajtoj  

Ĉiuj aktivistoj pri handikapulaj rajtoj konsentas ke iliaj klopodoj estus pli fruktodonaj kun la juro ĉe ilia flanko.

La 23-an de januaro 2019, preskaŭ 20 jarojn post ĝia unua propono, la niĝeria prezidento Muhammadu Buhari subskribe leĝigis la Akton pri [Malpermeso de] Diskriminacio kontraŭ Handikapuloj, 2018. 

La akto donas al komisiono respondecon pri “instruado, san-prizorgado, sociaj, ekonomiaj kaj civitanaj rajtoj” por la homoj kun handikapo. Laŭ la novaj leĝoj, kiu ajn estus kaptita dum diskriminacia ago kontraŭ handikapuloj, riskus monpunon je 100.000 niĝeriaj nairoj (egalaj al 276 usonaj dolaroj) aŭ ses monatojn en malliberejo, aŭ ambaŭ.

Umoh klarigis ke temas pri vera venko ne nur por la handikapuloj, sed ankaŭ por la tuta lando, ĉar ĝi certe kreos laborpostenojn kaj komercajn ŝancojn. La produktado de protezaj membroj, por helpi mutilitajn homojn agrable vivi en la socio, estas klara ekzemplo de tio.

Umoh mastrumas la Familie Centritan Iniciaton por Handikapuloj (FACIP), neprofitcelan organizaĵon kiu 19 jarojn okupiĝas pri edukado de familioj pri handikapeco kaj pri antaŭenigo de politikaj ŝanĝoj kaj de rajtoj de knabinoj kun handikapeco. Ŝi havas hipotezon, ke la leĝa projekto pri handikapeco estis preterlasita dum tiom da jaroj pro malbonŝanca miksaĵo de antaŭjuĝoj kaj misfunkcia jura sistemo. Ofbodo-Patrik konsentas: “Iam [la leĝa projekto] atingis la prezidentan oficejon; lia preteksto estis manko de sufiĉa buĝeto por la postuloj de la leĝa projekto.”

Human Rights Watch (HRW) substrekis ke ĝis nun, sen leĝoj kontraŭ diskriminacio, handikapuloj estis dumlonge preteratentitaj de dungantoj. Nun, dungantoj preteratentantaj kandidatojn pro handikapo alfrontas monpunon je 250.000 nairoj (690 usonaj dolaroj).

Patrick-Ogbogu fidas ke la novaj leĝoj plibonigos la situacion de handikapuloj. Ŝi estas kunlaborinta kun la registaro por krei ŝancojn por homoj kun handikapo ekde kiam DRAC fondiĝis en 2011, kaj en tiu periodo ŝi estas atestinta ŝanĝojn en la percepto de la problemo. Idris Agboluaje, DRAC-ano, asertas ke li mem vidis ŝanĝojn en la sinteno de la edukistoj kaj de la policistoj al la handikapuloj, faciligante por tiuj ĉi la ekzercadon de iliaj rajtoj. 

Novaj esperoj por la inkluzivigo de handikapeco 

La celo, asertas Umoh, estas normaligi handikapecon, kio likvidos la izoligon kaj segregadon de la handikapuloj. “Kiel la infanoj komprenos siajn samaĝulojn, se ili ne povas interagi [kun ili]?”, ŝi demandas.

Umoh kredas, ke la Ministerio pri Publika Edukado devas esti implikita: “La [demokratiaj] rajtoj por la handikapuloj devus esti inkluzivigitaj en la programo de la socisciencaj studoj.” Ŝi proponas ke signolingvo devus esti lingva opcio en la niĝeriaj lernejoj, flanke de fremdaj lingvoj kiel la franca.

Patrick-Ogbogu substrekas la neceson de publika reprezentado kiel en la senato, dum Umoh entuziasmiĝas pri la ideo de kunlaborado inter la handikapuloj kaj iliaj aliancanoj. Tiu ĉi pensas ke la baroj (enaj kaj eksteraj) blokantaj la ŝancojn kaj kreantaj limojn povas esti facile forigitaj per pli granda nombro da publikaj kaj privataj organizaĵoj kiuj postulas handikapulajn rajtojn. 

Patrick-Ogbogu emfazas ke, pli ol ĉio, la leĝo pri handikapeco temas pri videblo. “Tio ĉi estas ŝanco por la handikapuloj esti vidataj tiaj, kiaj ili estas: homoj kun la rajto kaj la povo ekzerci siajn homajn rajtojn.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.