Global Voices 15-jariĝis!

Decembro 2004. Vi devis esti universitata studento por uzi Facebook [elp. fejsbuk], Twitter [elp. tviter] ankoraŭ ne ekzistis, kaj troloj ankoraŭ nur estis vivantaj sub pontoj en fabeloj. Niaj telefonoj estis stultaj, liko estis afero de tubisto, kaj ankoraŭ ekzistis kelkaj aferoj kiujn Amazon.com ne vendis. Ekzistis diversaj sendependaj novaĵretejoj, blogoj estis florantaj, kaj oni fakte diskutis rete. Kaj Global Voices naskiĝis.

Tio signifas ke ni estas ĉi tie jam de 15 jaroj! En hundaj jaroj, tio signifas 110. En interretaj jaroj, estas kvazaŭ jarmilo.

Hodiaŭ ni volas profiti la okazon por danki nian mirindan tutmondan komunumon de kontribuantoj kaj niajn fidelajn legantojn kaj subtenantojn por doni al Global Voices la forton kaj la energion por rezisti. Ekde 2004, ni helpis en la realigado de kelkaj el la plej grandaj novaĵoj de la mondo. Ni publikigis preskaŭ 100 000 artikolojn, kreis sekciojn dediĉitajn al la aŭtonomigo de lokaj kaj subreprezentitaj komunumoj por uzado de ciferecaj medioj kaj al defendado de retaj rajtoj, kaj ni ankaŭ konstruis komunumon de tradukantoj kiu laboras en pli ol 51 lingvoj. Sen vi, ne ekzistus Global Voices.

Helpu nin daŭrigi ankoraŭ 15 jarojn. Ni vere bezonas vian helpon. Donacoj de individuoj helpas nin konservi nian sendependecon kaj ebligas nin preni riskojn por kresi kaj ŝanĝiĝi. Bonvolu subteni nin hodiaŭ!

Donacu nun!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.