Facebook mistradukis la nomon de la ĉina prezidento Xi Jinping

Ĉina prezidento Xi Jinping (maldekstre) kaj birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi (dekstre). Foto el Facebook-paĝo de la Birma Ŝtata Konsilista Oficejo.

A2 Lingvo-nivelo    [La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla]  

Facebook petis pardonon post la tradukilo Bing donis eraron en la nomo de la ĉina prezidento XI Jinping, kiun ĝi tradukis per la angla vorto Shithole (fektruo).

La prezidento de Ĉinio vizitis Mijanmaron (Birmo) de la 17-a ĝis la 18-a de januaro 2020.

Poste Facebook haltigis la tradukilon por traduki de la angla al la birma lingvo. (Facebook uzas la tradukilon Bing)

Krome, oni akuzis Facebook por malrapide aperigi la kaĉinan lingvon, kiu estas la tibetobirma lingvo de Kaĉino.

Ĵurnalistoj estis la unuaj kiuj montris la malĝustan tradukon de la nomo de Xi. Ili ankaŭ rimarkis, ke tio nur estis ĉe Facebook, ĉar Google Translate donis ĝustan tradukon.

Facebook estis antaŭe kritikita pro sia malrapida respondo pri la disvastiĝo de malamika parolado kontraŭ etnaj minoritatoj en Mjanmao. Poste Facebook prenis mezurojn [en] por kontraŭbatali falsajn informojn pere de kontoj kun ŝtata subteno.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.