Ĉu latinidaj lingvoj iĝas pli genroneŭtralaj?

Bildo de Pixabay, sub Permesilo Pixabay, remiksita de Tutmondaj Voĉoj.

En la venontaj monatoj, Tutmondaj Voĉoj esploros neduumajn lingvajn iniciatojn, komence konatajn kiel “inkluziva lingvaĵo”. Tiu ĉi unua kolektiva artikolo ekpritemas esploradon de genro en latinidaj lingvoj.

La lingvoj povas esti vidataj kiel formo de magio kiu efikas sur la mondon. Tio, kion ni diras, kaj kiel ni uzas lingvon influas nian pensmanieron, imagpovon kaj realon.

En la plejparto de la latinidaj lingvoj, ekzistas inaj kaj viraj genraj markoj por pronomoj, substantivoj, adjektivoj, determinantoj kaj demonstrativoj. En situacioj en kiuj la genro de persono estas nekonata aŭ oni priparolas grupon genre miksan, la nunaj konvencioj de latinidaj lingvoj prioritatas la viran formon kiel komunan normon. Malkiel la rumana, kiu konservis la neŭtran genron de la latina, la lingvoj franca, hispana, portugala, itala kaj kataluna nur havas duumajn genrajn formojn, sekve, prezentas specialajn malfacilaĵojn por genra neŭtraleco.

Aktivismo por genra neŭtraleco en lingvo estas parto de pli larĝa movado por pridemandi, rezisti kaj malmunti seksismon peratan de lingvo. Aktivistoj asertas ke la superregado de la vira genro en lingvoj ne estas neŭtrala, kiel supozite, male ĝi estis altrudata historie per procezoj ideologiaj kaj politikaj. 

Dum la lastaj jardekoj, movadoj premis por la pligrandiĝanta videbleco de virinoj kaj aliaj genroj en lingvo pere de antaŭenigado de la uzo de neŭtraj pronomoj kaj infleksioj kun diversaj kombinoj de simboloj aŭ vokaloj.

En la franca, malnovaj reguloj estas pridisputitaj

Foto de Chabe01, Wikimedia Commons, sub CC BY-SA 4.0.

Infanoj kiuj studas la francan, rapide lernas la ofte ripetitan gramatikan regulon: “virgenro kovras ingenron”. Tio signifas ke ĉe pluralaj formoj kun malsamaj genroj, la virformo dominas. Ene de francparolantaj komunumoj, ortografio konata kiel inkluziva skribado estis akiranta elstarecon en la lastaj jaroj por kontraŭbatali tiun lingvistikan genran biason.

La unua maniero adopti inkluzivan skribadon estas uzi, kiom eble, ekzistantajn neŭtralajn formojn, ekzemple, “lectorat” (“legantaro”) anstataŭ “les lecteurs” (virgenro) aŭ “les lectrices” (ingenro). La dua tekniko eksplicite inkluzivas finaĵojn ambaŭ viran kaj inan. Ekzemple, la finaĵoj “e” kaj “ice”, ofte uzataj por inaj formoj, akompanus la virformon, tiukaze, “lecteur·ice·s” (“legantoj”).

Kvankam tiu ortografio estis adoptita de kelkaj amaskomunikiloj, universitatoj kaj kelkaj firmaoj, ĝi daŭre estas tre kontroversaprecipe en Francio, kie kritikistoj argumentas ke ĝi estas nenecesa.

La plej ordinara nova pronomo uzata por rilati al neduumaj homoj aŭ al genre miksita grupo estas “iel” – kuntiriĝo de “il” kaj “elle” (“li”/”ŝi”). Tamen, ankoraŭ ne ekzistas interkonsento pri tio, kiel marki neŭtralan genron en aliaj vortklasoj. Ekzemple, se “iel” estas uzata, parolantoj estos tamen daŭre devigataj elekti, poste, unu el la duumaj opcioj por finaĵoj de adjektivoj aŭ substantivoj. Ĝis nun, pronomoj kaj genroneŭtralaj alternativoj havas neniun institucian aprobsigelon kaj ne estas vaste uzataj ekster kviraj, GLATKI+ kaj feminismaj rondoj.

Aktivaj debatoj en la hispana kaj en la portugala

“Neniu infano naskiĝas maĉisma” ŝildo en marŝo por virinaj rajtoj en Santa Fe, Argentino, 2017. Foto de Wikipedia, sub CC BY-SA 4.0.

Movadoj en la hispanparolanta mondo faris multan premon por genra neŭtraleco. Lingva aktivismo estas aparte forta en Argentino, kie ĝi iĝis potenca retorika kaj politika ilo en publika diskurso: prezidento Alberto Fernández uzas kelkajn formojn de genroneŭtrala lingvaĵo en siaj diskursoj, pluraj universitatoj permesas ĝin en akademiaj publikaĵoj, kaj publikaj organismoj kiel la Centra Banko inkluzivigis ĝin en formalaj komunikadoj.

Kelkaj provoj por genra neŭtraleco estis efektivigitaj dum la lastaj jardekoj en la hispana; la plej fruaj inkluzivis la uzon de “x” kaj “@” por anstataŭigi la vokalon kiu markas la genron, kiel en “tod@s“(“ĉiuj”). Pli freŝdate, aktivistoj komencis uzi la “e” kiel ĝeneralan, neŭtralan alternativon, kaj la neŭtra pronomo “elle” aperis kiel alternativo por “él/ella” (“li/ŝi”).

Dum tiuj ĉi formoj estas ĉefe uzataj ene de GLATKI+ kaj feminismaj komunumoj, freŝdata raporto de la retejo Chequeado, specialiĝanta pri la kontrolo de novaĵoj, montras ke kelkaj genroneŭtralaj vortoj jam estas akceptataj (aŭ tolerataj) de argentinaj parolantoj. Ankaŭ, nova enketo de la hispana organizaĵo Fundéu emfazis la kreskantan uzon de “x”, “@” aŭ “e” fare de hispanparolantaj Tviter-uzantoj en ĉiu lando.

La portugala similas al la hispana rilate alternativojn por genra neŭtraleco. En 2015, Andrea Zanella, brazila psikologo, kreis manifeston por “radikale inkluziva komunikado” en la portugala en partnereco kun firmao nomata Diversity Box. Ekde tiam, Diversity Box kreas genroinkluzivajn gvidilojn por firmaoj.

Kiel en la hispana, la uzo de “x” aŭ “@” iĝis populara interrete, ĉefe en feminismaj grupoj, malgraŭ tio, ke ĝi ne estas parto de la gramatikaj reguloj de la portugala lingvo, kio postulas leĝajn ŝanĝojn en la Brazila Kongreso. Tiu ĉi afero ne estas nuntempe en la leĝdona agendo en Brazilo.

La italoj hezitas pri schwa

Vokaltabelo IPA, de Vikipedio sub CC BY-SA 3.0.

En Italio, kvankam debatoj pri genra neŭtraleco ne estas tiom disvatigataj kiel en hispanparolantaj komunumoj, ekzistas diskuto gvidata de la itala lingvisto Vera Gheno pri schwa  scevà (ә), simbolo el la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).

Schwa devenas de dialektoj el centra kaj suda Italio kaj povas esti uzata rilate al pluraj homoj en genroneŭtrala maniero. Ĝi povus anstataŭigi * aŭ “@” je la fino de vortoj kun markata genro, kiuj tre oftas interrete sed ne estas prononceblaj en la parolata itala. En aŭgusto 2020, la itala blogisto Alice klarigis kiel prononci schwa.

Tiu ĉi propono estis farita antaŭ kvin jaroj de la civitana projekto “Italiano Inclusivo” (“Inkluziva itala”), kvankam la oficiala lingva aŭtoritato, Accademia della Crusca, ankoraŭ rifuzas akcepti schwa (kaj ajnan alian formon) kiel evoluon al neŭtrala itala lingvo.

Feminismaj kaj GLATKI+ komunumoj gvidas la vojon en Katalunio

En katalunparolantaj teritorioj, adaptiĝo de la solvoj por neduuma lingvaĵo disvolvitaj en la hispanparolanta mondo akiras impeton ene de feminismaj kaj GLATKI+ komunumoj. “Elli” kaj “ellis” iĝas alternativoj al “ell/ ella” (“li/ŝi”) kaj la pluralaj formoj “ells/elles” (virgenra “ili”, ingenra “ili”). 

Kvankam multaj institucioj – inkluzive de la loka registaro de Katalunio – rekomendis la uzon de neduuma lingvaĵo jam de jardekoj, gvidlinioj de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono fokusiĝas pri strategioj kiel prefero de ekzistantaj neŭtralaj alternativoj kiel “el professorat” (profesoraro) aŭ duoblaj genraj formoj kiel “els professors i les professores” (“la profesoroj kaj la profesorinoj”), aŭ komunaj ingenraj formoj.

Defioj pri neduuma lingvaĵo en la rumana

Neduuma esprimado estas aparte defia en la rumana. Finaĵoj kiel “@” aŭ “e” ne funkcius por la rumana, ĉar “o” ne estas kutime virgenra finaĵo, kaj ingenraj substantivoj estas tradicie formataj aldonante sufikson al la virgenra formo (“activist”>”activistă”, “aktivulo”>”aktivulino”). Kelkfoje la alternativa finaĵo “X” estas uzata, ekzemple, “activistX” anstataŭ “activiști”/”activiste”, vira kaj ina genraj formoj por “aktivuloj”. Tamen, aktivuloj pri genro uzas la pronomojn “ei” aŭ “ele” (iela traduko de la angla “they”, esperantlingve “ili”) por eviti genrajn markilojn.

Malkiel la supre menciitaj lingvoj, la rumana konservis la neŭtran genron, ekzistantan en la latina, sed ĝi estas ĉefe genro de objektoj aŭ de kolektivaj estaĵoj. Ĉiuj neŭtraj substantivoj estas virgenraj en singularo kaj ingenraj en pluralo, tial gramatika neŭtro ne nepre signifas neŭtralecon, de neduuma lingva vidpunkto. Do, spite al ŝajna lingvistika avantaĝo, genra neŭtraleco en la rumana ne vere prosperas nuntempe.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.