Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Aliĝilo por tradukemuloj.

Tiu ĉi aliĝilo estas por tradukemuloj kiuj tradukas al Esperanto.
Vi povas vidi la aliajn lingvojn pere de la ĉi supra falmenuo.

La Multlingva Projekto de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) disvastigas artikolojn de Tutmondaj Voĉoj helpe de volontulaj tradukantoj. Ĝi malfermas la kanalon de komunikado kun ne-anglalingvaj blogantoj kaj legantoj de Tutmondaj Voĉoj pere de tradukoj de artikoloj en 30 lingvoj. Nia internacia komunumo havas ĉirkaŭ 500 tradukvolontulajn tra la mondo.

Ni serĉas regule bonajn tradukistojn kiuj povas laŭeble ĉiumonate dediĉi unu aŭ du horojn al tradukado.

Ni ankaŭ bonvenigas ĵurnalistojn (por verki originalajn novaĵojn en Esperanto) kaj volontulojn kiuj povas traduki tiujn samtempe el Esperanto en la anglan aŭ alian lingvon de Global Voices (GV).

Eĉ se vi ne volas traduki aŭ verki artikolojn, estas ankoraŭ multaj manieroj por helpi al ni ekzemple per provlegado de tradukoj!.

Por aliĝi al teamo de Global Voices en Esperanto, vi bezonas plenigi la ĉi-suban aliĝilon.
Poste respondeca administranto poste kontaktos vin rilate al la sekvaj paŝoj.