Adamo · Oktobro, 2013

La plej novaj artikoloj de Adamo je Oktobro, 2013

Jemeno: Strigo ekster mia fenestro

  31 October 2013

Jemena blogisto Abdulkader Alguneid trovis strigon ekster sia fenestro. Li pepis tiun maloftan okazaĵon: بومة كبيرة خلف زجاج نافذتي، 1.30 بعد منتصف الليل. A big Owl, behind my glass window, 1.30 am pic.twitter.com/19WjfUelQ0 — abdulkader alguneid (@alguneid) October 30, 2013 abdulkader alguneid (@alguneid): Granda strigo, malantaŭ mia vitra fenestro, 1:30...

Kanto el Ĉinio: Kontraŭregula Besto

  31 October 2013

La nova kanto de Xu Song [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregula Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita 12 milionojn da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj. Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis...

Ĉu Kamboĝo estas unupartia lando?

  30 October 2013

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unupartia lando [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo: … Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam denove iĝis la unupartia lando simple pro tio, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de...

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

  30 October 2013

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj. Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe trafitaj de industriaj sektoroj de minado, terkultivado kaj energioj, kaj...

Irano: 18 monatojn da malliberigo al Pegah

  29 October 2013

Aktorino kaj reĝisorino el Irano, Pegah Ahangarani estas minacata per enmeto en malliberejon pro ‘politikaj deklaroj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj’ laŭ la blogo Neniam Milito inter Ni. Ŝi estis kondamnita al 18 monatoj da malliberigo. Laŭ la oficiala agentejo, tiu puno estis decidita pro «politikaj deklaroj kaj intervjuoj...

La polemika vorto ‘Allah’ en Malajzio

  29 October 2013

La Apelacia Tribunalo en Malajzio juĝis [en], ke Herald, katolika semajngazeto [en] ne povas uzi la vorton ‘Allah’ en sia malajlingva eldono. La reagoj de diversaj grupoj prezentas diferencajn opiniojn pri tio. Loyar Burok [en], reta gazeto en Malajzio, invitis faman kaj spertan advokaton Tommy Thomas kaj li klarigis, ke la decido pri...

Argentino: Lingvoj de praloĝantoj uzataj en nacia politika elektado

  28 October 2013

Argentino antaŭiras la aliajn landojn en Latinameriko. La parlamenta elektado okazis dulingve, en la hispana lingvo kaj en kelkaj ĉefaj lingvoj de praloĝantoj. Argentina blogisto, Ro Sartoro diris, ke tio estas unuafoja okazaĵo en Argentino. La elektado okazis la 27-an de oktobro 2013. Fakte, en Argentino kaj en ĉiuj landoj...

Ĉiuj suferas en Manila trafiko

  28 October 2013

Filipina ĵurnalistino Iris Cecilia Gonzales skribas pri kiel homoj suferas [en] la fifaman trafikŝtopiĝon en la stratoj de Manilo: Kiam oni estas enŝovita en trafikon sur la stratoj de Manila, oni ne povas eskapi. Ĉiuj suferas sendistinge – ĉu oni stiras belan Rolls Royce aŭ moveblan rubopecon; ĉu ĝi estas kun...

Malajzio: Kiu devas respondeci pri la subita inundo en Cameron Highlands?

  27 October 2013

La subita inundo, kiu mortigis 4 homojn [en], okazis ĉe Cameron Highlands [Kamerona Altebenaĵo] en la subŝtato Pahango, Malajzio la 23-an de oktobro 2013. La loĝantoj kaj la policistoj havis malsamajn opiniojn. Du el la kvar mortintoj estis el Indonezio, unu el Bangladeŝo kaj unu estis malajziano. La loĝantoj intervjuitaj de...

Kiel virinoj povas havi sekurecon en Barato

  26 October 2013

La nombro de krimoj kontraŭ virinoj kreskas en Barato. La verkistino kaj blogistino Shilpa Garg donas kelkajn konsilojn en la angla por ke virinoj restu atentaj kaj havu sekurecon.

Protesto kaj malsamaj ŝancoj por konstruaĵoj en Indonezio kaj Malajzio

  24 October 2013

La loĝantoj de Orienta Javo en indonezio sukcesis protekti [en] la malnovan konstruaĵon per protesto. Bedaŭrinde, la loĝantoj de ĝia najbaro, Malajzio ne havas tiun ŝancon. La ĵurnalo de Sin Chew Life publikigis la specialan raporton [cn] por ke ni protektu malnovajn konstruaĵojn. Historion de la loko spegulas la malnovaj konstruaĵoj. Kion oni...

Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako

  23 October 2013

Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...

Beijing ŝanĝos la sistemon pri la instruado de la angla lingvo

  23 October 2013

La urba edukada komisiono en Pekino ŝanĝos la strukturon de instruado de la angla lingvo. CNTV raportis [en], ke la bazlernejoj en Pekino komencos instrui la anglan nur ekde la 3-a grado. En la Gaokao, ekzameno kiu estas grava por eniri universitaton, la trapasa procento de la angla malaltiĝos de 180 al...

Kiel Vjetnamio regas la gazetaron

  23 October 2013

Asia Sentinel publikigis la artikolon de  Pham Doan Trang pri la situacio de ĵurnalsitoj en vjetnamio: La sistemo de ĵurnalista karto estas malnova metodo por regi la ĵurnalistojn. Sen karto, sen eniro. La ĵurnalistoj ne povas renkontiĝi kun la altrangaj oficistoj, kontakti la publikajn oficejojn aŭ raporti la oficialajn konferencojn....

Egiptujo: Morsi ne revenos

  22 October 2013

La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regos denove laŭ la egipta blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon. مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver — Morsi ne reviendra pas — Morsi kommt nicht zurück — Morsi...

Pri la korupto-enketado de Zhao Yong Kang

  22 October 2013

Bejing Cream lanĉis la diskuton pri la juĝafero de ZHAO Yong Kang. La China Watch vidis la skribon de la CCTV kiu pepis pri la registara esplorado pri la koruptado de s-ro ZHAO kaj forviŝis ĝin rapide. Ĉu tiu estas onidiro aŭ montras la veron?

Historioj de francaj senhejmuloj prezentataj per Tvitero dum 6 monatoj

  21 October 2013

La 17-an oktobro estis la Internacia Tago de Elradikiga Malriĉeco. Kvin grupoj, la Abbé Pierre fondaĵo, France Inter, Génération réactive et la Fondation Agir contre l'exclusion de Seine-Saint-Denis dicidis doni al kvin senhejmuloj eblecon prezenti iliajn vivojn per Tvitero. Ili loĝas en malsamj partoj de Francio: Parizo, Metz, Bourges. La blogo Tweets2rue...

Tajlanda Ŝarka Konservada Projekto

  21 October 2013

Tajlando lanĉis e-Ŝarkan Projekton ĉar 95 procentoj de ŝarkoj jam ne videblas. La deziro de tajlanda e-ŝarka projekto povas kolekti la datumon por plia esploro. La rezulto de tajlanda e-ŝarka projekto estos formiĝo de la kompreno, ke la ŝarkoj jam malmultiĝis en Tajlando. Krome, ĝi ankaŭ helpas plibonigi la protektitan maran...