Adamo · Novembro, 2013

La plej novaj artikoloj de Adamo je Novembro, 2013

Ĉinio: Protesto de Ai Weiwei per floroj

  30 November 2013

La ĉina registaro limigis al artisto-aktivisto Ai Weiwei [Aj Ŭejŭej] (ĉine: 艾未未 )vojaĝon al eksterlando ekde 2011, kiam li estis akuzita pri evitado de imposto. Por esprimi sian malkontenton, li decidis meti florojn al sia biciklo ekster sia laborejo. @dgatterdam repepis la bildon de @aiww kun mallonga noto. Every day @aiww will...

Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio

  28 November 2013

Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...

Jamajko: Misuzo de polica povo

  24 November 2013

Se al la polico estas implikta … estas permesite agi sen puno, ĉu vi ne sendas mesaĝon al aliaj policanoj sen respekto al homaj rajtoj, aparte al la rajtoj de malriĉuloj, demandantan, ĉu ili havas licencon por konduti tiel? Aktive Voice aperigas plendon [angle] al polica komisaro de Jamajko, post kiam du...

Jamajko: Lingvo kaj evoluo

  24 November 2013

Jamajko bezonas deklari la dulingvan ŝtaton laŭeble plej frue. Annie Paul opinias [angle], ke “duono de jamajkaj problemoj fontas el krizo de ĝia lingva identeco, kiu insistas, ke ĝia gepatra lingvo estas la angla, dum grandega parto de la loĝantaro povas paroli nur en la kreola lingvo de Jamajko (Patois)”....

Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”

  23 November 2013

“La registaro daŭrigos sian provon fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.” Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj...

Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio

  21 November 2013

Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...

Insulti mortintan reĝon estas krimo en Tajlando

  20 November 2013

David Streckfuss citas [angle] decidon de la Tajlanda Supera Tribunalo pri kazo de Lése Majesté (leĝa malpermeso insulti reĝon), kiu defendis la verdikton kontraŭ civitano, kiu laŭdire kalumniis mortintan reĝon: Although the [defamatory] action was against a past king who had already passed on, it is still a violation….The defamation of a past...

Filmeto malkaŝas luksan vivostilon de monaĥoj en Tajlando

  20 November 2013

Tiu ĉi furore disvastiĝanta filmeto montras, ke tajlandaj monaĥoj, laŭraporte el la distrikto Kanthararom en la provinco Si Sa Ket [Nordorienta Tajlando], vojaĝas en privata aviadilo kaj portas luksajn sakojn kaj sunokulvitrojn de famaj markoj. http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=sANFgwoJeic   TRADUKA NOTO: Ĉi-suba filmeto montras diskuton pri tiu ago de la monaĥoj. Reviziita de...

Butano: Akvoelektraj projektoj kaj alciono

  19 November 2013

La butana popolo malrapide komencas kompreni, ke la akvoenergiaj projektoj, kun tempopaso, ne nur ruinigos nian medion, sed ankaŭ kaŭzos la perdon de nia nacieco. Yeshey Dorji, fotisto en Butano, vizitis Berti, Zhemgang, serĉante blankventrajn ardeojn, kiuj estas minacataj, ĉar ilian vivteritorion ekdetruas grandskalaj akvoenergiaj projektoj antaŭenpuŝataj en la regiono....

Muziko: Mirindaj manoj de Mori Mitsuhiro el Japanujo

  18 November 2013

Fingroj de pianisto valoras laŭdire milionojn da dolaroj. Kiom valoras manoj de manfluta [angle] muzikisto? Tio estas malfacila demando, ĉu ne? Ĉie haveblas talentulo, kiu atendas por esti malkovrita de la gepatroj kaj la socio. Mitsuhiro Mori [micuhiro mori] [angle] estas fama manfluta muzkisto el Japanio. Li jam ludis muzikojn per la...

Furoro pri piedpilko en Butano

  17 November 2013

Butano rangas en la 207-a loko inter 209 piedpilko-ludantaj nacioj en la rangolisto de FIFA. Tamen, Sogyel Tobgyel informas [angle], ke piedpilko fariĝis la nova furoro por la butana popolo.   Reviziita de Vastalto

Birmo: SIM-kartoj nun vendotaj malmultekoste

  17 November 2013

Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatoj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000.   Reviziita de...

Al laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj

  17 November 2013

@LaotianMama memorigas [angle] al laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, laosan tradician manĝaĵon, al malsataj beboj: Gluteneca rizo por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj pleniganta iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de...

Informografikaĵo: Malsukcesa eduksistemo de Pakistano

  16 November 2013

69% de virinoj kaj 50% de viroj en Pakistano ne scias legi aŭ skribi laŭ Alif Ailaan [angle] (A por anonco), alianco por eduka reformo gvidanta komunikadan kampanjon en la lando. Nur 67 procentoj de pakistanaj knabinoj kaj 81 procentoj de knaboj frekventas bazlernejon laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [angle]. En mezgrada edukado...

Ĉu eksterlandaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?

  15 November 2013

DC Guy observas [angle], ke plimulto de la eksterlandaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultajn sciojn pri la loka situacio: Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn. Pro tio la okcidentaj komunikiloj...

La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

  15 November 2013

Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...

Karikaturoj komparas honkongan kaj tajvanan sociojn

  11 November 2013

Kevin Tang de Hong Wrong tradukis serion da karikaturoj prezentantaj la diferencojn inter Honkongo kaj Tajvano, desegnitaj de JIEJIEHK, tajvana artisto loĝanta en Honkongo. Sube estas unu el la komparoj, kiu vive montras la diferencon inter la restoraciaj servoj en Honkongo kaj Tajvano.   Reviziita de Vastalto

Honkongo: Geja Fiero 2013

  11 November 2013

Jen estas filmeto alŝutita de Ares NG ĉe Jutubo, montranta la kuraĝigan kaj feliĉan renkontiĝon de Honkonga Geja Fiero 2013, kiu okazis en Honkongo en la semajnfino, la 9-an de novembro 2013.   TRADUKA NOTO: Honkonga Geja Fiero ricevis fortan subtenon de la popolo kaj la komercistoj [angle], kaj prezentas,...

Pakistano: Libro de Malala malpermesita en privataj lernejoj

  10 November 2013

Malala Yousafzai estas pakistana knabino kaj aktivulo por homaj rajtoj. Ŝi eldonis la libron “I am Malala (Mi estas Malala)” en oktobro. Adeeb Javedani, la prezidanto de la Pakistana Asocio pri Administrado de Privataj Lernejoj, diris [angle], ke Malala estas reprezentanto de la okcidentaj landoj. La asocio malpermesis al la...

Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro

  9 November 2013

Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio: Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj...

Sauda Arabio: Verkisto Tariq Al Mubarak liberigita

  8 November 2013

Saudarabia verkisto Tariq Al Mubarak, malliberigita pro subtenado de la rajto de virinoj stiri [angle] en la absoluta monarkio, estas liberigita. Tamador Al Yami pepas: After 8 days in detention, Tariq Almubarak supporter of #Women2Drive #oct26driving is Free now. #FreeTariqAlmubarak — تماضر اليامي Tamador (@TamadorAlyami) November 3, 2013 Post 8 tagoj...