Benjamin Irwin

Saluton! Mi estas kanada esperantisto, kiu nuntempe laboras en Tajvano. Ekde ĝia fondiĝo, Tutmondaj Voĉoj ĉiam impresis min kiel subteninda alternativo al naciaj amaskomunikiloj. Aliĝinte al la tradukskipo mi faros ĉion eblan, por ke la projekto disfloru kaj eventuale servu ankaŭ kiel riĉa informfonto en la internacia lingvo.

Retpoŝto Benjamin Irwin

La plej novaj artikoloj de Benjamin Irwin

14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio

  13 November 2013

TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj de ĝia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”. Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo, daŭripova evoluo kaj biologia diverseco. Oni rajtas voĉdoni por sia plej ŝatata filmo ĝis la 19-a de decembro 2013.