Mi loĝas en Malagasio. Mi interesiĝas pri lingvoj kaj interkulturaj rilatoj. Mi prizorgas la podkaston Aminda Radio Esperanto ĉe https://www.youtube.com/channel/UCmqZoe9w7C07OEZJijWXWAw. Krome, mi redaktas mian Esperanto-gazeton Panoramo de La Granda Insulo, kiu havas pagantajn geabonantojn el diversaj partoj de la mondo. Sed mia ĉefa laboro estas la instruado de Esperanto kadre de la internacia projekto Esperanto Plus.
La plej novaj artikoloj de Henriel Fidilalao Firaisana je Novembro, 2019
Al la lernejo, spite ĉion: “Ĉu vi povas helpi nin trovi laboron en Eŭropo?”
En Malagasio, iri al lernejo tute ne estas evidentaĵo. Kvarono de la infanoj iras al lernejo, 35% de la plenkreskula loĝantaro estas analfabeta, kaj edukitaj homoj emas forlasi la insulon.