(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Februaro, 2018
Promocii lingvistike pli diversan interreton per la gepatralingva memeo-defio 2018
Temas pri artikolo kiu bezonas rapidan kontrolon por povi aperi akurate pro povi partopreni la memeo-konkurson en lingvoj malmulte uzataj, ekzemple malplimultaj lingvoj. Helpo al multlingvigo de la retejo estas atentema punkto por esperanto-parolantoj.
Rakonta iniciato por konservi urban lingvo-diversecon
"Al kio similas paroli al aŭskultantaro kiu ne komprenas vian lingvon?"
Renkontiĝo kun Ara Malikian, la kosmopolito kun violono
Global Voices intervjuas Ara Malikian, armenia violinisto kreskinta en Libano, pri la influoj, kiuj donis formon al sia vivon kaj sia muziko.