(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Septembro, 2019
Renkonto kun Kingsley Oluchi Ugwuanyi, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 11-a kaj la 17-a de septembro 2019
Lernu pli pri Kingsley Oluchi Ugwuanyi, la gastiganto de la Twitter-konto @DigiAfricanLang inter la 11-a kaj 17-a de septembro 2019. Li kundividos siajn perspektivojn pri la niĝeria angla.
Renkonto kun Christian Bwaya, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 2019
Lernu pli pri Christian Bwaya, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto, 2019. Li kundividos siajn perspektivojn pri la svahila lingvo.
Kundividi fotojn de la Afganio kiun vi neniam vidas
Plej multaj amaskomunikiloj, kiuj kovras evoluojn en Afganio, montras terurajn bildojn. Tra ilia lenso, Afganio estas prezentata kiel lando dronanta en ondoj de perforto kaj militemo. Multaj fotistoj helpas homojn vidi la milit-detruitan sed belan landon el malsama perspektivo.
@ActLenguas : Genner Llanes Ortiz integras arton kaj la Interreton en la disvastigo de la majaa lingvo
Genner Llanes Ortiz estas respondeca pri la Tviter-konto @ActLenguas en la kampanjo de Rising Voices fokusante la lingvan diversecon.