Herman Dekeŭnink · Oktobro, 2019

(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:

* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.

Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.

Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.

Retpoŝto Herman Dekeŭnink

La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Oktobro, 2019

Lingvoj: reta aktivismo por savi la ĉakman lingvon

Rising Voices  18 October 2019

La ĉakma lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de ĉ. 310.000 homoj en sudorienta Bangladeŝo kaj aliaj 300.000 en la plej orientaj partoj de Barato. Ĝi estas skribita uzante la ĉakman alfabeton, kiu estas mortanta, ĉar multaj ĉakmaoj ne havas la ŝancon lerni sian lingvon en lernejoj.

Singapuro: ĉu urbo aŭ lando?

  17 October 2019

Ĉu Singapuro estas urbo aŭ lando? Ĉi tiu demando ŝajnas stulta ĉar Singapuro estas tutmonde rekonita kiel sendependa ŝtato. Sed por la K. Shanmugam, singapura ministro pri juro, Singapuro estu traktata kiel urbo. Ĉi tiu rimarko ekigis debaton en la blogosfero.