Herman Dekeŭnink · Novembro, 2019

Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:

* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj en rilato al muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado,
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.

Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.

Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.

Retpoŝto Herman Dekeŭnink

La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Novembro, 2019

La sola muzika akademio de Zanzibaro riskas esti fermota

Por la 1.800 studentoj trejnintaj ĉe DCMA, tiu ĉi estas la sola muzika hejmo konata al ili kie ili povas lerni kaj kreski kiel profesiaj muzikistoj kaj artistoj.

Mi estas bonŝanca havi sirian pasporton

"Ĉu mi aperas fidinda? Eble, ĉar mi ne komprenas, kiel iu iam ajm respondus "Jes" al la demando: 'Ĉu vi estas membro de sekreta malpermesita organizaĵo?'

Renkontu Justin Sègbédji Ahinon, la gastiganton de la Tviter-konto @DigiAfricanLang de la 25-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 2019

Lernu pli pri Justin Sègbédji Ahinon, la gastiganto de la Tviter-konto @DigiAfricanLang de la 25-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 2019. Li kundividos siajn perspektivojn pri la fonua lingvo.