Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Herman Dekeŭnink · Januaro, 2020

Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:

* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton, subfosanta la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj en rilato al muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado,
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.

Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.

Mi deziras kontribuu al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.

Retpoŝto Herman Dekeŭnink

La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Januaro, 2020

20 January 2020

Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?

Senaŭtomobila tago en Kolombo, Srilanko, sonas kiel bona ideo el naturmedia vidpunkto, sed estas aliaj zorgoj - kaj elmeti sin al strataj turmentadoj pintas en la listo.

18 January 2020

Formularo por proponi artikolon al Global Voices

GV Community Blog

Ĉi tiu formularo celas helpi verkemulojn de originalaj artikoloj pripensi la preparadon de rakonto antaŭ ol verki kaj informi redaktistojn pri rakontoj en preparo.

14 January 2020

Volontuladi en 2020 por Global Voices Esperanto

GV Community Blog

Global Voices serĉas volontulajn tradukistojn kaj provlegantojn!