(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Oktobro, 2020
Kian strategian celon Rusio volas atingi en Belorusio: intervjuo kun politologo Jurij Carik
Moskvo tediĝis je la batalema prezidento Aleksandro Lukaŝenko kaj nun zorgas pri la defendado de siaj propraj interesoj en la okazo de ebla (kaj neevitebla) transdono de potenco, diras Jurij Carik, belorusa politologo.
Fordonu vin al tiuj ĉi nekutimaj superstiĉoj antaŭ ol viziti Kirgizion
Verŝu teon ŝpareme, svingu monon ĉe plena luno, bruligu multajn pinajn pinglojn kaj rakontu viajn koŝmarojn al fluanta akvo.
Malkolonii kaj senmisterigi centrazian literaturon pere de tradukado
"La literaturo el Centra Azio ankoraŭ estas ekzota. Homoj pli ŝatas ĝian rarecon ol ĝiajn literaturajn meritojn. Mi volas, ke legantoj malproksimiĝu de sia pensado 'kiel nekutime!' al pensado 'kiel bela!' "