Herman Dekeŭnink · Novembro, 2020

Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:

* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton, subfosanta la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj en rilato al muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado,
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.

Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.

Mi deziras kontribuu al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.

Retpoŝto Herman Dekeŭnink

La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Novembro, 2020

Protesta arto en la stratoj de Tripolo: intervjuo kun la libana artistino Batool Jacob

Batool Jacob pentras pri temoj rilataj al la protestoj de Libano, kun fokuso feminisma kaj liberiga.

Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj

En sia libro "Blanka Torturo", Narges Mohammadi intervjuas 12 politikajn kaptitinojn kaj rakontas siajn proprajn spertojn kun la irana malliberejo, kie ŝi estis enkarcerigita dum ok jaroj kaj duono.

Tiu ĉi taktboksista budhisma monaĥo el Japanio muzikas por “redukti suferon”

Yogetsu Asakusa kombinas taktboksajn taktojn kun tradiciaj budhismaj sutroj