(English below Esperanto)
Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Julio, 2021
Daŭripova nutrado: konversacio kun d-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021
"Mi esperas, ke ĉi tiu premio donos al mi platformon por ŝanĝi kiel ni rigardas kaj laboras kun nutraĵaj sistemoj kaj ŝanĝas la rakonton de "doni kutiman manĝaĵon" al "doni nutran manĝaĵon"."
Diverseco estas esenca: konversacio kun d-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021
"Ĉar la nombro de homoj subnutritaj kaj sen aliro al nutraj manĝaĵoj kreskas rapide, tuja agado necesas."
Romaaj muzikistoj diskutas pri inkluzivigo en pli larĝa ĉeĥa komunumo
Ĉu la romaaj muzikistoj alfrontas antaŭjuĝajn sintenojn kaj diskriminacion bazitajn sur ilia origino en Ĉeĥio?
Sudaziaj ekzemploj montras la centrecon de naturo en indiĝena arto
Modernaj socioj povas lerni multon de indiĝena arto pri la graveco nutri nian rilaton kun naturo.