Mi vivas proksime de Bruselo (Belgio, EU). Kiel multjara Esperantiano mi celas kun tradukoj por Vikipedio kaj Global Voices en Esperanto kunhelpi plivalorigi la uzadon de Esperanto. Miaj preferataj temoj estas:
* Tekst-arto (arto, kiu utiligas tekston – literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton – subfosante la nocion, ke arto estas ĉefe bilda medio)
* Lingvoturismo (kiu neniel rilatas al la lingvaj ferioj cele al la lernado de fremda lingvo, ĝenerale hegemonia lingvo).
* Lingvoj kaj muziko (kantoj en plej diversaj lingvoj)
* Naturprotektado kaj daŭripova evoluigo.
Mi esperas pere de Tutmondaj Voĉoj malkovri kaj kundividi informojn kiuj malfacile kaptas la atenton de amaskomunikiloj.
Mi tradukas el la angla, franca, germana kaj nederlanda kaj komprenas la italan kaj hispanan.
Mi deziras kontribui al la intercivitana dialogo kaj esperas, ke pli da Esperanto-parolantoj aliĝos al Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) por verki, traduki aŭ provlegi artikolojn.
——————————–
I live in Belgium, near Brussels. In addition to translating for Global Voices, I also translate for Wikipedia. While translating for Global Voices, I am primarily interested in translations in the fields of languages, the environment and arts (with particular attention to multilingual singers and linguistic art (textart).
I can translate from English, French, German and Dutch into Esperanto and understand Italian and Spanish.
La plej novaj artikoloj de Herman Dekeŭnink je Decembro, 2021
Post COP26, karibia starpunkto pri klimata maljusteco kaj “1,5 por resti viva”
Kion gajnis Karibio, ĉe la fronto de la klimata krizo, nun kiam COP26 finiĝis? Ni parolas kun Yves Renard de Panos Caribbean, kiu kundividas kelkajn fascinajn konsiderojn.
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Defendo de la malgrandaj insulaj evoluantaj ŝtatoj ĉe COP26 fare de la ĉefministrino de Barbado Mia Mottley igas ŝin regiona rokstelulino
"Kion Barbado pensas pri ĉefministro Mia Mottley? Ĉar la resto de Karibio sentas, ke vi gajnis la loterion."
Speciala priraportado
En ĉi tiuj paĝoj ni resumas pli ampleksan priraportadon de Global Voices pri gravaj novaĵoj-eventoj pere de blogoj kaj civitanaj amaskomunikiloj tutmonde. Se vi havas proponojn por novaj specialaj priraportadaj paĝoj, bonvolu retpoŝti al ni.
Fari turkan muzikon en Hungario: Ĉu tio povas esti momento de “Nasip Kısmet”?
Kiel bonŝance estas povi ludi turkajn popolkantojn en Hungario, malgraŭ la kontraŭenmigrinta, kristanvalora tagordo de la ĉefministro Victor Orbán.