La plej novaj artikoloj de Stano BELOV
En Kirgizio ekstremnaciisma grupo prosperas uzante la kreskon de kontraŭĉinaj sentimentoj
Ĉinaj entreprenistoj kreas por si hejmon en Kirgizio. Iuj partoj de la kirgiza loĝantaro vidas en tiu tendenco minacon.
Armenio kaj Azerbajĝano interŝanĝis detenitojn kaj gravajn informojn kadre de trarompa diplomatia interkonsento
La interkonsento estis perita de Usono, Eŭropo kaj Kartvelio. Ĝi estis bonvenigita kiel "unua paŝo direkte al renovigita konfido".
Kontanta mono aŭ Bitmono? Parolas etaj komercistoj de Salvadoro
En lando kun granda neformala ekonomio etaj komercistoj estas skeptikaj pri nova plano fari bitmonon laŭleĝa mono.
Kial Huawei estis preskaŭ ekskludita de la 5G-konkuro en Brazilo?
Malgraŭ du jardekojn longa historio en Brazilo, la ŝancoj de la ĉina teknika giganto gajni kontraktojn pri evoluigo de 5G estis oponitaj de la registaro de Bolsonaro.
Agnoskita de kritikistoj, bosnia filmo vekas la apenaŭ entombigitajn fantomojn de Srebrenico
Quo Vadis Aida? montras kiel genocido vere aspektas, fokusiĝante je la sorto de la viktimoj, disigitaj familianoj sciantaj ke neniam denove ili vidos unu la alian.
Kial la proponita Eŭropa Supera Ligo kolapsis antaŭ ol starti?
La proponita turniro de la plej altnivelaj eŭropaj kluboj alfrontis intensan kontraŭstaron de zelotoj, sponsoroj kaj futbalaj aŭtoritatoj.
Fejsbuko forigis ukrainajn porregistarajn kaj opoziciajn retojn pro “kunordigita neaŭtentika konduto”
Du malsamaj retoj kombinis falsajn kaj aŭtentikajn Fejsbuk-kontojn kaj paĝojn por promocii miksaĵon de laŭleĝa kaj manipula enhavo, satiron pri KOVIM-19 kaj politikajn memeojn al ukraina uzantaro.
Merkel, Macron aŭ Biden? Ne, rilate vakcinojn Latinameriko esperas pri Ĉinio
"Nur Ĉinio helpis al Latinameriko kaj la landoj en la regiono komencis danci sub ĉina muziko ne pro tio ke ili kundividis ĝian ideologion, sed pro sia deziro solvi senprecedencan problemon."
“Nia patrujo estas tie, kie haveblas mono”: pragmata civitaneco en Taĝikio
Ĉiujare miloj da centraziaj civitanoj provas superi la limigojn ligitajn al la civitaneco kiun ili akiris ĉe naskiĝo kaj petas pri rusia pasporto.
La gardoturo sur la montaro de indiĝenaj lingvoj de Dagestano
La kajtaga, lingva variaĵo el la dargva familio, estas parolata en montaraj vilaĝoj de Dagestano, sed havas limigitan ciferecan reprezentadon. Ciferecaj aktivuloj kiel Magomed Magomedov laboras por ŝanĝi tion.
La misio de la laza popolo por savi sian lingvon de formorto
Povas esti 30 000 ĝis 200 000 parolantoj de la laza, la lingvo de la nuntempa laza popolo. La plejparto el ili plu loĝas en la historia regiono Rezi en Turkio.
Venigante la lazan lingvon al Interreto, unu projekto nuntempa: intervjuo kun Eylem Bostanci
Tutmondaj Voĉoj interparolas kun Eylem Bostancı, projekta kunordiganto de la Laza Instituto, organizaĵo kiu situas en Istanbulo kaj okupiĝas pri la promociado de la lazaj lingvo kaj kulturo.
KOVIM-19: Hispana urbeto esperas superi la ekonomian krizon per propra virtuala mono
La "elio" estis lanĉita fine de 2020 kaj pli ol 600 familioj uzis la aplikaĵon.
Proksimume ses jarcentojn post lia naskiĝo, kiu posedas Aliŝer Navoi, la “patron de la uzbeka literaturo”?
La 9-a de februaro markas la datrevenon de la naskiĝo de la poeto, naskiĝinta en la 15-a jarcento en Afganio, kiu promociis tjurkan heredaĵon kaj iĝis nacia literatura simbolo en la soveta kaj poste sendependa Uzbekio.
Kaptante humoron ĉe ambaŭ flankoj de la ukraino-rusia konflikto en Donbaso
Nova esploro trovis ke loĝantoj de Donbaso havas malgrandan fidon al ŝtataj institucioj kaj estas dividitaj rilate la estontecon de la regiono, sed sopiras ekonomian stabilecon.
Iuj okcidentaj observantoj diskonigas malbonajn antaŭsentojn de homoj el Centra Azio pri Aleksej Navalnij
"Okcidentaj politikistoj eĉ ignoris la fakton ke la ekstera kaj sekureca politikoj de Navalnij estas direktitaj ĝuste kontraŭ la celoj de Okcidento. Eble ili opinias ke la ludo valoras tion."
Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson
Aleksej Navalnij aperis kiel unuiganta figuro por granda parto de la liberala rusia publiko kaj kiel simbolo de opozicio, sed lia bildo inter loĝantoj de Centra Azio – inkluzive gastlaboristojn en Rusio – estas pli malbona.
Bangladeŝo klopodas revivigi la produktadon de muslino, legenda teksaĵo
Muslino estas grava parto de la heredaĵo de la nuntempa Bangladeŝo kaj speciale de ĝia ĉefurbo Dako, kiu iam estis la centro de produktado de la delikata teksaĵo.
Kiel la milito en Montara Karabaĥo ŝanĝos Azerbajĝanon?
Post la venko de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo fortulo Ilham Alijev ĝuas grandan popolan subtenon. Sed la apero de rusiaj pactrupoj kaŭzis problemon, diras esploristoj Sergey Rumyantsev kaj Sevil Huseynova.
Venezuelo relanĉas teritorian disputon kun Gujano pri areo, kie en maro estis trovita granda naftominejo
Sekvante malkovron de grandaj energiaj rezervoj en Gujano fare de ExxonMobil, centjara lima disputo inter Venezuelo kaj Gujano varmiĝas.
Nova alteco de monto Everesto estis anoncita tuj post malfermo de Nepalo por turistoj
La plej granda montaro en la mondo kreskis je 86 centimetroj, laŭ esploroj plenumitaj komune de Nepalo kaj Ĉinio.
Alvoko al esprimlibereco en Kubo post kiam membroj de artkolektivo estis forpelitaj dum paca protesto
Pli ol 200 homoj kolektiĝis en Havano por postuli la rajton de esprimlibereco, sed la rezulto de la dialogo kun kubaj aŭtoritatoj restas malcerta.
“Kiel vi vivas ĉi tie?” Loka podkastanto pritraktas miskonceptojn pri Orienta Ukrainio
En Slovjansko podkastanto klopodas ŝanĝi perspektivojn de eksteruloj pri Orienta Ukrainio — por Nika Perepelica tio ne estas simple loko de tragedioj, sed ankaŭ de diversaj kulturaj eblecoj.
La historio pri kiel latinamerikaj intelektuloj trovis konsolon en la komunisma Prago
Dum la Malvarma milito, Latinameriko havis aŭtoritatajn kontraŭkomunismajn registarojn subtenatajn de Usono. Alfrontante reprezaliojn hejme, verkistoj trovis rifuĝejon en la komunisma Prago, kio estas malmulte konata en la hodiaŭa Ĉeĥio.
En la koro de Eŭropo endanĝerigita tjurka lingvo plu vivas
La malaperanta karaima lingvo iam estis parolata tra Orienta Eŭropo. Nun ĝia lasta restadejo estas fortikaĵo-urbeto en Litovio kaj Romuald Čaprockij estas unu el ĝiaj plej ardaj defendantoj