Bonvenon al niaj tradukistoj

Saluton, novaj tradukistoj!

Se vi legas tiun ĉi paĝon, vi verŝajne volis informiĝi pri LINGUA, projekto por traduki artikolojn el Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) en multaj lingvoj aŭ konsentis aliĝi al tiu tradukprojekto kiel volontula tradukisto de Global Voices Esperanto Lingua. Koran dankon kaj bonvenon !

Antaŭaj kunlaborantoj

Eble vi jam estis kunlaboranta tradukisto de Global Voices Esperanto (GVE) en la pasinteco, sed devis halti pro tempomanko. Eble vi demadas vin, ĉu vi devas re-aliĝi kiel tradukisto kaj kiun kontakti, nun ke vi havas pli da libera tempo kaj ŝatus rekomenci vian traduklaboron. Ni ĝojus vidi vin denove aktiva. Vi simple devas kontakti nin pere de nia kontaktopaĝo!

PRI GLOBAL VOICES ĜENERALE

Estas kelkaj aferoj, kiujn vi devas scii antaŭ ol komenci. Ni ne havas oficejon, do ni aktivas virtuale. Kun pli ol 500 kontribuantoj, povas esti malfacile kompreni, kio okazas inter ni.

La plejparto de nia agado okazas ĉirkaŭ “Global Voices in English”, sed ni ĉiam pli ofte vidas la kreskon de la projekto Lingua. Ni havas pli ol 30 diverslingvajn retejojn de GV, kiuj havas sian propran teamon de redaktoroj kaj tradukistoj. Kelkaj el tiuj retejoj ankaŭ komencis produkti originalan enhavon. Aldone al ili, “Global Voices Advocacy” (Pledo de Tutmondaj Voĉoj) kaj “Rising Voices” (Leviĝantaj Voĉoj) funkcias kiel sendependaj projektoj: la unua por batali por la libereco de enreta opiniesprimado, kaj la dua por disvastigi civitanajn komunikilojn kaj enretigi pli Pa voĉoj.

Enkonduko

En tiu ĉi dokumento ni parolos pri la celo kaj funkciado de nia GV-komunumo kaj pri la uzo de WordPress kiel redaktilo en kiu vi metu la tradukon. Vi ankaŭ ekscios kiu estas kiu ĉe Global Voices, el kiuj fontoj vi povas elekti artikolon por via traduko. Krom informoj pri niaj retpoŝtaj dissendolistoj, vi malkovros ke vi fariĝos parto de tutmonda komunumo kun la ebleco tutmonde renkontiĝi kun poliglota publiko.

Celo de Global Voices

Ni raportas pri gravaj okazaĵoj de marĝenataj kaj senreprezentataj komunumoj kaj pri interesaj konversacioj aperintaj en civitanaj amaskomunikiloj ĉirkaŭ la mondo. Jen bazaj informoj, kiujn vi bezonas por kompreni, kio estas Global Voices.


Kiu estas kiu ĉe Global Voices ?

Multaj homoj [en] estas enplektitaj en la daŭra funkciado de Global Voices(Tutmondaj Voĉoj), inkluzive de vi ! Certigu, ke vi havas almenaŭ unu administranton, kiu estas via unua kontaktpersono, kaj ke vi abonas la taŭgajn GV-grupojn de Google [en]. Se mankas administranto [tio povus esti la kazo, se dum 3 monatoj la administranto publikigis neniun artikolon], tiam via ĉefa kontakto estas la Lingua manaĝero (angla : Lingua manager), kiu povas serĉi kaj proponi alian administranton por via Lingua-sekcio.

Por plej facile vidi kiu estas kiu, rigardu :

Editors and management [en] de Global Voices tutmonde: lingvaj redaktistoj kaj administrantoj.

Board Members [en] de Global Voices tutmonde: fondintoj, stabanoj kaj reprezentantoj de la volontularo.

Ĉiuj kontribuantoj [en]: Tra ĉiuj Lingua-sekcioj ni havas entute centojn da volontulojn, kontribuantaj kiel

  • tradukistoj (en GV ofte erarige nomataj authors), nur tradukas artikolojn, Se vi serĉas iun specifan kontribuanton, tajpu iun nomon en la ‘serĉilo‘ de via retumilo (pere de ctrl + F en Windows aŭ cmd + F en Mac).
  • provlegantoj helpas al redaktistoj lingve revizii tradukojn, sen neceso mem traduki tutan artikolon aŭ
  • verkistoj (angle : writers) verkas kaj intervjuas,
    En ĉiu lingva sekcio de GV, do ankaŭ en Global Voices Esperanto, estas
  • Lingvaj redaktantoj [angle : editors] kaj administrantoj povas havi diversajn taskojn kiel ekzemple lingve revizii tradukojn de aliaj tradukantoj, tekstaranĝi kaj publikigi tradukojn aŭ/kaj malfermi konton kun pasvorto por novaliĝintoj.
    Pro tio ke lingva redaktanto devas investi multege da laboro en la lingva reviziado de tradukoj krom mem traduki artikolojn kiuj estas tempoligitaj, ni daŭre serĉas provlegantojn kun bona scio de Esperanto. Tempoligitaj artikoloj estas ekzemple la intervjuoj publikigitaj okaze de la ĉiusemajnaj laŭvicaj tvitero-kampanjoj por plivastigi la voĉojn de aktivistoj por la indiĝenaj lingvoj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 (IJIL), lanĉita de la tuta UN kaj ne nur de Unesko.

Kion tradukistoj faras

Via rolo de tradukisto estas havebligi tiujn interesajn konversaciojn, kiuj okazas en la blogsfero kaj civitanaj komunikiloj tutmonde, kaj kiujn raportas Global Voices.

Por konsiloj kaj sugestoj, kiuj helpos akordigi vian tradukon al la normoj de Global Voices pri stilo kaj formato, vidu la Stil-gvidilon de GV [angle].

Ni havas kelkajn apartajn grupojn de tradukistoj:

Tradukado el la angla lingvo al aliaj lingvoj

Vi ĉefe tradukos el la angla al via gepatra lingvo, elektante unu el la afiŝoj ĉiutage haveblaj ĉe la retejo “Global Voices in English”, kaj publikigante vian tradukon en unu el la multaj retejoj de Lingua.

Okaze de Esperanto vi tradukos el la angla al Esperanto kaj publikigos vian tradukon en la retejo “Global Voices en Esperanto”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al la angla lingvo

Vi ĉefe tradukos afiŝojn el unu el la multaj retejoj de Lingua al la angla, kaj laboros en proksima kunlaboro kun la regionaj kaj lingvaj redaktoroj por trovi, kiuj afiŝoj estas haveblaj por tradukado. Viaj tradukoj aperos ĉe la retejo “Global Voices in English”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al alia ne-angla lingvo

Vi povas traduki el unu el la retejoj de Lingua al via gepatra lingvo, sen la bezono uzi la anglan kiel pontlingvon. Vi koncentriĝos sur la afiŝoj originale skribitaj en unu retejo de Lingua kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en alia retejo de Lingua.

Esperanto : Okaze de Esperanto vi tradukos el unu el la retejoj de Lingua al Esperanto kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en la retejo “Global Voices en Esperanto”.

Kiel komenci ?

Ni donas en tiu ĉi artikolo jam la plej bazajn informojn kiel uzi WordPress en formo de bildoprezento en Esperanto (vidu pli malsupre en tiu ĉi artikolo). WordPress estas la sistemo kiun LINGUA uzas por krei, traduki kaj publikigi artikolojn.  Vi iom konu ĝin por povi kontribui per traduko. La bildoprezento ankaŭ enhavas multajn ligilojn al tradukhelpiloj kaj konsiloj por traduki en Esperanton.

Redaktilo WordPress

Ni uzas la programon WordPress por publikigi viajn tekstojn.

Ĉi suba bildoprezento donas la plej bazajn informoj kiel uzi WordPress por aldoni tradukon.
Ĝi ankaŭ donas al vi superrigardon pri la teknika procezo de afiŝado (publikigo).
Fine vi trovos konsilojn por faciligi vian traduklaboron

Tradukista Gvidilo al Lingua

Ni uzas la programon WordPress por publikigi kaj (afiŝi) tradukojn de artikoloj. Ĝi estas sufiĉe intuicia sistemo kiam vi lernis la bazajn afersojn rilate al ĝia uzo por Global Voices pere de la bildoprezento kaj kiu helpos al vi meti la unuajn paŝojn.

Tamen, pli poste vi eble deziros ankaŭ legi la pli detalajn teĥnikajn informojn pri ĝia uzo. Nian Tradukistan Gvidilon al Lingua [en preparo, en Esperanto], kiu estas traduko de la anglalingva bildoprezento “Lingua Translation Guide” respondas al tiu celo.

En la artikolo Partoprenu kaj volontulu! [eo] ni menciis ankaŭ pliajn (anglalingvajn) gvidilojn de Global Voices Lingua, kiujn ni ne tradukis en Esperanton.

Ensaluti

La administranto de Global Voices en Esperanto sendos al vi uzantonomon kaj pasvorton por ensaluti [angle nomata : login]. Vi eventuale devas elekti en la falmenuo la lingvon Esperanto anstataŭ ‘English‘ (angla) antaŭ ensaluti.

Via unua farendaĵo estas redakti vian profilon, aldoni foton kaj eventuale ŝanĝi vian pasvorton al io pli facile rememorebla por vi.

Multaj elekteblaj artikoloj por traduki

Estas kelkaj pliaj aferoj, kiujn vi devas scii antaŭ ol elekti artikolon por via traduko. Ni ne havas oficejon, do nia komunumo de centoj da volontulaj kontribuantoj funkcias virtuale. Plejparto de la agado turniĝas ĉirkaŭ la anglalingva retejo [en], sed por pli bone servi tutmondan kaj multlingvan legantaron, ni pere de la projekto Lingua ankaŭ proponas Global Voices en dekoj da aliaj lingvoj [eo] kun siaj propraj skipoj da tradukistoj kaj redaktistoj, kiuj helpas funkciigi la projekton Lingua. Kvankam la duono de la kvardeko de la Lingua-sekcioj[eo] ne plu estas aktivaj [en 2019], la esperantlingva GV-sekcio sukcesis ĝis nun resti aktiva danke al la volontulado de kelkaj persistaj tradukistoj kaj provlegantoj. Ĉia helpo daŭre bonvenas.

Aldone al tio, ni havas du specialajn projektojn, Global VoicesAdvox [en], Rising Voices [en] kaj la GV-komunuma blogo [en] kiu servas kiel reteja spaco por nia kunlaborantaro.

GV-tradukistoj estas kontribuantoj, kiuj tradukas kutime el la angla, sed ankaŭ el aliaj lingvoj pere de unu el la Lingua-retejoj de Global Voices [eo].

Vi povas elekti el la artikoloj disponeblaj ĉiutage el Rising VoicesAdvox kaj Community-blogo [ĉiuj en]. Via traduko estos eldonata en Global Voices Esperanto (GVE).

GV-tradukistoj ebligas ke artikoloj de Global Voices haveblu en via preferata lingvo.

Dissendolistoj

Ĉiu aliĝinto al Global Voices en Esperanto aŭtomate ricevos mesaĝojn de la Google-grupo gv-esperanto. Tuj kiam via unua artikolo/traduko estos publikigita, vi estos ankaŭ aldonata al la abonantaro de nia novaĵletero Global Voices Esperanto LinguaTiel ĉiu ĉe Global Voices Esperanto (GVE) estas inkluzivita en la konversacioj pri GVE, kie ni interŝanĝas informojn pri redaktaj kaj organizaj temoj.

Vi povas ankaŭ aboni pliajn retpoŝtajn Google-grupojn [en] de Globalvoices.org :

  • La ĉefa retpoŝta grupo en la angla nomiĝas “GV Authors [en].
  • Kelkaj listoj estas uzataj nur por peti tradukon.
  • La listo “Lingua-all“, specifa grupo por la projekto Lingua, interesa por tradukemuloj de GV. Ĝin abonas ankaŭ GV-stabanoj (GV Core), retejaj redaktoroj, la teknika teamo kaj aliaj en la komunumo de Global Voices kiuj interesiĝas pri Lingua.
  • Ankaŭ ekzistas alilingvaj retpoŝtaj grupoj kiuj dependas de aliaj (lingvaj) GV-komunumoj.

Kiel videblas el la diagramo, troviĝas sennombraj konversacioj samtempe okazantaj. Kune ili ests Global Voices.

Esti parto de komunumo

Kiel ano de la GV-komunumo, vi helpas decidi, kio okazu al la retejo, kio estu nia pligravaĵo, kaj kio estu la estonteco de nia projekto. Sentu vin libera proponi viajn ideojn kaj raporti problemojn. Ni ankaŭ klopodas ligiĝi unu kun la alia per sociaj retejoj. La estraro de Global Voices havas ankaŭ du reprezentantojn elektitajn el la komunumo: unu por volontuloj, kaj la alia por la stabanoj. Bonvenon al la familio!

 

 

Kion atendi

Estante tradukisto de Global Voices, vi povas sperti grandan kontenton, akiri multajn novajn amikojn, kaj eĉ gajni profesiajn ŝancojn, ĉar vi faros impresan vivprotokolon, dum vi helpos penvaloran aferon. Ĉio en Global Voices estas publikigita sub la permesilo de Krea Komunaĵo, do estu preta vidi viajn plej bonajn tradukojn aperi ankaŭ en aliaj novaĵ-retejoj kaj blogoj.

Kunvenoj de Global Voices

Ĉiun unu jaron kaj duonon, proksimume, Global Voices okazigas Pintkunvenon (ĝis nun en Londono, Delhio, Budapeŝto, kaj Santiago), al kiu ni klopodas alvenigi kiel eble plej multajn kontribuantojn de Global Voices. Pasintece, ni povis inviti kelkajn el niaj plej aktivaj volontuloj vojaĝi al tiuj pintkunvenoj senkoste. Ni ĉiam strebos alvenigi laŭeble multajn homojn.

En aliaj okazoj, aŭtoroj kaj redaktoroj de Global Voices, kiuj loĝas en la sama urbo aŭ sur la sama kontinento sukcesas organizi siajn proprajn, malpli grandajn kunvenojn. Senĝene turnu vin al homoj en via propra regiono. Eble ankaŭ vi estos invitita al blogistaj eventoj aŭ konferencoj, kie vi renkontos aliajn kontribuantojn de Global Voices.