Fokusaj artikoloj je Novembro 2013
Artikoloj je Novembro, 2013
Japanio: Protestantoj, ĵurnalistoj laŭte kontraŭas leĝproponon pri ŝtataj sekretoj
La polemika leĝpropono celas trudi pli severajn punojn por tralaso de ŝtataj sekretoj de Japanio, kritikistoj timas, ke ĝi povos limigi liberecon de raportado kaj la rajto je informiĝo.
Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio
Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...
Norvega muzikfilmeto ofendas Kirgizion
Por malgrandaj, senmaraj kaj malmulte konataj landoj kiel Kirgizio, “altigi sian reputacion” estas malrapida kaj malfacila procedo. Do, kiam steluloj el aliaj landoj venas por filmi scenojn en ilia kamparo, la espero estas ke la mesaĝo, kiun ili portos hejmen kun si, estos ĝusta. Sed bedaŭrinde afero ne ĉiam progresas tiel.
Jamajko: Misuzo de polica povo
Se al la polico estas implikta … estas permesite agi sen puno, ĉu vi ne sendas mesaĝon al aliaj policanoj sen respekto al homaj rajtoj, aparte al la rajtoj de malriĉuloj, demandantan, ĉu ili havas licencon por konduti tiel? Aktive Voice aperigas plendon [angle] al polica komisaro de Jamajko, post kiam du...
Jamajko: Lingvo kaj evoluo
Jamajko bezonas deklari la dulingvan ŝtaton laŭeble plej frue. Annie Paul opinias [angle], ke “duono de jamajkaj problemoj fontas el krizo de ĝia lingva identeco, kiu insistas, ke ĝia gepatra lingvo estas la angla, dum grandega parto de la loĝantaro povas paroli nur en la kreola lingvo de Jamajko (Patois)”....
Ĉina urbo invitas retuzantojn korekti fuŝajn anglajn ŝildojn
Por allogi pli da eksterlandaj loĝantoj, la urbo Shenzhen planas aboli ŝildojn fuŝe tradukitajn en la anglan per nova retkampanjo.
Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”
“La registaro daŭrigos sian provon fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.” Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj...
Haitio: Landa rearbarigo
Haiti Grassroots Watch [angle] blogas pri malfacilaj taskoj de rearbarigo en la insulo.
Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio
Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...
Insulti mortintan reĝon estas krimo en Tajlando
David Streckfuss citas [angle] decidon de la Tajlanda Supera Tribunalo pri kazo de Lése Majesté (leĝa malpermeso insulti reĝon), kiu defendis la verdikton kontraŭ civitano, kiu laŭdire kalumniis mortintan reĝon: Although the [defamatory] action was against a past king who had already passed on, it is still a violation….The defamation of a past...
Filmeto malkaŝas luksan vivostilon de monaĥoj en Tajlando
Tiu ĉi furore disvastiĝanta filmeto montras, ke tajlandaj monaĥoj, laŭraporte el la distrikto Kanthararom en la provinco Si Sa Ket [Nordorienta Tajlando], vojaĝas en privata aviadilo kaj portas luksajn sakojn kaj sunokulvitrojn de famaj markoj. http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=sANFgwoJeic TRADUKA NOTO: Ĉi-suba filmeto montras diskuton pri tiu ago de la monaĥoj. Reviziita de...
Butano: Akvoelektraj projektoj kaj alciono
La butana popolo malrapide komencas kompreni, ke la akvoenergiaj projektoj, kun tempopaso, ne nur ruinigos nian medion, sed ankaŭ kaŭzos la perdon de nia nacieco. Yeshey Dorji, fotisto en Butano, vizitis Berti, Zhemgang, serĉante blankventrajn ardeojn, kiuj estas minacataj, ĉar ilian vivteritorion ekdetruas grandskalaj akvoenergiaj projektoj antaŭenpuŝataj en la regiono....
La prospera ekonomio de Indonezio devas alfronti la plialtiĝon de manĝokostoj
John McCarthy kaj Zahari Zen urĝas la indonezian registaron apliki 'transformajn politikojn' por haltigi la kreskon de malsato kaj la plimultekostiĝon de altkvalitaj manĝaĵoj.
Muziko: Mirindaj manoj de Mori Mitsuhiro el Japanujo
Fingroj de pianisto valoras laŭdire milionojn da dolaroj. Kiom valoras manoj de manfluta [angle] muzikisto? Tio estas malfacila demando, ĉu ne? Ĉie haveblas talentulo, kiu atendas por esti malkovrita de la gepatroj kaj la socio. Mitsuhiro Mori [micuhiro mori] [angle] estas fama manfluta muzkisto el Japanio. Li jam ludis muzikojn per la...
De kantisto al reĝisoro: rokkantisto Cui Jian ŝanĝis sian rolon
Post kelkaj jaroj da silento, Cui Jian (崔健), la fama rokkantisto el Ĉinujo, reaperas ne kiel kantisto sed kiel filmreĝisoro.
Furoro pri piedpilko en Butano
Butano rangas en la 207-a loko inter 209 piedpilko-ludantaj nacioj en la rangolisto de FIFA. Tamen, Sogyel Tobgyel informas [angle], ke piedpilko fariĝis la nova furoro por la butana popolo. Reviziita de Vastalto
Birmo: SIM-kartoj nun vendotaj malmultekoste
Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatoj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000. Reviziita de...
Al laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj
@LaotianMama memorigas [angle] al laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, laosan tradician manĝaĵon, al malsataj beboj: Gluteneca rizo por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj pleniganta iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de...
Informografikaĵo: Malsukcesa eduksistemo de Pakistano
69% de virinoj kaj 50% de viroj en Pakistano ne scias legi aŭ skribi laŭ Alif Ailaan [angle] (A por anonco), alianco por eduka reformo gvidanta komunikadan kampanjon en la lando. Nur 67 procentoj de pakistanaj knabinoj kaj 81 procentoj de knaboj frekventas bazlernejon laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [angle]. En mezgrada edukado...
“Vi povas piedbati stevardinojn” en Kazaĥio
Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] stevardinon, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste kundividitajn afiŝojn en Twitter pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban: Казахстан-2013: бить стюардесс — можно. Показывать факи кортежам —...
La postvivintoj de la tajfuno en la Filipinoj demandas: kie estas nia registaro?
Helpo venas el la tuta mondo, sed survivantoj de tifonoj plendas, ke ili ne ricevis helpon de la registaro.
Ĉu eksterlandaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?
DC Guy observas [angle], ke plimulto de la eksterlandaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultajn sciojn pri la loka situacio: Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn. Pro tio la okcidentaj komunikiloj...
La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)
Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...
Hiĝroj de Bangladeŝo leĝe agnoskitaj kiel tria sekso
La anonco venis la 11an de Novembro, 2013, tuj post tre simila anonco de Germanujo sciiganta, ke baldaŭ eblos elekti trian sekson en naskiĝatestiloj.
14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio
TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj de ĝia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”. Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo, daŭripova evoluo kaj biologia diverseco. Oni rajtas voĉdoni por sia plej ŝatata filmo ĝis la 19-a de decembro 2013.