Artikoloj je Novembro, 2013
La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)
Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...
Hiĝroj de Bangladeŝo leĝe agnoskitaj kiel tria sekso
La anonco venis la 11an de Novembro, 2013, tuj post tre simila anonco de Germanujo sciiganta, ke baldaŭ eblos elekti trian sekson en naskiĝatestiloj.
14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio
TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj de ĝia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”. Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo, daŭripova evoluo kaj biologia diverseco. Oni rajtas voĉdoni por sia plej ŝatata filmo ĝis la 19-a de decembro 2013.
Amasaj kontraŭnukleaj protestoj okazis en Tokio
La 13-an de oktobro 2013, miloj da homoj marŝis tra la stratoj de Tokio por protesti kontraŭ nuklea energio. En kunveno nomata Adiaŭ Atomcentraloj [japane], japana popolo postulis la fermon de la atomcentraloj kaj la uzon de pli mediamikaj energifontoj. OOE Kenzaburoo, Nobel-premiito pri Literaturo en 1994, parolis [japane] antaŭ...
Karikaturoj komparas honkongan kaj tajvanan sociojn
Kevin Tang de Hong Wrong tradukis serion da karikaturoj prezentantaj la diferencojn inter Honkongo kaj Tajvano, desegnitaj de JIEJIEHK, tajvana artisto loĝanta en Honkongo. Sube estas unu el la komparoj, kiu vive montras la diferencon inter la restoraciaj servoj en Honkongo kaj Tajvano. Reviziita de Vastalto
Honkongo: Geja Fiero 2013
Jen estas filmeto alŝutita de Ares NG ĉe Jutubo, montranta la kuraĝigan kaj feliĉan renkontiĝon de Honkonga Geja Fiero 2013, kiu okazis en Honkongo en la semajnfino, la 9-an de novembro 2013. TRADUKA NOTO: Honkonga Geja Fiero ricevis fortan subtenon de la popolo kaj la komercistoj [angle], kaj prezentas,...
Pakistano: Libro de Malala malpermesita en privataj lernejoj
Malala Yousafzai estas pakistana knabino kaj aktivulo por homaj rajtoj. Ŝi eldonis la libron “I am Malala (Mi estas Malala)” en oktobro. Adeeb Javedani, la prezidanto de la Pakistana Asocio pri Administrado de Privataj Lernejoj, diris [angle], ke Malala estas reprezentanto de la okcidentaj landoj. La asocio malpermesis al la...
Sauda Arabio: 21 km el 655 km da marbordo de Ĝido alirebla de publiko
Ĉu vi loĝas proksime de la maro, sed sentas ke ĝi estas neatingebla? Tio okazas al homoj loĝantaj en Ĝido (Jeddah), Sauda Arabio. Ahmed Al Omran pepas: Total length of coastline within Jeddah Governorate is 655km. Only 21km of that is properly accessible to public http://t.co/64gTbTSEV3 — Ahmed Al Omran...
Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro
Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio: Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj...
Sauda Arabio: Verkisto Tariq Al Mubarak liberigita
Saudarabia verkisto Tariq Al Mubarak, malliberigita pro subtenado de la rajto de virinoj stiri [angle] en la absoluta monarkio, estas liberigita. Tamador Al Yami pepas: After 8 days in detention, Tariq Almubarak supporter of #Women2Drive #oct26driving is Free now. #FreeTariqAlmubarak — تماضر اليامي Tamador (@TamadorAlyami) November 3, 2013 Post 8 tagoj...
Egiptio: Serĉante hejmon
Kie oni sentas sin hejme? Egipta bloganto Tarek Shalaby kundividas sian opinion jene: Some people say home is where your bed is, others argue that home is where your wifi connects automatically. I can say that home is where your salaries have been transferred to Kelkaj homoj diras, ke hejmo...
Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram
“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...
Ĉina stilo pri seksa edukado
Liz Carter el Tea Leaf Nation (Tefolia Nacio) prezentas al la legantoj populan filmeton, kiu instruas gepatrojn kiel klarigi sekson al infanoj. Plejmulto de la gepatroj en Ĉinio diros al siaj infanoj, ke ili estas prenitaj de rubujo, dum la filmeto proponas kelkajn konsilojn por klarigi sekson sen efektive paroli...
Japanio: Ĵurnalistoj timas leĝprojekton pri protektado de sekretaj informoj
La kabineto de la japana ĉefministro ABE Shinzo aprobis leĝproponon [japane] la 25-an de oktobro 2013, por doni pli severajn punojn al ŝtatfunkciuloj, leĝdonantoj kaj aliaj, kiuj rivelis naciajn sekretojn kaj malutilis al nacia sekureco. La tiel nomata sekreto-protekta leĝo, nove eldonota, estis nepopulara inter la japana gazetaro, defendantoj de...
La financa kulturo de Karibio
La retejo Abeng News Magazine raportas [angle], ke Karibio montras kelkajn el la plej malaltaj indicoj pri ŝparado en la mondo.
Sud-Koreio: Retumantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ elektraj linioj
Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [koree] por...
Mistrakto de laboristoj kaj nia filino el Nepalo
Barata bloganto Kiran Kumar Karlapu [angle] rakontas pri malfacila situacio de nepala knabino, kiu estis resendita de sia dunganto el Riado, Sauda Arabio. Ŝi estis forlasita sola en Mumbaja flughaveno kun nesufiĉe da mono por aĉeti bileton por reiri al sia hejmo en Nepalo. Kelkaj pasaĝeroj helpis ŝin aĉeti la...
Freŝa mapo pri dengo en Barato
Vidyet ĉe la blogo Aam Janata kreis mapon pri dengo (epidemia febro) en Barato. La mapo estas farita surbaze de diversaj raportoj publikigitaj en gazetoj en la lastaj du monatoj.
Vivo en kirgizaj malliberejoj tra okuloj de kamerao
Eric Gourlan, fotisto, pasigis pli ol monaton en mallibrejoj en Kirgizio, dokumentante vivon de malliberuloj kaj gardistoj. La fotoj, kiun li faris tie, donas maloftan rigardon de interne al la mallibereja sistemo de la lando. La retejo Kloop.kg publikigis kelkajn el la rimarkindaj fotoj nun ekspoziciataj en muzeo en Biŝkeko. La...
Enmigrintoj el Orienta Eŭropo akcelas IT-industrion en Britio
Britio limigas transliman moviĝon de laboristoj jam de pluraj jaroj por eviti, ke elmigrintoj el Rumanio kaj Bulgario setlu kaj serĉu laborpostenojn en Britio. Sed la limigoj estos nuligitaj la 1-an de januaro 2014. Iuj antaŭdiras, ke multaj laboristoj enmigros el tiuj du landoj inter la plej malriĉaj en la...
Dokumenta filmo: Vivoj de venezuelanoj eksterlande
Kiaj estas vivoj de venezuelanoj, kiuj loĝas eksterlande? Ĉu tio interesas vin? Desde Afuera (El eksterlando) estas dokumenta filmo, kiu prezentas la vivojn de kvin venezuelanoj [hispane], kiuj registris sian ĉiutagan vivon per poŝtelefona kaj portebla filmiloj dum pli ol unu jaro. Filmproduktistoj Johann Pérez Viera kaj Pedro Camacho kunmetis tiujn...