Politiko pri etiko kaj ĉikanado

Ĝenerala Konduto

Global Voices atendas, ke ĉiuj membroj de nia komunumo kondutu etike kaj honeste kaj sekvu la principojn priskribitajn ĉi sube. Konduto, kiu malobservas ĉi tiujn principojn, ne estos tolerata, kaj komunumanoj, kiuj faras tion, povas esti forigitaj el la komunumo.

Komunuma Etiko

Ĉi tiu sekcio prezentas principojn pri konduto por gvidi nin en diversaj kuntekstoj kaj situacioj.

Global Voices estas granda, diversa komunumo kiu ampleksas multajn landojn, lingvojn, kulturojn kaj normojn de konduto.

Global Voices celas kreskigi komunuman medion en kiu ĉiuj individuoj estas traktataj kun respekto kaj digno. Ĉiu individuo havas la rajton labori en etoso kiu antaŭenigas egalajn ŝancojn kaj malpermesas diskriminaciajn praktikojn, inkluzive de ĉikanado. Ni alstrebas komunumon en kiu rilatoj estos liberaj de partieco (bias), antaŭjuĝo kaj ĉikanado.

Estas la politiko de Global Voices certigi egalan ŝancon sen diskriminacio aŭ ĉikanado surbaze de raso, koloro, religio, sekso, aĝo, nacia origino, handikapo, seksa orientiĝo, veterana statuso aŭ ajna alia protektita trajto.

Nia kunlaborantaro, estraro kaj komunumaj membroj verkas por kaj reprezentas Global Voices en diversaj forumoj, konferencoj, publikaj eventoj, akademiaj medioj kaj amaskomunikiloj. Ni agnoskas ke nia konduto en tiuj kaj similaj kuntekstoj devus reflekti kaj nian mision kaj normojn de konduto kiuj reflektas la valorojn de nia komunumo – reciproka respekto, malfermiteco, volemo aŭskulti, akcepton de diversaj vidpunktoj, kaj konscio pri malsamaj kulturaj normoj.

Komunumaj membroj kiuj reprezentas GV en diversaj forumoj estas la vizaĝo de la komunumo sendepende de ĉu ili estas pagitaj dungitoj aŭ volontuloj, kaj notante ke multaj en la komunumo ankaŭ reprezentas aliajn organizaĵojn, aŭ sin mem, en malsimilaj kuntekstoj.

La komunumaj membroj de Global Voices funkcias en multaj malsamaj juraj kaj reguligaj kadroj tra la mondo; ni serĉas konatiĝi kun lokaj leĝoj kaj respekti lokajn normojn dum ni laboras kaj vojaĝas en malsamaj kuntekstoj.

Ĉar lokaj normoj varias tra la mondo, konduto kiu estas akceptebla en unu kunteksto estas ofenda aŭ eĉ kontraŭleĝa en alia. Ni klopodas konscii pri aferoj kiel persona spaco [spaco kiu rekte ĉirkaŭas homon, ndltr.], genra kontakto, mano-gestoj, ŝercoj kaj rekta parolo [eo], normoj pri mono kaj alkohola konsumo.

Ĉikanado

Dum ekzistas malsamaj normoj kaj leĝoj por ĉikanado tra la mondo, Global Voices serĉas kreskigi medion en kiu ĉiuj individuoj de ĉiuj landoj estos protektataj kontraŭ diskriminacio aŭ ĉikanado.

La politiko de Global Voices malpermesas seksan ĉikanadon kaj ĉikanadon pro raso, koloro, religio, sekso, aĝo, nacia origino, handikapo, seksa orientiĝo, veterana [eo] statuso aŭ ajna alia protektita trajto. Malobservoj devas esti raportitaj al la Administra Direktoro,  Georgia Popplewell, aŭ al la Plenuma Direktoro , Ivan Sigal, aŭ alternative, al komunumaj reprezentantoj en la Estraro.

Okaze de plendoj, privateco de la koncernaj individuoj estas plej grava, kaj konfidenco estos respektata – nur tiuj kun bezono scii surbaze de profesiaj zorgoj estos informitaj.

Por la celoj de ĉi tiu politiko, seksa ĉikanado estas difinita kiel nebonvenaj seksaj avancoj, petoj por seksaj favoroj kaj alia vorta aŭ fizika konduto de seksa naturo kiam: (i) submetiĝo al tia konduto iĝis ĉu eksplicite aŭ implicite kondiĉo por la dungado de individuo; (ii) submetiĝo al aŭ malakcepto de tia konduto de individuo estas utiligata kiel la bazo por dungaj decidoj influantaj tian individuon; aŭ (iii) tia konduto havas la celon aŭ efikon senracie malhelpi la laborefikecon de individuo aŭ krei timigan, malamikan aŭ ofendan labormedion.

Okaze de ĉikanado, ne estos reprezalio pro plendoj. GV klopodos disponigi rapidan enketon de plendoj. GV ankaŭ bonvenigas demandojn, zorgojn kaj petojn por trejnado de dungitaro.

Ĉi tiuj gvidlinioj validas por ĉiuj niaj ĉeestaj kunvenoj kaj interretaj spacoj, inkluzive de Google Groups, Slack, WhatsApp, Signal kaj aliaj.

  • Estu ĝentila kaj respektema al ĉiuj membroj. Kiel tutmonda komunumo, ni taksas diversajn perspektivojn. Vi eble ne ĉiam konsentas, sed malkonsentoj estu esprimitaj konstrueme kaj respekteme .
  • Alportu pozitivan, konstrueman energion al diskutoj. Kunhavigu ideojn, faru pripensemajn demandojn, kaj kontribuu en maniero kiu riĉigas la komunumon.
  • Respektu privatecon : Vi partoprenas kaj kundividas je via propra risko. Bonvolu memori, ke kvankam iuj interretaj platformoj kiel WhatsApp estas fin-al-fine ĉifritaj, viaj datumoj povas ankoraŭ esti alireblaj en iuj cirkonstancoj. Estu konscia pri tio, kion vi dividas kaj kiel vi identigas vin, precipe se vi estas en riska situacio.

Modereco kaj konfliktsolvado

  • Se faciliganto/administranto de grupo/moderiganto petas vin ĉesigi konversacion ĉar ili opinias, ke ĝi ne konformas al la valoroj de GV aŭ ke membro de la komunumo sentis sin nesekura, faru tion tuj.
  • Se la konduto/tono de persono kaŭzas malkomforton aŭ estas konsiderata malkonvena, faciliganto/administranto/moderigilo aŭ koncerna membro povas peti, ke ĝi estu ĉesigita. Bonvolu respekti ĉi tiujn petojn .
  • Se zorgoj daŭras, la administranto povas elekti provizore forigi membron el la grupo.

Eskalada procezo

  • Se komunumano opinias, ke ĉi tiuj gvidlinioj estis malobservitaj, oni instigas ilin kontakti rekte la faciliganton/administranton/moderigilon.
  • Se la problemo ne estas solvita je la grupa nivelo, oni povas sendi formalan plendon al la Administraj Direktoroj (Managing Directors – MD) aŭ la Plenuma Direktoro (Executive Director – ED).
  • La MD/ED revizios la situacion, faros sendependajn konversaciojn kun la koncernatoj, kaj — surbaze de sia takso — povas eldoni averton aŭ provizore aŭ daŭre forigi membron el la grupo.