Aliĝilo por Global Voices en Esperanto (GVE)

Membroj de la komunumo Lingua ĉe la civitana amaskomunikila pintkunveno de Global Voices en Cebuo, Filipinoj. 2015. Foto de Jer Clarke. CC BY-NC 2.0

La realigo de dekoj da lingvaj retejoj ĉe Global Voices eblis per la malavareco de la centoj da volontuloj de la projekto Lingua, kiuj donacas sian libertempon por traduki rakontojn kaj tiel konstrui pontojn inter diversaj landoj, kulturoj, lingvoj kaj popoloj.

Kial partopreni?

Volontulado kiel tradukisto kun la projekto Lingua povas esti rekompenca plurmaniere. Multaj volontuloj raportas, ke ili sentas kontenton, ke iliaj tradukoj faras pozitivan kontribuon al la mondo.

Aldone, la projekto Lingua ofertas al aspirantaj tradukistoj aŭ aliaj burĝonantaj profesiuloj ŝancon ricevi mentorecon, konstrui laborportfolion kaj disvolvi siajn kapablojn ne nur en tradukado, sed ankaŭ en multkultura kunlaboro, kritika pensado, kreemo kaj iloj kiel WordPress.

“Volontula tradukado por [Global Voices] sentas kiel volonte malfermi novajn fenestrojn al la mondo kaj ĝiaj milionoj da realaĵoj.”
— Anna Kokkinidou, kiu tradukis por Global Voices en la greka.

Iuj volontuloj havas pasion por specifa afero aŭ temo kaj uzas sian elekton en tradukado de rakontoj kiel manieron konsciigi. Aliaj ĝuas la tradukprocezon mem – kiel pasigi tiom da tempo kun specifa rakonto de Global Voices plilarĝigas siajn proprajn horizontojn. Vi lernas ion novan per ĉiu traduko!

Fine, fariĝante volontula tradukisto por la projekto Lingua, vi aliĝas al reto de homoj el la tuta mondo, kiuj laboras en multaj diversaj landoj kaj sektoroj, kaj kiuj kunhavigas scivolemon pri la mondo kaj deziron fari ion bonan. Por multaj kontribuantoj, la ligoj kiujn ili faris per la komunumo de Global Voices malfermis pordojn al personaj kaj profesiaj ŝancoj, kiujn ili alie ne havus.

“Mi ŝatas la ideon povi informi aliajn pri kio okazas en la plej malproksimaj, ofte forgesitaj lokoj, tiel helpante teksi ligojn inter homoj vivantaj en la kvar anguloj de la mondo.”
— Samantha Deman, kiu tradukis por Global Voices en la franca.

Partoprenantoj ĉe la pintkunveno de Global Voices en Katmanduo, Nepalo. 2024. Foto de Jer Clarke. CC-BY-NC

Postuloj por partopreno

Neniuj formalaj tradukaj kvalifikoj aŭ minimuma sperto estas postulataj por kandidatiĝi. Same pri teknikaj kapabloj: tradukistoj por Lingua laboras en WordPress [eo], kaj kiel tia ni trovas, ke havi iom da familiareco kun WordPress estas helpema. Tamen, estas ankaŭ en ordo se vi ne sentas vin komforte kun ĝi — kondiĉe ke vi volas lerni, ni provizas trejnadon kaj subtenon.

Ĉu mi povas elekti la rakontojn, kiujn mi volas traduki?

Se la laboro estas de distanco, ĉu vi iam renkontiĝas persone?

Kial ni mem traduku, kiam homoj povas simple uzi maŝintradukilojn kiel Google Translate?

Rigardu nian paĝon pri Oftaj Demandoj (FAQ) por lerni pli pri kiel kaj kial partopreni en la projekto Lingua.

Vi devas havi fortajn lingvokapablojn en almenaŭ du lingvoj. Plej multaj rakontoj de Global Voices estas origine publikigitaj en la angla kaj kiel tia, la plej multaj volontuloj tradukas el la angla al alia lingvo. Tamen, en certaj kazoj iuj volontuloj tradukas inter du ne-anglaj lingvoj, aŭ ili tradukas el ne-angla lingvo al la angla, depende de la disponeblo de la enhavo.

Vi povas kontribui tiom multe kiom vi volas. Ni simple petas, ke vi estu komunikema al la administranto de via lingvo, respektu iujn limdatojn kiujn vi akceptis, kaj estu malfermita al lernado kaj reagoj (feedback). Vi ankaŭ devas konduti vin laŭ la politiko pri etiko kaj ĉikanado de la komunumo de Global Voices.

Aliĝu por fariĝi volontula tradukisto

Por aliĝi al teamo de Global Voices en Esperanto, vi bezonas plenigi la ĉi suban aliĝilon. Poste respondeca administranto kontaktos vin rilate al la sekvaj paŝoj. Ni ŝatus atentigi, ke plenigante ĉi tiun formularon, vi kandidatiĝas por esti volontula tradukisto por Esperanto kaj la atendo estas traduki al Esperanto.

Se vi ŝatus (ankaŭ) volontuli kiel tradukisto por alia lingvo, vizitu la retejon de la projekto Lingua kaj elektu el la listo de la tie menciitaj lingvoj.

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la suban aliĝilon. Poste ni revenos al vi por revizii vian kandidatiĝon kreinte konton kaj provizoran pasvorton per kiuj vi povos ensaluti (login). Ni antaŭĝojas pri via unua traduko. Kundividu vaste kaj aliĝu ĉi tie!

Nomo(deviga)
Bonvolu taksi vian scipovon de la lingvo Esperanto(deviga)
Multaj, sed ne ĉiuj, tradukistoj de Lingua laboras el la angla kiel sia fontolingvo. Bonvolu indiki nur unu lingvon ĉi tie. Vi havos ŝancon indiki viajn kapablojn en aliaj lingvoj poste.
Je kiu nivelo vi regas la fontolingvon, kiun vi indikis supre?(deviga)
Se vi povas labori kun aliaj fonto- aŭ cellingvoj, sciigu nin ĉi tie.
Ĉu vi havas antaŭan sperton kun tradukado?(deviga)
Ĉu vi havas antaŭan sperton kun WordPress?(deviga)
Tradukistoj de Lingua laboras en WordPress. Ni provizas trejnadon kaj subtenon, kvankam ni trovas, ke iom da konateco pri WordPress estas helpa. Tamen, estas en ordo se vi ne havas ĝin — kondiĉe ke vi volas lerni.
La tradukistoj de Lingua estas volontuloj, kiuj donacas sian tempon tradukante rakontojn de Global Voices en dekojn da lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Vi povas aldoni ekzemplojn de antaŭaj tradukoj, detalojn pri via profesia aŭ persona fono, aŭ ion ajn alian, kio helpos nin fari decidon pri via kandidatiĝo.