Artikoloj pri Russia invades Ukraine
La rusa artistino Alexandra Skochilenko alparolas la kortumon en Sankt-Peterburgo ĉe sia proceso pro kontraŭmilitaj mesaĝoj
"Mia proceso, sekvata vaste en Rusio kaj tutmonde, faros historion, sendepende de la verdikto. Vi ne juĝas teroriston, ekstremiston, aŭ eĉ politikan aktiviston. Vi juĝas pacifiston"
“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri
Ne estas multaj kulturaj perantoj inter Balkanoj kaj la hispana. Elvi Sidheri estas unu [el ili]. Li vojaĝis tra landoj kaj literaturoj kaj tradukas de la hispana, portugala kaj itala al la albana. Ni parolis pri la ligoj inter Balkanoj, Albanio, Hispanio kaj Latinameriko.
En Ĉeĥio “privataj sankcioj” kreskigas rusofobion
La 50 000 rusianoj loĝantaj en Ĉeĥio nun suferas kreskantan rusofobion, kvankam neniu demandas ilian opinion pri la milito en Ukrainio.
“Roosyan Klassiks”: intervjuo kun slovaka verkisto Daniel Majling pri kultaj rusiaj aŭtoroj kaj la aktuala nuligo-kulturo
Slovaka verkisto Daniel Majling analizas la nocion de nuligo-kulturo rilate la rusan literaturon kaj kundividas siajn vidpunktojn pri la danĝero de etnocentrismo en tiu ĉi debato en la intervjuo.
Batalo de identecoj: Kial la Kremlo pretendas paroli nome de la “rusparolantoj” de Ukrainio
Moskvo propagandis sin kiel protektanton de la rusparolantoj tra la postsovetia spaco, sed multaj rusparolantoj ne identiĝas kun Rusio. Hodiaŭ ĝi utiligas diversajn komunumojn por ataki Ukrainion.
Muziko en militaj tempoj: kanto kiel formo de ukraina rezisto
Rilate al la rusia invado de Ukrainio, kulturo kaj identeco estas en la centro de la konflikto. En ĉi tiu kunteksto, ukraina muzikgrupo "Okean Elzi" ekpaŝis por inspiri la ukrainan reziston.
Kion signifas por Ukrainio la historio de urba militado de Rusio en Alepo kaj Grozno?
Uzante rifuĝintojn kiel celojn kaj uzante kontraŭleĝajn pafaĵojn, la invado de Rusio en Ukrainio daŭre pliseverigos unu el la plej grandaj humanitaraj krizoj en Eŭropo ekde la Dua Mondmilito.
Montenegraj gejunuloj lanĉas kontraŭmilitan kanton por la infanaro de Ukrainio
La kanto kaj la videaĵo estis publikigitaj de la gazetara kompanio Vijesti, kiu uzas ilin por antaŭenigi humanitarajn agadojn por helpi Ukrainion.
Milito en Ukrainio montras la rasismon de amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ arabaj militviktimoj
Estas komentoj pri haŭtkoloro, vestaĵo, socia klaso kaj vivstilo en la amaskomunikiloj kaj politikaj paroladoj, kiuj klarigas kial la milito en Ukrainio estas terura male al tiuj en landoj kiel Sirio, Irako, ktp.
Kial ujguroj envias ukrainojn
Ujguroj ŝatus diri al ukrainoj: "Ne rezignu la batalon, alie vi ĉiuj alfrontos morton, kiel ni."
Kiel tajvanaj uzantoj de sociaj amaskomunikiloj respondis al la invado de Ukrainio fare de Rusio
En Tajvano, la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio fariĝis nova faŭltolinio, dividante tiujn, kiuj postulas pli da distanco de Ĉinio, kaj tiujn, kiuj postulas pli proksimajn rilatojn kun Pekino.
Ĉu ni vivas en memkreita novaĵveziko?
Ni povas sekvi la novaĵojn en multaj lingvoj kaj fari konkludojn, elekti kion disvastigi kaj kion konsideri kiel misinformadon.
Neatendita reago de Prago post rusa invado de Ukrainio
Tute neatendite, la rusa invado de Ukrainio ŝanĝis la pozicion de la plej influa subtenanto de Moskvo en Ĉeĥio: prezidento Miloš Zeman, kiu ĵus nomis la agojn de Moskvo "krimo".