Tradukgvidilo al Lingua

Saluton, tradukemuloj !

Ĉi tiu gvidilo funkcias kiel referenco, klarigante la procezon de kreado de tradukoj de artikoloj (nomataj afiŝoj‘/posts sub la Panelo/Dashboard en WordPress, la sistemo per kiu funkcias Global Voices Esperanto Lingua. Ĝi klopodas pritrakti kiel eble plej komplete la plej multajn aferojn, kiujn ni povus alfronti.

Se vi estas tute nova kontribuanto kaj ne legis la paĝon Bonvenon al niaj tradukistoj, bonvolu fari tion nun, ĉar ĝi enkondukos vin al Global Voices kaj al nia komunumo, dum ĉi tiu paĝo pli funde klarigos la pli teknikajn detalojn de afiŝado de tradukoj.

Se vi ankoraŭ ne estas kontribuanto de Global Voices (Tutmonda Voĉoj), vidu la paĝojn Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [eo] por lerni kiel fariĝi tradukisto aŭ provleganto de jam faritaj tradukoj idnikante tion en la aliĝilon de Global Voices en Esperanto.

Provlegantoj

Provlegantoj sciu ke legado de tradukoj ne nur permesas ekzerci sin en tradukado, sed ankaŭ en reviziado t.e. kontrolado kaj korektado de la celteksto.  Poste unu el la administrantoj eble ankoraŭ postredaktas (en:Editing), plia paŝo en la tradukprocezo en kiu oni prijuĝas ĉu la tradukita kaj reviziita teksto estas tute preta aŭ ĉu necesas plia reviziado. Por faciligi la provlegadan taskon, ni petas al tradukantojn laŭeble meti la originalan tekston en kursiva tiparo. 

Enhavotabelo de tiu ĉi gvidilo

Bildoprezento : konciza gvdilo kun helpiloj kaj konsiloj por tradukantoj de GVE

Alveninte ĉi tie mi invitas vin al trankvila tradlegado de la ĉi-suba bildoprezento por ne ripeti ĉiujn klarigojn ĉiufoje al novuloj.

La suba bildoprezento (.pptx) estas kompletiga rilate al la teknika procezo de afiŝado (publikigo). Ĝi servas ĉefe al novaliĝintaj volontuloj kiel konciza gvidilo kun bazaj informoj pri la uzo de WordPress, la sistemo kiun ni uzas por kunlabori kaj publikigi vian tradukon. Sed enestas ankaŭ ĉapitro pri helpiloj kaj alia ĉapitro kun konsiloj rilate al tradukado, ambaŭ utilaj al tradukantoj kaj provlegantoj.

Dissendolistoj

Post via aliĝo vi estos aldonita al unu aŭ pluraj retpoŝtaj dissendolistoj de Google Grupoj.

La ĉefa listo nomiĝas retpoŝta grupo “GV Community“. Ĉiu en Global Voices estas inkluzivita en la konversacioj pri la GV Community-grupo, kie ni diskutas pri redaktaj kaj organizaj aferoj.

Se vi serĉas iun informon kaj ne povas trovi ĝin ĉi tie, bonvolu sendi retpoŝtmesaĝon al la dissendolistoGV Authors” kaj mencii, ke vi ne trovis la respondon ĉi tie. Ni ĉiuj kune laboros por fari ĉi tiun dokumenton kiel eble plej kompleta kaj ĝisfunda.

Se temas pri demandoj rekte ligitaj al Global Voices en Esperanto, bonvolu sendi retpoŝtmesaĝon al nia propra dissendolisto “GV Esperanto (nur personoj jam aldonitaj al la listo povos sendi demandojn).

Global Voices kaj WordPress

WordPress (WP) [en] estas la sistemo kiun LINGUA uzas por krei, traduki kaj publikigi artikolojn. Ni uzas tiun programon ankaŭ por nia esperantlingva retejo Global Voices en Esperanto. Ĝi estas blogilo, havante multajn elekteblojn kaj funkciojn. Ni uzas ĝin por preskaŭ ĉiuj niaj Lingua-retejoj (Global Voices, Rising Voices, Advox ktp). Plena klarigo pri kiel uzi WP por blogado estas iom ekster la kadro de ĉi tiu dokumento, sed ĝi estas sufiĉe intuicia kaj ni helpos niajn tradukistojn laŭeble kun la bazaj funkcioj. Se vi volas ĝisfunde lerni kiel uzi WordPress, ekzistas gvidilo ĉe la dokumentara vikio de WordPress [en].

Traduki rekte en la reta redakta spaco de Gloval Voices Esperanto (GVE)

Estas tre facile krei tradukojn de la retejo de Global Voices en alian. Espereble la plej malfacila parto estas la efektiva tradukado!
Por filmita enkonduko pri kreado de tradukoj, vidu tiun ĉi filmeton [angle]. 

Uzo de WordPress por via redakta spaco

La preferinda maniero estas rekte skribi en la redakta spaco ene de WordPress, la sistemo kiun uzas Global Voices/Tutmondaj Voĉoj por kunlabori, traduki kaj aperigi artikolojn. Eblas fari la tutan traduklaboron de artikolo en via persona redakta paĝo, elektante prefere la lingvon Esperanto por ensaluti. Post ensalutado vi unue importu la enhavon de la artikolo kiun vi volas uzi por via traduko.

  • Komencu la tradukan procedon importante la enhavon per kopiado de la URL de la artikolo kiun vi intencas traduki, gluante ĝin en la tekstujo. Nepre legu kiel fari tion sub punkto 5  “Importi enhavon el artikolo kiun vi tradukas”

Importi enhavon el la artikolo kiun vi tradukos

La interfaco de WordPress ne ekzistas en Esperanto kaj tial iuj klarigoj aperas en la angla lingvo. 

Kapti la (alilingvan) enhavon el la tradukenda artikolo, gluante ties ligilon en la tekstujon Source Post URL Poste alklaku Fetch Post Data. “Post” (Afiŝo) inkluzivas originalajn artikolon, tradukon kaj lokan tradukon de artikolo verkita en alia retejo de Lingua (Global Voices, Rising Voices, Advox, Community). ”Fetch Post Data” (= kaptu donitaĵojn de la afiŝita originala artikolo) ebligas ke la bildoj kaj ligiloj bone videblu en via traduko.

Iru al la retejo, por kiu vi tradukas kaj ensalutu (aldonu /wp-admin/ al la fino de la retadreso de la retejo por ensaluti, ekzemple por GVE : https://eo.globalvoices.org/wp-admin)                                                                                                   

  1. Iru al unu el la LINGUA-retejoj (Global Voices, Rising Voices, Advox, Community) kaj elektu artikolon en la lingvo el kiu vi volas traduki. Kopiu ties ligilon (URL-on).
  2. Sub Panelo (maldekstre sur nigra fono) iru al “Afiŝoj (posts) > + NOVA (=“Komenci novan tradukon”) en la panelo tute supre de la redakta spaco) por komenci novan tradukon de artikolo.
  3. Grava paŝo en tradukado de artikolo estas kapti ligilon (en : URL) de la fonta artikolo (ekzemple : https://community.globalvoices.org/2016/02/translator-newsletter-language-laughs-translation-agencies-more/  se vi volas traduki tiun artikolon de Global Voices) kaj enigi ĝin en la tekstujon Source Post URL sub GV- Lingua Translation (vidu la ekrankopion) .
  4. Fine, alklaku la butonon Fetch Post Data.

Ĉi tio kontrolos la validecon de la URL-o, konservos la registraĵojn de la traduko kaj redonos la enhavon de la fonta artikolo al via tradukenda artikolo, tiel ke vi povu komenci la tradukadon.

ATENTU ! Se vi premos la butonon “Fetch Post Data”, kiam artikolo jam enhavas tekston, tio aldonos la fontan artikolon al la fino de iu ajn enhavo, kiu tie jam ekzistas, do estu atentema pri ĉi tiu butono.

AVERTO  !  La sistemo estas agordita por montri al vi erarojn se estas problemo kun via URL, aŭ se iu alia jam komencis traduki ĉi tiun artikolon. Bonvolu atente legi la erarojn kaj sekvu iliajn instrukciojn. Se vi havas daŭrajn problemojn, bonvolu kontakti vian administranton de GVE aŭ tiun de LINGUA.

Surbaze de redonitaj datumoj, via nova artikolo devus esti aŭtomate plenigita per la jenaj informoj:

  • Titolo de la artikolo
  • Enhavo de la artikolo
  • Eltiraĵo de la artikolo (se ĝi ekzistas ĉe la fonto)
  • Kategorioj de la artikolo
  • Miniatura bildo [thumbnail] de la artikolo (se ĝi ekzistas ĉe la fonto)
  • Alia metadatumo de la artikolo (elstarigita bildo ktp.)

Ĝisdatigi jam faritan tradukon sen denove importi enhavon

Translations box after content import

Tiel aspektas la tranduktekstujo Post URL post importado de la ligilo kiu korespondas al la tradukenda artikolo.

La interfaco de WordPress ne ekzistas ĉie en Esperanto kaj tial la klarigoj aperas en angla lingvo.

La butono “Update” (ĝisdatigo).  en la tekstujo “GV Lingua Translation”.

ATENTU! Ne uzu “Update” por konservi ŝanĝojn en la traduko mem, ekzemple iujn korektitajn esprimojn aŭ vortojn fare de tradukanto aŭ provleganto, vi devas reveni supren, tute dekstre, kaj elekti “Konservi malneton“, tio signifas “vian propran malneton kiun vi ĵus prilaboris, korektis.”

  • Update” ebligas al vi konservi aŭ rekonservi la registraĵon (en: translation record) de la traduko (la rilaton inter la du artikoloj kiel tradukoj unu de la alia) sen importi la tutan efektivan enhavon de la artikolo. Tio estas utila, se io estas malĝusta kun la tradukinformo kaj necesigas ĝian ĝisdatigon, aŭ se la registraĵoj de la traduko mankas iukiale.
  •  “Re-Fetch Post Data”(“Re-kapti afiŝdatumojn”)
    konservos ajnan aktualan artikoltekston kaj aldonos la kolektitan enhavon je la fino.
  •  “Remove” (“Forigi”)
    forviŝos ĉiun traduktekston, sed lasos la artikolenhavon senŝanĝa.

Atentu ke ne mankas aŭtomataj informoj pri la artikolo

Tio povas aspekti kiel evidentaĵo, sed mi mencios ĝin ĉi tie por kompleteco: tuj post kiam vi importis káj tradukis la enhavon, vi devas ekzameni la titolon de la artikolo ĉe la supro kaj la enhavon en la granda tekstujo por certigi, ke ĉio estas tradukita en Esperanton. Por faciligi la provlegadon, mi konsilas meti la titolon el la artikolo kiun vi tradukis ankaŭ via traduka teksto ekz. hispanlingva titolo, sekvata de via traduko en Esperanton.

La esceptoj estas la HTML-etikedoj ( kiel <img> ), (kiel https://site.com) kaj pecetoj de enhavo, kiuj estas jam en lingvo malsama ol tiu de la fonto (t.e. originala citaĵo).

Dum vi devas traduki la titolon, enhavon kaj eltiraĵon de la artikolo, estas aliaj informoj, kiuj estos importitaj aŭtomate por vi kaj bezonas de vi nenian agon. Tamen, estas bone konscii pri ili, kaj vi devas atenti, ke ne manku iuj el tiuj aŭtomate importitaj informoj:

  • Miniatura bildo de la artikolo – URL-o de bildeto. Ĉi tio devas troviĝi en la tekstujo “GV Post Thumbnail Chooser” sur la redakta paĝo de la artikolo. Ili ne ĉiam ekzistas en fontaj artikoloj, do ili povas ne esti en ĉiuj tradukoj.
  • Metadatumoj de la fonto – Ĉi tio estas la datumoj pri la fonta artikolo, kiuj permesas al la retejo de Lingua montri tiajn informojn kiel originalan aŭtoron kaj ligilon al la originala fonto. Se iuokaze estas problemo kun la metadatumoj de la fonto, tiam uzu la butonon “Update” en la tekstujo “GV LinguaTranslation” por refreŝigi ĝin.
  • Kategorioj – Ili kutime montriĝos en la dekstraflanka strio de la redakta ekrano de la artikolo kaj kongruas kun tiuj de la originala artikolo. Ĉiam devas esti iuj kategorioj por ĉiu artikolo. Se estas neniuj, probable vi renkontis cimon.

Noto: Bonvolu aldoni neniujn kategoriojn por tradukoj de artikoloj el Global Voices. Estas ofta eraro aldoni la lingvon de la retejo de Lingua, por kiu vi volontulas, sed ĉi tio ne necesas. La lingva kategorio devas respeguli la lingvojn de la cititaj blogoj kaj la lingvojn en la artikoloj, al kiuj ni ligiĝas. En retejoj de Lingua, decas al vi nur uzi la samajn kategoriojn, kiuj estas en la anglalingva artikolo. Via lingvo (en nia kazo ‘Esperanto’) ne devas esti aldonata al la listo, krom se troviĝas ligilo al Esperanto en la artikolo. Se vi rimarkas eraron en la originalaj kategorioj, tiam vi eble bezonos raporti tion per la redaktopetilo [angle].

Esceptoj estas artikoloj el Advocacy kaj Rising Voices, por kiuj necesas ke preskaŭ ĉiuj kategorioj estu permane elektitaj kaj aldonitaj, laŭ via bontrovo kaj speco de artikolo.

Traduki malrekte en loka tekstredaktilo

De tempo al tempo, tamen, estas agrable loke uzi plaĉan tekstoredaktilon kun sintaksmarkado por HTMl. Eble vi opinias ke estas bona ideo konservi vian tradukitan tekston sur via loka komputilo por eviti la eblecon ke io malbona okazu al la retejo kaj ke via teksto malaperus. Ĉi tio ne devas okazi, sed malofte ĝi ja okazas. Tial, se vi volas loke redakti:

  1. Kopiu la tekston, kiun vi bezonas traduki, al via loka tekstoredaktilo.
  2. Traduku la tekston tie.
  3. Algluu la tekston (alineo post alineo sub la teksto en la lingvo el kiu vi tradukis) kie vi importis la artikolon en WordPress.
  4. Konservu la tradukon.

Loka tekstoredaktilo kiel redakta spaco: Neniam uzi Microsoft Word

AVERTO kontraŭ Microsoft Word: Se vi uzos Microsoft Word aŭ similajn komplikajn tekstoprilaborilojn, via artikolo rompiĝos kiam vi konservos ĝin, ĉar ili aldonas al la HTML nenecesajn elementojn, pro kiuj WordPress fariĝas neregebla. Bonvolu uzi nur simplajn redaktilojn aŭ kodredaktilojn kiel la ĉi-sube menciitaj.

Jen kelkaj rekomendindaj senpagaj tekstoredaktiloj, kiuj bonege funkcias kun HTML:

  • Windows: Notepad++ [en]
  • Mac iOS: TextWrangler [en]
  • Linux: gEdit [en] (alinome, Text Editor). Ĝi devas jam esti instalita, se vi uzas la operaciumon Ubuntu.
Editing a post externally with Fraise

Redakti artikolon ekster WP kun Fraise por Mac OS x

Tradukfilozofio

Spegulado” kontraŭ “Novfarado

Estas kelkaj skoloj de tradukado en la mondo: ekzistas la skolo de “spegulado” (faru nenian ŝanĝon kaj konservu ekzaktecon) kaj ekzistas la skolo de “novfarado”.

Ideale, tradukistoj adoptos prudentan metodon, kiu entenas elementojn de ambaŭ skoloj kaj uzos sian juĝon por taksi malfacilajn scenarojn. Okaze de dubo, tamen turnu vin al laŭkultura tradukado kaj evitu laŭliteran tradukadon de frazeologio.

Avantaĝo de Esperanto estas ĝia flekseblo, tiel ke eblas paŭsi la originalan strukturon tre precize al Esperanto, sen tro tordi la cellingvan gramatikon (kiel okazas, kiam oni provas paŭsi fremdajn strukturojn al aliaj lingvoj). La flekseblo de Esperanto tamen ankaŭ estas danĝero, ĉar unuopa tradukanto eble tamen troigas la imitadon de originalaj strukturoj. Tial, helpas konsultiĝi kun internacia teamo de spertaj esperantistoj, por eviti malfacile kompreneblajn aŭ tute malkutimajn esprimojn. Ĝuste tion ni klopodas fari. Ni do alvokas vin traduki por ni, varbi spertajn esperantistojn por ke ĉiu el vi povas fidi je iliaj lingvaj konsiloj.

Traduki fraptekston (“tagline”)

Vi havas pli da libereco tradukante titolojn, frapekston kaj eltiraĵon en maniero pli alloga aŭ aktuala por la celgrupo. Ili povas esti adaptataj al la celata legantaro de Lingua kaj/aŭ sekvi la originalan artikolon aŭ la anglan tradukon, aŭ malsame ol ambaŭ, kondiĉe ke ili restas fidelaj al la originala ideo.

Traduki eltiraĵojn

Excerpt box, this needs to be translated.

Eltiraĵa kadro. Ttiu bezonas tradukadon.


Eltiraĵo
 (angle : excerpt) estas tekstujo kun mallonga priskribo de la artikolo, kiu estas montrita anstataŭ la plena enhavo en la hejmpaĝo, paĝoj laŭ kategorioj kaj aliaj arkivoj.

ATENTU ! Vi devas traduki tiun tekston antaŭ ol publikigi vian tradukon; alie, la eltiraĵo montriĝos en la originala lingvo sur la hejmpaĝo de la retejo, por kiu vi tradukas.

Prenu momenton por kontroli la tekstujon Eltiraĵo sur la redakta paĝo de la artikolo, post kiam vi importis la artikolon.

Dum vi tradukas artikolon, estas kelkaj elementoj de artikolo, kiujn vi devas konverti (adapti), tiel ke ili bone funkciu por via lingva aŭskultantaro.

Tradukado de video

Se la artikolo, kiun vi tradukas, havas filmeton (videon), vi eble aldonu subtekston al ĝi por pliigi ĝian alireblecon.
Bonvolu kontroli nian gvidlinion “Uzi Amara-n por subtekstigi filmetojn” [en].

Traduki tviteraĵojn (pepojn) kaj kradvortojn

Traduku nur la enhavon mem de la tviteraĵo; la ligiloj, dato kaj uzantonomo jam videblos interne de la originala tvitera enkorpigaĵo.

  • Neniam traduku la enkorpigan kodon de tviteraĵo! Aldonu novan tradukan blokcitaĵon por la tradukita teksto.
  • Ne traduku kradvortojn.
  • Se vi bezonas aldoni redaktistan noton en vian tradukon (ekzemple, por klarigi mallongigon), ĉirkaŭigu ĝin per rektaj krampoj ([…]).

Alivorte, por Global Voices en la angla, ni kutime lasas la originalan kradvorton kaj poste metas noton […] klarigantan la vorton, se ĝi estas en alia lingvo aŭ ne estas evidenta. Por retejoj de Lingua, la maniero fari ĉi tion eble varias de grupo al grupo – bonvolu demandi vian redaktiston, kiun stilon la retejo uzas.

Ekzemple por Global Voices en la hispana, tradukistoj lasas la kradvortojn, sed enmetas tradukon per [ ], sed la vortoj interne de la krampoj ne tenas la formaton de kradvorto : ili estas skribitaj aparte kaj respektive en majusklaj kaj minusklaj literoj.

Protestors in Egypt gather around Tahrir Square. #Jan25 #Egypt #TahrirSquare

traduku tiele (por GVE) :

Manifestaciantoj en Egiptio kolektiĝis ĉirkaŭ la Placo Tahrir. #Jan25 #Egiptio #TahrirSquare

Bonvolu noti, ke por preskaŭ ĉiuj lingvoj ni konservas la originalan citaĵon, kaj aldonas la tradukon tuj sube. Ni bezonas uzi la kodojn de blokcitaĵo por ĉi tio.

Ekzemplo de citita pepo (en:tweet) kaj traduko en WordPress

Tiel ĝi aspektas en la tesktprilaborilo:

Traduki ne-anglalingvajn artikolojn

En GV preskaŭ ĉiuj tradukoj okazas el la angla en alian lingvon, sed kun la kresko de artikoloj originale verkitaj en aliaj lingvoj ĉi tio ŝanĝiĝas. Kiam vi tradukas artikolon, kiu estas verkita en la araba, ekzemple, vi povas elekti, ĉu bazi vian tradukon sur la araba versio, aŭ sur la angla traduko. Decidante, bonvolu memori jenajn konsilojn:

  • Ideale, en la nacilingvaj versioj de GV vi devas ĉiam traduki en vian gepatran lingvon aŭ escepte en Esperanton por GVE
  • Se eblas, vi devas traduki el la originala lingvo.
  • Estas avantaĝo se vi scias diversajn lingvojn kaj povas kompari tradukojn de la sama artikolo, se vi hezitas pri la signifo de la teksto en la originala artikolo.

Se vi elektas traduki el lingvo alia ol la angla, estas tamen bone atenti la anglan version aŭ alilingvan version se vi scipovas diversajn lingvojn, ne nur ĉar ĝi povas doni utilan enrigardon en la tekston, sed ankaŭ ĉar ĝi povas atentigi pri tradukeraroj, pri kiuj la originala verkisto aŭ la tradukisto ne rimarkis.

Kiujn artikolojn traduki?

La plej bonaj artikoloj por traduko al Esperanto (kun multkultura legantaro) prilumas tutmondajn valorojn kaj luktojn, kiujn homoj havas tra la tuta mondo. Tamen vi havas la liberecon traduki tion kio plej interesas vin.

Citaĵoj (angle: quotes)

Se vi bone scipovas la lingvon de citaĵo, senĝene traduku rekte el ĝi, prefere ol la angla traduko. Se vi trovas, ke la angla traduko de la citaĵo estas malĝusta aŭ misgvida, bonvolu raporti ĝin al la koncerna aŭtoro/tradukisto aŭ uzu la paĝon redaktopetilon de Lingua [en].

Titoloj kaj eltiraĵoj

Titoloj kaj eltiraĵoj povas esti adaptataj por pli bone servi lokan legantaron de Lingua. Tradukante artikolon, vi rajtas sekvi, aŭ la originalan artikolon, aŭ la anglan tradukon, aŭ version kiu diferencas de ambaŭ. Vi ankaŭ rajtas aldoni kroman kuntekstigon por komprenebleco (ekzemple, klarigojn de nomoj, lokoj, esprimoj).

Pritrakti malakordojn kaj tradukerarojn

Se vi eltrovas malakordojn inter la signifo de la originala artikolo kaj la signifo de la angla traduko, vi devas uzi vian personan juĝon por via propra traduko kaj, se necese, kontakti la originalan aŭtoron kaj/aŭ anglan tradukiston por klarigo (uzu la retpoŝtan kontaktilon ĉe iliaj publikaj profiloj de GV-uzantoj) aŭ uzu la paĝon redaktopetilon de Lingua [en].

Dum pritraktado de lingvaj kaj vortumaj diferencoj, estas kutime pli bone apogi la originalan artikolon. Aliflanke, se la diferenco estas, ke la angla versio havas pli da kunteksto aŭ klareco destinita por internacia legantaro, tiam estas bona ideo enmeti tiun kroman kuntekston.

Se estas granda, konfuza aŭ problema malakordo, bonvolu kontakti la koncernajn aŭtorojn aŭ tradukistojn por certigi, ke ĉiuj versioj estos redaktitaj por iĝi ĝustaj. Vi ankaŭ povas uzi la redaktopetilon de Lingua [en] por rapide kontakti la mastrumantojn de Lingua pri problemaj malakordoj en la traduko.

Fina kontrola listo pro via traduko

Kiam vi finis tradukon, ĉiamalklakuAntaŭrigardi” por vidi la artikolon en kunteksto. Ĝi helpos vin kontroli, ĉu via traduko spegulas la originalan artikolon kaj estas senerara. Alprenu la kutimon kontroli la erojn de ĉi tiu listo antaŭ ol publikigi aŭ atentigi al provegantoj ke via traduko estas preta.

  • Ĉu ĉiuj apudskriboj estas tradukitaj?
  • Ĉu la filmetoj funkcias?
  • Ĉu la ligiloj funkcias?
  • Ĉu vi enmetis lingvokodojn post ligiloj en la artikolo?
  • Ĉu vi tradukis kaj/aŭ enmetis ‘tagline‘ (frapfrazon) kaj ‘eltiraĵon‘?

Kiel averti provleganto(j)n ke via traduko pretas?

Necesas skribi editoran komenton (en: Editorial Comments) malsupre en ĉiu artikolo por ke la krucmarkitaj provlegantoj sciu pri la nova traduko (alimaniere ili nenion ricevas, eĉ se oni elektas iliajn nomojn en la listo). Do necesas mem skribi editoran komenton por ke la provlegantoj sciu pri la nova traduko.

Se ĝi aperas kiel “Pritraktota”, tiam la administrantoj (Herman aŭ Manuela) ricevas aŭtomatan sciigon ke la traduko pretas por provlegado.
Tamen, se vi ankoraŭ volas prilabori vian tradukon kaj reveni al “Malneto”, vi povas ŝanĝi tion en la menuo Afiŝi>Stato>Redakti.

Se vi mem indikis dum via aliĝo al GVE ke vi volas provlegi tiam vi trovos (post ensalutado) artikoloj kiuj atendas provlegadon en la redaktejo, en la menuo “Afiŝoj”  (post ensalutado).

Kiel kontakti verkiston de artikolo por peti klarigon?

Vi povas atingi la paĝon de iu ajn verkinto per alklako de ties nomo aŭ foto en la koncerna artikolo. Kiam vi sendas retpoŝton al verkinto de artikolo, bonvolu uzi la temon “LINGUA TRANSLATION HELP NEEDED”, tiel ke ili ne suspektu, ke ĝi estas spamo aŭ io simila.

Klakante sur la nomo de artikolverkinto, malfermioĝs la paĝo de la verkinto (en: writer, author), kie troviĝas grizkolora tekstujo. Klakante sur tiu ebligas al vi retpoŝti rekte al la verkinto.Ekzemplo [en] – sub la profila teksto de la verkinto troviĝas griza tekstujo. Alklaku ĝin kaj ĝi montros la retpoŝtilon. Se vi havas tempon por atendi retpoŝtan respondon, tiam ĉi tio estas bona maniero kontakti individuajn verkintojn por starigi demandon.

Se vi bezonas pli rapidan respondon aŭ se prefere temas pri lingva demando ol pri reala kunteksto, tiam provu kontakti la taŭgan redaktiston pere de la ĉefa retejo de GV (kupola retejo), kiu ankaŭ espereble helpos vin (kun iom da informoj pri vi). Vi povas atingi regionajn kaj lingvajn redaktistojn per la kontaktopaĝo de GV, elektante la taŭgan ricevonton por sendi vian demandon.

Adapti enhavon

Adapti/redakti ligilojn ene de artikoloj

Kvankam preskaŭ ĉiuj ligiloj en tradukitaj pecoj restos senŝanĝaj, estas kelkaj okazoj, en kiuj tradukistoj mem povas kaj devas allokigi ligilojn. La teksto aŭ la vortoj alligitaj devas esti ĉiam tradukitaj, tiel ke la teksto legiĝu bone.

  • Ĉiam ŝanĝu ligilojn, kiam la originala artikolo, kiun vi tradukas, ligiĝas al artikolo de Global Voices antaŭe tradukita en vian lingvon.
  • Se retejo alligita prezentas version en via lingvo, tiam ŝanĝu ankaŭ la ligilon, tiel ke ĝi aldirektu al la loka versio.
  • Estas ankaŭ konsilinde, ke vi ŝanĝu Vikipediajn ligilojn, kondiĉe ke via lingvo havu kontentigan paĝon pri la sama temo.
  • Vi povas ŝanĝi ligilojn al ĝeneralaj amaskomunikiloj, uzataj por doni fonajn informojn, se vi trovas bonajn ekvivalentajn novaĵrakontojn. Antaŭ ĉio prenu ligilojn ene de la sama fonto: BBC, Reuters kaj kelkaj aliaj retejoj ofertas allokigitajn retejojn, kiuj eble raportas la saman novaĵon kiel la artikolo, kiun vi tradukas.

Okaze ke vi ne povas trovi novaĵon el la sama fonto, kiu priskribas la saman eventon, la dua ebleco estas serĉi ekvivalentan novaĵartikolon en via lingvo, el bonreputacia fonto, kiu prezentas la samajn informojn kaj vidangulojn.

Bonvolu rememori, ke ĉi tio estas valida nur por fonaj informoj pri ĝeneralaj eventoj. Ĉi tio malsamas de ŝanĝado de ligiloj, kiuj kondukas al ĉefartikoloj aŭ opiniartikoloj, aŭ de tiuj, en kiuj la amaskomunikila retejo alligita ludas esencan rolon en la rakonto, aŭ se ĝi estas menciita kiel la informfonto.

Vidu ekzemplon de ĉi tio en ĉi tiu rakonto pri la vizito de Prezidanto Obama al Brazilo [en], en kiu la ĵurnalo “Folha de São Paulo” estas la fonto de grava informo.

Estas ankaŭ permesate al vi, laŭ via bontrovo, aldoni ligilojn al pliaj fonaj informoj en via lingvo, se vi pensas, ke la legantoj profitos el kroma kuntekstigo, eĉ se la fonta artikolo, el kiu vi tradukas, havas neniujn ligilojn.

Ne forgesu aldoni la du-literajn etikedojn en minusklo, kiuj indikas lingvojn, ekzemple [ar], [en], [eo], [es], kaj neniam ŝanĝi ligilojn al la cititaj blogoj (retejoj).

Aldoni lingvokodojn post ligiloj

Por tradukistoj kiuj tradukas el la angla en alian lingvon (Esperanto ekzemple), la tradukisto bezonos aldoni lingvokodon al la ligiloj, kaj eventuale ankaŭ forigi iujn ligilojn en la angla, kiun la aŭtoro eble donis, kaj anstataŭigi ilon per ligilo al artikolo en Esperanto (plej ofte nur por artikoloj el Vikipedio de kiuj ankaŭ ekzistas versio en Esperanto). Ankaŭ aldoni ligilon al esperanta vikipedia paĝo estas konsilinda por helpi klarigi vortojn en Esperanto aŭ pri temoj en kiuj la leganto volus pli enprofundiĝi.

Se artikolo havas multajn ligilojn kaj ne eblas alidirekti la plimulton de ili, estas akcepteble indiki tion en noto ĉe la komenco de la artikolo, anstataŭ post ĉiu ligilo, faru tion en maniero facile komprenebla al ordinaraj legantoj nespertaj pri informteknikaj konvencioj.

Por frazoj kun tro multaj ligiloj, ne aldonu senĝene la kodojn post ĉiu el ili, precipe se ili ĉiuj rilatas al la sama lingvo.

Do, anstataŭ: Sunfloro [en] skribas en sia artikolo “Alico en Mirlando” [en] pri plaĉa video [en], kiun ŝi trovis,

eblas aldoni ke ĉiuj ligiloj estas en la angla en jena maniero :

Sunfloro skribas en sia artikolo “Alico en Mirlando” pri plaĉa video, kiun ŝi trovis [en – ĉiuj ligiloj].

Aŭ, en la okazo ke ĉiuj ligiloj en la artikolo estas en la sama lingvo, escepte iuj kiuj estas en alia(j) lingvo(j),
vi povas sciigi la legantojn ĉe la komenco de via traduko ekzemple jene :

La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas diveslingvaj kaj estas indikitaj per lingvokodo,
[eo] por Esperanto, [en] por la angla, [ru] por la rus aŭ [es] por la hispana.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj
per [en], kiuj estas en la angla lingvo aŭ [nl], kiuj estas en la nederlanda

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto

Listo kun lingvokodoj (en Vikipedio)

Ligiloj devas esti sekvataj de la konvena internacia lingvokodo, kiu estas uzata por indiki, al kiu lingvo ili referencas.  Jen ligilo al Listo de lingvoversioj kaj lingvokodoj de Vikipedio.

Krom la angla [en], la plej oftaj lingvaj tradukoj (kun pli ol 500 artikoloj) ĉe GV en 2018 estis la malagasa [mg] – hispana [es] – rusa [ru] – itala [it] – franca [fr] kaj greka [gr].

Aliaj lingvoj en kiuj aperas artikoloj estas la araba [ar] – ĉina [zh] –  esperanto [eo] – hebrea [he] – japana [ja] – korea [ko] – nepala [ne] – persa [fa] – portugala [pt] – turka [tr]. Vidu ankaŭ => Kompleta listo de lingvoj en la kadro de la projekto LINGUA.

Ĝisdatigi jam faritan tradukon sen denove importi enhavon

Vidu sub 4.3 Ĝisdatigi jam faritan tradukon sen denove importi enhavon

Raporti erarojn kaj starigi demandojn.

Ni tre ĝojas havi niajn tradukistojn kiel la plej bonajn legantojn, ĉar ili pro bezono donas kroman atenton al ĉiuj vortoj skribitaj en Global Voices. Kiel membro de la teamo de Lingua, probable vi renkontos erarojn kaj havos la ŝancon helpi plibonigi nian laboron. Nepre uzu la redaktopetilon de Lingua [en] kiam ajn vi volas raporti eraron.

Ĉi-sube estas listo de oftaj problemoj pri artikoloj:

  • Eraroj en literumo kaj gramatiko
  • Nefunkciantaj filmetoj
  • Nefunkciantaj ligiloj
  • Problemoj en formatigo
  • Malĝustaj informoj
  • Mankantaj informoj, ekz., uzopermeso de foto
  • Sensencaj tekstoj

Kaze ke vi renkontas iun el la ĉi-supraj fuŝoj aŭ alian aferon, kiun vi konsideras kiel erara aŭ io simila, bonvolu raporti ĝin al unu el la administrantoj, tiel ke ankaŭ la fontaj kaj tradukitaj artikoloj estu prizorgataj. Estas facile: ĉio, kion vi devas fari, estas uzi la redaktopetilon de Lingua [en], per kiu vi sciigos la ligilon de la artikolo, kiun vi tradukas, kaj donos informojn pri la eraro, kiun vi trovis. Bonvolu senĝene raporti erarojn trovitajn en iu ajn retejo.

Mortintaj aŭ neaktivaj ligiloj

Ligiloj sur Interreto foje mortas. Se vi rimarkas, ke ligilo ĉesis funkcii en artikolo, kiun vi tradukas, estas du manieroj pritrakti ĝin:

1) Se vi povas trovi la saman artikolon ĉe nova ligilo, tiam anstataŭigu la malnovan ligilon per la nova ligilo.

2) Se vi ne povas trovi la originalan artikolon, vi devas marki la ligilon kiel mortintan per la HTML-etikedo <del> (kiu troviĝas en la redakt-butonoj en WordPress) kaj aldonu mallongan noton pri la mortinta ligilo:

<a href=”https://url.com/postlocation/“> fariĝas
<del><a href=”https://url.com/postlocation/“></del> [mortinta ligilo]
Ĉi tio montros la ligilon kun linio tra ĝia mezo, kiel tio ĉi.

Ĉiuokaze, bonvolu raporti ĉiun nefunkciantan ligilon, kiun vi trovas, tiel ke ankaŭ la fonta artikolo kaj aliaj tradukoj estu korektitaj.

Konsideroj pri HTML kaj stilo de GV

Dum tradukado de enhavo de artikolo, vi devas memori la normojn, kiujn Golbal Voices uzas por igi nian precipan enhavon aspekti bone en la fina paĝo. Jen kelkaj el la ĉefaj HTML-stiloj de ni uzataj, kiujn vi devas sekvi en viaj tradukoj.

Ĉiuj HTML-etikedoj el la originala artikolo devas esti importitaj en la tradukon, tiel ke nura redaktado de la teksto estu sufiĉa por teni aferojn senŝanĝaj, sed atentu bone, ke vi ne akcidente forprenu gravajn stilelementojn.

Blokcitaĵoj

Por granda, citita teksto, ni uzas la HTML-etikedojn <blockquote> (troviĝas butono en la redaktilo por plifaciligi ĉi tion). Ekzemple:

Tion li diris :
<blockquote> BLA BLA BLA BLA BLA BLA</blockquote>

Ĉi tiuj blokoj de teksto havos blankan fonon kun citilo en ili por indiki, ke ili estas citaĵoj el iu alia loko.

BLAH BLAH BLAH BLAH BLAH BLAH

Citaĵoj (granda ” antaŭ teksto) + traduko (kiel TRANSLATION)

Dum tekstotradukado, la gvidprincipo ĉe GV estas montri la originalan tekston en la etikedo <blockquote> en ĝia denaska lingvo tuj sekvata de la tradukita teksto en bloko de traduko kiel jene:

<blockquote>My chair is very small</blockquote>
<blockquote class="translation">Ma chaise est très petite</blockquote>

My chair is very small

Mia seĝo estas malgrandega

Citaĵoj de traduko uzas<blockquote class=”translation”>

Ĉi tiuj kodoj bezonas esti aldonitaj dum redaktado en HTML-vido (klaku al la Text-langeto, tuj apud Visual, sub la tekstujo de titolo).

La kodo por la traduko povas esti aldonita per kopiado kaj algluado de ĉi-supro aŭ per elektado de la teksto, kiu estas traduko de citaĵo, kaj alklakado de la butono “translation”.

En iu ajn maniero, dum tradukado de enhavo de artikolo, vi devas lasi la originalan denaskalingvan tekston en ties blokcitaĵo kaj nur ŝanĝi la tradukitan tekston en la bloko class=”translation” kiu troveblas sub la falmenuo en “aranĝoj”, iom pli supre.

Kiel traduki citaĵojn, kiel remeti originalan citaĵon se oni hazarde forviŝis ĝin ?
Kiam temas pri citaĵoj (teksto sur griza fono), oni konservas ankaŭ la originalon, oni ne forviŝas ĝin.

Filmetoj ĉi-sube montras kiel meti ĉitaĵon (se mankas) kaj aldoni ĝian tradukon.

Arabaj kaj hebreaj citaĵoj

Arabaj kaj hebreaj citaĵoj de dekstre al maldekstre
Ĉar araba/hebrea teksto skribiĝas de dekstre al maldekstre, estas speciala klaso por blokoj de araba aŭ hebrea teksto. Ĝi ŝanĝos la ĝisrandigon de la teksto kaj ankaŭ pligrandigos la tekston (ĉar la araba bezonas pligrandan tiparon por klara legebleco).

 <blockquote class="rtl">اف الفلسطينيين والإسرائيليين ف</blockquote>

اف الفلسطينيين والإسرائيليين ف

Ĉu ĝi estas “div”, aŭ “p” aŭ blokcitaĵo, la class='arabic’ servas por ŝanĝi la tekstodirekton. Se vi tradukas artikolon kun la klaso .arabic, vi devas ne forigi ĝin, krom se vi tradukas al de-dekstre-al-maldekstra retejo de Lingua (t.e. araba/hebrea/persa); en tiu okazo ĝin eblas forigi kaj anstataŭigi per norma blokcitaĵo.
(Se vi estas araba/hebrea tradukisto, bonvolu uzi class=”translation” anstataŭ class=”Arabic”.)

Traduknotoj

Tradukistoj estas instigataj uzi “traduknotojn” inter rektaj krampoj [Noto/Traduknoto:] aŭ “Noto de tradukisto (NDT)” inter rektaj krampoj : [NDT:…], kiam ili bezonas ŝanĝi ion en la originala artikolo. Jen kelkaj ekzemploj :

Noto de tradukisto, mallongigita al NDT, estas noto, kiun la tradukisto aldonas por doni informojn, kiujn li aŭ ŝi konsideras utilaj pri la limigoj de la traduko, la kulturo de la originala teksto aŭ iu ajn alia informo.

Se vi pensas, ke iu informo bezonas kroman klarigon por helpi leganton, kiu ne konas la temon, vi povas aldoni traduknoton ĉe la fino de la paragrafo, kiun vi tradukas, aŭ ĉe la fino de la informo. Bonvolu uzi rektajn krampojn, ekzemple jene :

[Noto: Vastalto estas la uzantonomo (erare nomata ‘karesnomo’ en WP-sistemo) de Masaaki HIROTAKA, unu de la fondintoj de GVE ]

Antaŭ longa longa tempo [NDT: Tio ĉi estas ofta esprimo uzata por komenci fantazian rakonton] loĝis juna princino bla-bla-bla.

1Kaj tiele ĝi aspektas en la vida redaktilo :2

Por aldoni bone videblan kaj distingeblajn traduknotojn ĉe la komenco aŭ fino de artikolo, bonvolu uzi la klason “notes” en “div” ĉirkaŭ via enhavo en la teksta versio en via WordPress-laborspaco. Eblas uzi traduknotojn por aldoni necesan kuntekston aŭ informojn por vialingva legantaro.

<div class=”notes”>NDT: Tiu ĉi artikolo estas ironia.</div>

Fakaj esprimoj

Se vi ne povas eviti fakan esprimon, tiam klarigu ĝin aŭ faru ligilon. Fakaj aŭ fremdlingvaj esprimoj, por kiuj ne ekzistas bona esperanta dirmaniero, ne estu devige esperantigitaj. Eblas lasi ilin en fonta lingvo kun klarigo inter [rektaj krampoj]. Vidu ankaŭ sub 9.1 Terminaroj.

Aliaj CSS-stiloj en artikoloj

Bonvolu NE uzi aliajn CSS-stilojn en viaj artikoloj ol tiujn, kiuj estas ĉi-supre listigitaj. Vi certe povos regi la aspekton de viaj artikoloj per uzo de la HTML-etikedoj listigitaj super la tekstareo kiel <strong> kaj <em>.

La uzo de aliaj CSS (kiel <p style=”padding:5px;”>) povas rompi la paĝon kaj ne esti rimarkita de via redaktisto. Se vi sentas, ke vi bezonas pli da elektebloj dum redaktado de artikoloj, bonvolu peti al via redaktisto konsilojn. Se la CSS, kiun vi volas, estas vere necesa, via redaktisto povas kunlabori kun la teknikista teamo por fari ĝin parto de la norma CSS de Lingua aŭ alie aldoni ĝin al la propra CSS-dosiero de vialingva retejo.

Stilgvidilo

Stilgvidilo (en: Style Guide) estas dokumento, kiu specifas detalojn pri lingvostilo, aldone al la ĝenerale akceptitaj lingvonormoj. Temas pri la uzo de interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj, k.t.p. Se oni tradukas por kompanio, kiu uzas stilgvidilon, oni sekvu ties regulojn. La uzo de stilgvidilo kontribuas al kohera lingvouzo. Oni bezonas ĝin kiam pluraj tradukistoj kunlaboras en unu tradukprojekto. Kontribuas al kohereco ankaŭ la uzo de tradukiloj, terminaroj.

Uskleco : kursivo kaj majusklo

Uskleco en stilgvidilo temas pri la uzo de interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj, ktp [Terminareto pri tradukado]; multaj alfabetoj de la mondo ne distingas inter diversaj uskloj.

  • Kursivo: Aŭ kursivigu nomojn de blogoj aŭ ne. Kiun ajn vi elektas, estu konsekvenca tra la tuta traduko. Se vi elektas ne kursivigi kaj la titolo havas pli ol unu vorton, majuskligu la unuan literon de ĉiu vorto. Ekzemple: aŭ “Blogo Jokester” aŭ “Blogo jokester”.
  • Majusklo: Por konsekvenceco, la unua litero en la unua vorto de titoloj devas esti majuskligita. Ekzemple: “Sudano: Diverseco kaj identeco kultura” kontraste al “Sudano: diverseco kaj identeco kultura”.

A2-lingvo-nivelo

Eblas ankaŭ krei rss feed per kiu eblus aboni nur la artikolojn en A2 lingva nivelo…. Artikolo kun etikedo A2-lingvo-nivelo retroveblas en tekstujo dekstre de la ekrano  ==> A2-lingvo-nivelo (3)  => alklakante ĝin montros ĉiujn jam ekzistanajn artikolojn kun lingva nivelo A2.


RIMEDOJ POR TRADUKLABORO EN ESPERANTO


Manlibro pri tradukado

Manlibro (malgranda lernolibro) pri la tradukado (wikibooks.org) aŭ en aliaj formatoj: pdf kaj epub

Terminaroj

Por priskribi novajn fenomenojn, nomigi malkovrojn kaj inventojn, repripensi konceptojn, necesas kreeme inventi ekzemple donante novajn signifojn al ekzistantaj vortoj, elpensante neologismojn kaj novajn esprimojn, kaj uzante ekzistantan lingvaĵon en novaj kuntekstoj. Pri tio okupiĝas la fako terminologio. Pli detala artikolo sub Terminologia Esperanto-Centro (TEC) kiu estas grava centro por
tiuj kiuj volas verki science en Esperanto kaj eldoni fakajn verkojn en Esperanto.

Terminareto pri tradukado
Ekzistas ankaŭ Terminareto pri tradukado kiu povas helpi kompreni terminojn rilate al tradukado.

Terminologio en STEB
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB) publikigis liston kun terminaroj i.a. pri terminologio.

La bona lingvo
Grupo da esperantistoj kiuj serĉas taŭgajn vortojn por “mankantaj vortoj“, prefere laŭ la bazaj principoj de Esperanto, do uzante ekzistantajn radikojn. Se tio ne eblas, ili proponas oficialigindajn radikojn. La rezulton vi povas trovi en la SSV-listoj (A-Z), listoj kun Samsignifaj Simplaj Vortoj (SSV).

Vikipedio
Se vi ankoraŭ cerbumas pri fakaj vortoj (terminologio) en via tradukenda teksto, ne hezitu uzi vikipedion aŭ serĉo-roboton kiel inspira fonto.

Kromvojoj

  1. Se vi ne scias iun terminon, sed vi scias ĝin ekzemple en la angla aŭ alia lingvo, eblas serĉi en la koncerna lingvoversio (en.wikipedia) kaj poste tie rigardi ĉu jam ekzistas traduko en Esperanto.
  2. Uzi serĉo-roboton (ekzemple Google kun ĝia ‘extention’ por Lilo (video) aŭ Esperanta Fajrovulpo kiel ‘add-on’ por Firefox) kun “termino en Esperanto + vikipedio” sen la serĉtekstujo, sed ne malofte tio donas ne kontentigan rezulton. Tiam uzu “angla termino + wikipedia”

Vortaroj

Vortaro povas esti kaj atesto pri kiel la lingvo estas uzata en difinita tempo (priskriba vortaro) kaj
rimedo por konservi kaj preskribi la lingvon (normiga vortaro) kaj esprimas. konservas kaj eternigas la valorojn de lingvokomunumo.

PIV-Plena Ilustrita Vortaro (Beta-retversio de Waringhien), http://vortaro.net, 2005
REVO= REta VOrtaro —> Vortaro multlingva / Androida versio por poŝtelefonoj —> PReVo
Freelang (apo) —> Vortaro multlingva (inter alie por Esperanto) por Androido(-telefonoj)
Akademia Vortaro, Oficialigindaj radikoj
Komputeko, komputilfaka terminaro
Fakaj vortaroj kaj terminaroj, kompilajo por la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB)
Esperanto por UN : terminaro (angla-esperanto-angla) rilate al la laboro kaj traktatoj de Unuiĝintaj Nacioj.
EMEL —> Etimologia vortaro
Roko kaj Popo —> Popularmuzika terminaro
Proverbaro
Aliaj vortaroj kaj vortlistoj.
Sinonima vortaro de Esperanto” (2015) de Emil Dimov estas 328-paĝa vortaro kun 7200 sinonimoj, interesa por tradukistoj, eld. Grafik,  ISBN 9789548760744.

Gramatiko

- La tuta Esperanto (PDF) – gramatiko por progesintoj, Henrik Seppik, Literatura Mondo,168 paĝoj.
PMEG-Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (Versio 15.0.13 (de la 1-a de Januaro 2020)
- The Grammar of Esperanto – A corpus-based description (Christopher Gledhill), Lincom, 2000

Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto (AdE): ĝi decidis ne plu trakti demandojn, kiujn enhavas simplajn petojn pri la tradukado de unuopaj vortoj. Teksto klariganta la novajn regulojn aperos sur la retejo de AdE. Simplajn petojn pri la tadukado de unuopaj vortoj eblas publikigi en la Esperanta paĝo de Stackexchange, kie troviĝas multaj kompetentaj parolantoj, inter ili ankaŭ anoj de la Lingva Konsultejo de AdE.

Provlegiloj

Esperantilo, programo por unua aŭtomata provlegado. Per ĝi eblus vidi ĉu neoficialaj vortoj estas uzataj, detekti gramatikajn erarojn (tiam necesas uzi la interpunkciajn signojn ĝuste) kaj eĉ pli. Por detalaj uzo-instrukcioj legu jenan PDF-dosieron.

LT (de la angla Language Tool) estas reta helpilo por provlegi en 20 lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Ĝi helpas kontroli gramatikon, ortografion kaj stilon.

Tradukiloj

Komuputilizitaj programoj: (komputile helpata tradukado, en la angla ofte uzata pere de la mallongito CAT aŭ Computer Aided Translation) estas nemalhaveblaj por la nuntempaj profesiaj tradukistoj.

TranslationCommons.org:  Por kundividi sciojn, senpagajn tradukilojn, organizi lingvajn rimedojn kaj faciligi komunumajn iniciatojn. sed ekzemple ankaŭ gvidilon [en] por helpi videbligi kaj helpi pri la ekuzo de indiĝena lingvo en Interreto.

Im Translator: Simpla kaj mirinda maniero krei viajn proprajn interliniajn tekstojn (angla)
Luca Toma voĉe kaj tekste klarigas kiel krei dulingvan tekston ĉu frazon post frazo aŭ de la tuta paĝo helpe de retumila aldonaĵo (en: extention).  Ĉi tiu etendaĵo, nomata ImTranslator, estas retumila etendo, kiu ebligas al vi elekti ĝis 5000 signojn da teksto (aŭ nur unuopaj vortoj) kaj traduki ĝin en ŝprucfenestro, same kiel en Google Translate. Sed la noveco ĉi tie estas ĝia Inline Translator kiu ebligas al vi krei interlinian tekston (filia ligilo) (t.e. via cellingvo + via gepatra lingvo, aŭ inverse) por ĉiu frazo kiu konsistigas vian tekston. En nur kelkaj klakoj, vi havos dulingvan tekston por posta prilaborado. Iuj kiuj tradukas libron eĉ uzas la tradukilon por transformi la tekstojn en interliniajn tekstojn, presi ilin en preparo de libroeldonado. Kiel krei la interliniajn tekstojn Luca Toma klarigis en sia blogo en 5 paŝoj, kun ilustraĵoj.

Google Translate (GT)
Ĝi tradukas el multaj lingvoj al Esperanto. Se vi uzas la retumilon Chrome eblas aldoni ‘translation extension‘ kiu ebligas tuja traduka de tuta reteja paĝo en ekzemple Esperanton aŭ alian lingvon. Ĝi tre utilas por verki en Vikipedio ĉar ĝi povas helpi por kompari enhavon kiu troveblas en lingvo kiun vi ne komprenas. Google Translate (GT) multe faciligas kaj rapidigas la traduklaboron, ĉar la tajpado draste reduktiĝas dum tradukado.

Tradukhelpiloj por Esperanto

En Vikipedio vi trovos informojn pri komputile subtenata homa tradukado.

Traduku.net ebligas ŝanĝi la usklecon (majukligi aŭ minuskligi tekston)

VIVO 
Pere de VIVO eblas kontroli ĉu vortoj kaj frazoj en diversaj lingvoj ekzistas en Esperanto.

Tatoeba
Tatoeba ebligas kontroli la uzadon de frazoj en multegaj lingvoj.
Esperanto estas vaste uzata lingvo en Tatoeba, sed nova terminologio postrestas.

Glosbe, simila al Tatoeba

Tekstoj.nl
Retejo kun eble la plej kompleta superrigardo rilate al ligilaro de retejoj por via traduka laboro en Esperanto, nome ligiloj al ĝeneralaj vortaroj, dudirektaj vortaroj, alternativa vortaro (proverbaro, vigla lingvouzo), diverstemaj terminaroj rilate al i.a. sciencoj, kuirado, sporto, tekniko, aliaj konsultiloj (lingvaj respondoj, gramatiko, simplaj vortoj), lingvaj diskutejoj, konvertiloj, tradukprojektoj, profesiaj tradukservoj kiuj uzas Esperanton, maŝintradukado, terminologio kaj tekstoj pri tradukado kaj tradukarto, legindaj artikoloj inter alie Esperanto kaj tradukiloj kaj nenorma lingvaĵo en tradukoj.

Tekstaro.com
Tekstaro ebligas kontroli kiomgrade vorto aŭ esprimo estas uzata (el korpuso de pli ol 9 milionoj da vortoj).  En la tekstokampo ĉe la serĉopaĝo de Tekstaro.com (post la titolo “Serĉi”) vi povas skribi serĉotan teksto-parton. Kiam vi aktivigas la butonon “Ekserĉi” a

ŭ simple premas la enigo-klavon [en : Enter], la serĉo-programo trairas ĉiujn elektitajn tekstojn, kaj montras al vi la trovitajn rezultojn kun iom da kunteksto. La rezulto estas montrata en alia retpaĝo.  Pli da informoj pri kiel serĉi en Tekstaro.com ĉi tie => “Kiel uzi la serĉilon?” kaj “Montrado de serĉorezultoj” por ekkoni la novajn funkciojn kaj eblojn.

Elparolilo

Forvo.com —> Vortoj prononcataj, tre utila por fremdaj vortoj aŭ nomoj.

Ĉapeligo de tekstoj

Tajpi Esperanton eblas diversmaniere

  • rekte pere de XK (ĉapeliga programo por MS Windows)
  • rekte  pere de Ektajpu  en ajna retumilo/navigilo konvertante ekz. cx aŭtomate en ĉ dum tajpado.
  • malrekte pere de reta konvertilo [1] aŭ [2] aŭ [3] sed sen ke vi bezonas instali programeton.

Vidu ankaŭ la bildoprezenton komence de tiu ĉi gvidilo sub Praktikaj konsiloj por faciligi vian laboron (1).

Bibliografio pri lingvaj temoj


KONVENCIOJ ENE DE GLOBAL VOICES EN ESPERANTO (GVE)

Nomoj de lingvoj

Ekzistas kelkaj konvencioj rilate al nomoj de lingvoj (en Esperanto kaj en naciaj lingvoj) kaj al oficialaj internaciaj lingvo-kodoj (PDF)

Ligiloj al artikoloj en Esperanto, ĉefe el Vikipedio

En Global Voices Esperanto (GVE), ni preferas oftajn aldonojn de ligiloj al artikoloj en Esperanto (Vikipedio, Esperanto-revuoj), por ke la legantoj eksciu pliajn informojn pri temoj/vortoj pri kiuj estas pliaj informoj en Esperanto.

Nomoj de landoj/ŝtatoj

En Tutmondaj Voĉoj (GVE) ni uzas la finaĵon -IO konsekvence, ĉar ni ofte uzas ligilojn al vikipediaj artikoloj pri landoj kaj ĉar ankaŭ tie oni uzas kohere la finaĵon -IO por landnomoj.

Nomoj de organizaĵoj kaj sigloj

Ni rekomendas konsulti la liston de la revuo MONATO.

Interpunkcio

Ni uzas spacon antaŭ m, km, kg, % ktp, ekzemple 20 (spaco) km => 20 km.
Ni ne uzas spacon antaŭ dupunkto, demanda kaj kria signo!.
Ni uzas komon antaŭ konjunkcioj kiel ‘sed’, ‘nek’, ‘tio estas’ ktp.  Atentu ; Oni ne uzu komon antaŭ „ktp”.
Ni uzas kursivan tekston por vortoj en aliaj lingvoj kaj por propraj nomoj (firmaoj, publikaĵoj, kulturaj asocioj..) kiujn ni lasas en la originala lingvo, sed laŭeble sekvate de esperantlingva traduko inter [rektaj krampoj], ekzemple Global Voices [Tutmondaj Voĉoj].  Kursivan tekston ni uzas ankaŭ por vortoj kiujn la aŭtoro volas reliefigi.

Diversaj aliaj konvencioj

Rilate al aliaj konvencioj ĉi-momente ne ekzistas fiksa priskribo en GVE. Tamen por krei pli koheran lingvo-uzon estus pli bone interkonsenti pri tio. Estas iom malfacila ĉar ofte ekzistas en Esperanto pluraj manieroj por esprimi sin kaj depende de la medio (ekzemple Vikipedio, Monato, …) ekzistas malsimilaj konvencioj.

Ni en GVE emas uzi streketon anstataŭ senperan finaĵon en ekzemple: la 1-an de majo, tie kie Monato uzas la numeron senpere: la 1an de majo.

Nombroj: Pri la markado de la miloj, la plej internacia maniero estas la enmeto de spaco.

Kontraŭe al la kutimo uzi punkton en la angla kaj la ĉina lingvoj, en la franca, hispana, portugala kaj rusa lingvoj oni uzas komon. Por eviti problemojn en nombroj ni rekomendas sekvi la internacian decidon (1948) kion ankaŭ Plena Analiza Gramatiko (PAG) de Esperanto respektas, nome neniam apartigi cifertriopojn (milojn) per punktoj, nek per komoj, escepte por la decimalo en kiu eblas uzi komon. En la kazo de la jaroj, eĉ ne la spaco devas aperi, kaj la kvar ciferoj devus aperi kunaj.

Nombro estas frazelementa unuo kiun oni povus pli malpli rigardi kvazaŭ kiel ian kunmetaĵon, almenaŭ kiam ĝi estas skribita per ciferoj. Komo sekvita de spaceto apartigas la nombrojn. Tiu spaco estu prefere ne la ordinara, sed tiu malebliganta ke la numero disiĝu ekz. ĉe ŝanĝo de alineo, ĉar en tiu kazo la nombro aperus stranga. Pro tiu gramatika rolo (sintakso), la komo sekvita de spaceto ne povas esti uzata ene de unu nombro (sed nur inter du nombroj), do ne 1 342 852 784,spaco 428 175, sed ja 1 342 852 784,428 175

Inter la temoj de la konvenciojn kiun la revuo Monato uzas, troviĝas informoj pri sintaksaj kaj leksikaj konvencioj, pri sigloj de organizaĵoj, pri la uzo de majuskloj, oftaj eraroj, mezurunuoj, tempo kaj daŭro aŭ nombroj (kvanto, ordo). Ni donas ĉi tie la ligilojn al Monato nur informcele por utila uzo.

Organizaĵoj kaj sigloj
Premioj k.s.
Propraj nomoj
Transskriboj
Majuskloj
Valutoj
Nombroj
Mezurunuoj
Referencoj
Datoj, tempo kaj daŭro
Interpunkcio
Kursivigo kaj dikigo
Prononcindikoj
Leksikaj konvencioj
Sintaksaj konvencioj
Oftaj eraroj
Novaj kaj aktualaj terminoj… kaj aliaj konsideroj
Teknikaj konvencioj por kunlaborantoj de MONATO

Diskonigo de viaj tradukoj

Se vi rekomendos viajn artikolojn tuj post ilia forsendo, tio helpos disvastigi la onidiron kaj ankaŭ eviti, ke la tvitera butono montru solecan “0” apud ĝi. La Esperanto-Lingua komunumo havas tviter-konton kiun ĝi uzas por la diskonigo de novaj artikoloj.

Kundividigu viajn tradukojn, uzante la ilojn “Share This”, kiujn vi trovos sub artikolteksto kaj en simila tekstujo ĉe la dekstra supro de artikolo. Ĉi tiu sistemo uzas la butonon “Recommend” [ŝati] de Facebook kaj la oficialan butonon “Tweet” [pepi] de Twitter. Ĝi ankaŭ uzas redditstumbleuponinstapaper kaj delicious. Vi povas ankaŭ uzi aliajn tiel nomatajn mikroblogajn platformojn permane por diskonigo viajn tradukojh kaj interagi kun Esperanto-parolantoj.

KONSILOJ KAJ RIMEDOJ POR VERKISTOJ DE ORIGINALAJ ARTIKOLOJ  

Ĝenerale

Video kun enkonduko pri tio kiel verki por la gazetaro estas prelego de Paul Gubbins, eksa ĉefredaktoro de MONATOEble vi volas ankaŭ legi la Viikipedian artikolon (en Esperanto) > HELPO: Kiel verki bonan artikolon?
Monato siatempe eldonis interesan libron por esperantistoj-ĵurnalistoj: “Manlibro pri ĵurnalismo” de Judith Junger kaj Stefan Maul, enhavante etikan kodekson, juraj aferoj (kopirajto kaj terminareton pri ĵurnalistiko, ĵurnalismo kaj presado), ISBN 90 6336 015 0.

Verki originalan artikolon por Global Voices (Tutmondaj Voĉoj)

Tre gravas tiurilate scii la jenon: artikolo originale verkita unue ricevu aprobon post ĝia propono en unu el la lingvoj kiujn oni komprenas en la redaktejo de Global Voices tutmonde t.e. aŭ la angla, araba, franca, portugala, rusa aŭ hispana. Se vi intencas verki artikolon por Global Voices, vi devas tiucele plenigi petilon por proponi artikolon => Global Voices Pitching Form [en] en unu el la supre menciitaj lingvoj (ne en Esperanto, sed prefere havu jam version en Esperanto por samtempe povi publikigi ĝin kune kun la originalo).  Ne eblas proponi originalan artikolon rekte en Esperanto, ĉar inter la stabanoj de la GV internacia kiuj prijuĝu la kontribuon ne troviĝas iu kiu scipovas Esperanton (2020). Antaŭ ol proponi artikolojn al Global Voices kiuj estas originale verkitaj, legu la artikolon “Formularo por proponi artikolon al Global Voices”.

Jen listo de utilaj rimedoj por GV-verkemuloj: Konsiloj por kontroli la sociajn amaskomunikilajn enhavojn kaj verki bonegajn rakontojn. Jen la enhavo-tabelo (ĉiuj ligiloj en la angla) :

LIGILOJ AL LEGINDAJ ARTIKOLOJ RILATE AL GLOBAL VOICES

Kompleta listo de lingvoj kadre de la projekto LINGUA
LINGUA, oftaj demanoj kaj respondoj
Kio estas Global Voices ?[eo – Tutmondaj Voĉoj]
Manifesto de Global Voces
Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo
Aliĝilo por Global Voices en Esperanto (GVE)
Bonvenon al niaj tradukistoj
Partoprenu kaj volontulu!

Donacojo
Radio Global Voices [en]