- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Partoprenu kaj volontulu!

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj
Screen grab from a video taken on January 25, 2015 at the Global Voices 2015 Summit in Cebu, Philippines. Video by Global Voices and PR Works. [1]

Membroj de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) ĉe la pintkunveno de Global Voices en Cebu, la Filipinoj (2005). Ekrankopia foto el video de Global Voices kaj PR-Works.

Tiu ĉi artikolo traktas diversajn informojn por verkistoj, tradukistoj kaj partneraj organizaĵoj de Global Voices. Ĝi ankaŭ prezentas legindajn artikolojn antaŭ ol komenci kaj informas pri ĉiuj gvidiloj kiuj povas helpi vin en via laboro por Global Voices.

Nia forto kuŝas en nia komunumo. Faru diferencon en la tutmonda konversacio aliĝante al nia skipo.

Se vi estas organizaĵo, konsideru aliĝi al Global Voices (GV) kiel partnero [2] [en], ĉar ankaŭ organizaĵo rajtas verki artikolon por Global Voices, aliĝante al nia skipo kiel verkisto [3] [en: writer].

Se vi ankoraŭ ne estas kontribuanto de Global Voices (Tutmonda Voĉoj), vidu la paĝon Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [4] [eo], kie vi trovos aliĝilon por fariĝi ekzemple volontula provleganto de jam faritaj tradukoj aŭ volontula tradukisto.

Tradukistoj

Niaj artikoloj estas tradukataj al dekoj da lingvoj [5] [eo]! Aliĝu al nia internacia skipo de tradukemuloj (tradukantoj aŭ profesiaj tradukistoj kaj studentoj-tradukistoj) plenigante ĉi tiun aliĝilon [6] [eo]

Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci
Ĉefe leginda por tradukistoj kaj provlegantoj

Verkistoj

Ni havas centojn da volontulaj kontribuantoj en pli ol 160 landoj ĉirkaŭ la mondo. Ĉu vi estas fervora analizanto de blogoj aŭ sociaj kaj sendependaj amaskomunikiloj pri regiono plejparte ignorita aŭ malprezentita de tradiciaj amaskomunikiloj? Bonvolu peti aliĝon al nia volontula verkista skipo kiu povas verki artikolojn [20] [en] en la angla por Global Voices (GV), tiam kompletigu tiun ĉi aliĝilon [21] [en].

Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci:
Helpiloj por verkistoj:

Partneroj

Ekde 2004 ni partneriĝis kun dekoj da organizaĵoj por vastigi la tutmondan konversacion. Inter ili estas The Guardian, PRI.org, Deutsche Welle, Slate, La Stampa, Meedan, 350.org, Witness kaj Syria Deeply, BBC, Reuters kaj The Economist. Pli da informoj tie ĉi [35] [en].

Lernu pli pri Global Voices kaj ĝiaj gvidiloj

Lernu pli pri Global Voices! Tradukgvidilo al Lingua [eo] [11]estas la sola gvidilo, kiu ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed eblas esplori pliajn gvidilojn de Global Voices Lingua en la angla en la retejo Lingua-guides [36] [en].

Anglalingvaj gvidiloj kaj artikoloj

Por komplete informi vin, ni ĉi-sube ripetas la informojn pri la anglalingvaj gvidiloj kaj artikoloj: