Aliĝilo por Global Voices en Esperanto (GVE)

Tiu ĉi aliĝilo estas por kontribuantoj, ekzemple tradukemuloj kiuj tradukas al Esperanto. Vi povas vidi la aliajn lingvojn pere de la falmenuo sur la ĉefpaĝo kun la aktivaj lingvoj de Global Voices.

La Multlingva Projekto de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) disvastigas artikolojn de Tutmondaj Voĉoj helpe de volontulaj tradukantoj. Ĝi malfermas la kanalon de komunikado kun ne-anglalingvaj blogantoj kaj legantoj de Tutmondaj Voĉoj pere de tradukoj de artikoloj en 30 lingvoj. Nia internacia komunumo havas ĉirkaŭ 500 tradukvolontulojn tra la mondo.

Ni serĉas regule bonajn tradukistojn kiuj povas laŭeble ĉiumonate dediĉi unu aŭ du horojn al tradukado. Via traduko aperos kun via elektita nomo kaj via foto. Via foto aperos ankaŭ en la rubriko Niaj kunlaborantoj. Se vi ne plu aktivis dum pli ol 90 tagoj, via foto tie ne plu aperos.

Ni ankaŭ bonvenigas ĵurnalistojn [por verki originalajn novaĵojn en Esperanto] kaj volontulojn kiuj povas traduki tiujn samtempe el Esperanto en la anglan aŭ alian lingvon de Global Voices (GV).

Eĉ se vi ne volas traduki aŭ verki artikolojn, estas ankoraŭ multaj manieroj por helpi al ni ekzemple per provlegado de tradukoj.

Por aliĝi al teamo de Global Voices en Esperanto, vi bezonas plenigi la ĉi-suban aliĝilon. Poste respondeca administranto kontaktos vin rilate al la sekvaj paŝoj.

ATENTU: venante al la demandoj “En kiu lando vi loĝas ?” aŭ “Kiel vi eksciis pri GV (Tutmondaj Voĉoj)?“, rollumu pli suben por kelkaj pliaj demandoj kaj ne forgesu alklaki la <  (= forsendi) tute je la fino de la aliĝilo (rollumu suben!).