Fokusaj artikoloj pri The Bridge
Artikoloj pri The Bridge
Ĉu OpenAI estas antaŭjuĝema? Ni kontrolas por vi
Global Voices esploris kiel AI-bildoj estas generitaj en diversaj lingvoj. Ni tajpis la saman frazon en naŭ lingvoj kaj ricevis tre malsamajn rezultojn.
Uzado de artefarita intelekto (AI) por “malkoloniigi” lingvon
Ni devas trovi novan lingvon, novajn rakontojn, novan mondkoncepton kaj la ilojn por krei la vortojn por venki la "grandan humanitaran rakonton". Ĉu teknologio povas helpi?
Ĉu eblas revivigi “tatarismon” malgraŭ la identeca politiko de Rusio?
Ĉu la politikaj limigoj pri la uzo kaj instruado de denaskaj lingvoj en Rusio povas antaŭenpuŝi la reviviĝon de la tatara nacia identeco?
Kiel tiu ĉi tunizia insulo kunigis islamanojn kaj judojn
"Ĝerbao restas fandejo de civilizoj kaj lando de paco kaj toleremo por ĉiuj, de kie venas mesaĝo pri amo kaj paco".
“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri
Ne estas multaj kulturaj perantoj inter Balkanoj kaj la hispana. Elvi Sidheri estas unu [el ili]. Li vojaĝis tra landoj kaj literaturoj kaj tradukas de la hispana, portugala kaj itala al la albana. Ni parolis pri la ligoj inter Balkanoj, Albanio, Hispanio kaj Latinameriko.
Esperanto: De idealismo al realismo
"La esperantista komunumo, pravigante la neŭtralan pozicion kiun ĝi okupas ideologie, ne kritikas tiun malegalan statuson de la mondo en kiu ni vivas".
La malsukcesa regiona integriĝo de la Pintokunveno de la Amerikoj
"Ĝuste kiam la integriĝo de la kontinento estas plej bezonata, ĝi kolapsas."
Kial ujguroj envias ukrainojn
Ujguroj ŝatus diri al ukrainoj: "Ne rezignu la batalon, alie vi ĉiuj alfrontos morton, kiel ni."
Ĉu ni vivas en memkreita novaĵveziko?
Ni povas sekvi la novaĵojn en multaj lingvoj kaj fari konkludojn, elekti kion disvastigi kaj kion konsideri kiel misinformadon.
Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero
"La espero kiun Boric vekis en siaj balotantoj baldaŭ devos alfronti la kompleksan realon."
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Fari turkan muzikon en Hungario: Ĉu tio povas esti momento de “Nasip Kısmet”?
Kiel bonŝance estas povi ludi turkajn popolkantojn en Hungario, malgraŭ la kontraŭenmigrinta, kristanvalora tagordo de la ĉefministro Victor Orbán.
Komplika situacio je translima transplantado en Ukrainio
Vojaĝi eksterlanden por organa transplantado estas kutima afero en Ukrainio, sed la loĝistiko estas komplika. Tamen nova leĝo kaj entuziasmaj regionaj kuracistoj povas fari nacian transplantan sistemon realo.
“Mia popolo, de supre kaj malproksime”: Havano en fotoj
La fotoj estis influitaj de la historio pri ANTAŬ kaj POSTE.
De ina feticido al futbalo en Nepalo
Srijana Singh Thakuri de la nacia virina futbalteamo de Nepalo: "Mia historio ne estas unika. Temas nur pri tio kio okazas kiam knabinoj kaj virinoj ricevas ŝancon, oportunon kaj investon."
Kion volas la kubanoj? Ne nur la ĉesigon de la usona blokado
"Hodiaŭ mi aŭdacas aserti ke Kubo alfrontas la plej malbonan krizon en sia historio tranformiĝanta je humanitara krizo simila al tiu kiun travivis Venezuelo en la lastaj jaroj"
Por savi sian ekonomion, ĉu Tunizio povas reformi sian grandegan publikan sektoron?
"Ĉi tiuj dek jaroj post la revolucio, romantikigita de la Okcidento, firmiĝis por ni kiel pli da mizero kaj kunekzistado kun la fiasko de la ŝtataj institucioj."
El Kubo, kun VPR
"Mi komprenis kio okazis kaj tuj ekpensis ke post kelkaj minutoj la retkonekto en Kubo aŭ almenaŭ en San Antonio de los Baños estos rompita."
La Nova Konstitucio de Ĉilio ofertas unikan ŝancon repripensi la rajtojn de laboristoj en la cifereca epoko
Kiam teknologiaj solvoj estas efektivigitaj en nekontrolitaj medioj, kiel okazis en Ĉilio, ili ankaŭ estas minaco de hiper-aŭtomatigo kaj malkontenta laboro.
Sudaziaj ekzemploj montras la centrecon de naturo en indiĝena arto
Modernaj socioj povas lerni multon de indiĝena arto pri la graveco nutri nian rilaton kun naturo.
Kie estas la voĉoj de ujguroj de Centra Azio kaj Rusio?
Kial malgrandaj komunumoj de ujguroj en okcidentaj landoj estas pli aktivaj en postulado de justeco por siaj sampatrujanoj en Ĉinio ol la grandaj populacioj de la islama minoritato en Centra Azio?
Pop-roka muziko kaj ŝanĝiĝantaj pozicioj rilate la kulton de personeco de Josip Broz Tito
"... generacioj de infanoj naskiĝintaj en Jugoslavio en la 1970-aj jaroj reagis al la disfalo de la valorsistemo kiu metis Titon sur piedestalon, kun granda dozo de cinikismo."
Agnoskita de kritikistoj, bosnia filmo vekas la apenaŭ entombigitajn fantomojn de Srebrenico
Quo Vadis Aida? montras kiel genocido vere aspektas, fokusiĝante je la sorto de la viktimoj, disigitaj familianoj sciantaj ke neniam denove ili vidos unu la alian.
Ugando: Lindsey Kukunda, mem viktimo de kiberĉikanado, rete batalas kontraŭ perfortoj kontraŭ de virinoj
Ugandaj amaskomunikiloj "instigas perforton kontraŭ virinoj. La rakontoj pri "venĝa porno" ne estas verkitaj por subteni la viktimojn, sed por kulpigi ilin kaj por distri."
Merkel, Macron aŭ Biden? Ne, rilate vakcinojn Latinameriko esperas pri Ĉinio
"Nur Ĉinio helpis al Latinameriko kaj la landoj en la regiono komencis danci sub ĉina muziko ne pro tio ke ili kundividis ĝian ideologion, sed pro sia deziro solvi senprecedencan problemon."