Ĉu Messi parolas la hispanan aŭ la argentinan?

Foto de Marc Puig i Perez/Flickr (CC BY-NC-ND 2.0)

Tiu ĉi artikolo de Dante Liano estis origine publikigita en Prensa Comunitaria kaj ĝia redaktita versio estas republikigita de Global Voices kadre de interkonsento pri interŝanĝo de enhavoj.

Malnova stuporo devigas min plonĝi je legado de tekstoj, kiujn mi devus eviti. Plurfoje mi detenis la impulson skribi leteron al la redaktoro de ĵurnalo pro kelkaj kialoj, ĉar kutime tiaj leteroj estas traktataj kun malŝato. Unu el tiaj eviteblaj tekstoj, provanta fari psikologian analizon de la argentina ludanto Lionel Messi, estis publikigita de fama itala ĵurnalo. La verko interesas min ĉar ĝi rilatas al lingvistiko kaj ĉar ĝi tuŝas punkton, kontraŭ kiu mi ĉiam batalis. Ĝi komenciĝas tiel:

Chiunque abbia conversato con Messi sa che non parla spagnolo, ma argentino, anzi rosarino. Il suo aggettivo preferito è «espectacular», che però lui pronuncia petacular, mangiandosi tre lettere. Anziché «trabajar» dice laburar. A chi gli chiede notizie del primogenito Thiago risponde, tutto fiero: «Le gusta el fulbo », che significa «gli piace il calcio» ma non in castigliano, in un dialetto sudamericano.

Ĉiu ajn iam parolinta kun Messi, scias ke li ne parolas la hispanan, sed la argentinan aŭ pli ĝuste la rosarinan. Lia favorata adjektivo estas “espectacular“, kiun li prononcas kiel “petakular”, konsumante tri literojn. Anstataŭ “trabajar” li diras “laburar“. Kiam oni demandis lin pri lia plej aĝa filo Thiago, li respondis fiere: “Le gusta el fúlbo“, kio signifas “li ŝatas futbalon”, tamen ne en la hispana, sed en sudamerika dialekto.

Alivortigante la romaniston Cervantes: “Ni alfrontis malklerecon, Sancho”. Malklereco disvastiĝis eĉ en “kulturigitaj” socitavoloj, ĉar ĝis antaŭnelonge italaj eldonistoj kutimis skribi en la tradukaĵoj de argentinaj aŭtoroj, ke la teksto estis “tradukita el la argentina”, kvazaŭ tia fantomo ekzistis. La originaleco de nia ĵurnalisto konsistas en la fakto, ke li inventis la “sudamerikan dialekton”, kontraŭdiron apartenantan al sfero de fantasta literaturo. Efektive se parolante pri “dialekto” oni celas variaĵon de lingvo, do dialekton devus havi ĉiu lando de Sudameriko: kolombian, venezuelan, peruan ktp. Messi ne povus paroli la “sudamerikan” simple pro tio ke tia abstraktaĵo ne ekzistas.

Mi rememoras mian foran infanaĝon, kiam tiuj el ni, kiuj venis el Chimaltenango en Gvatemalo, kutimis moki la kuzojn el San Andrés Itzapa, urbeto situanta 4 km for de la departementa ĉefurbo. La itzapanoj pigre longigis siajn vokalojn kaj diris “Bueeeenos díaaaas, Tía Tereeeeeeeesa.” Ĉu tio signifas ke la “itzapa” dialekto ekzistas kaj mi estas la sola kiu malkovris ĝin? Alia perlo de nia ĵurnalisto, analizanto de la profundaĵoj de la animo kaj lingvo, estas ke li fosas en la eraro kaj indikas ke argentinanoj vokas Messi “Lío” anstataŭ “Leo.” Sed sufiĉas viziti retejon de la futbalklubo Barcelono por ekscii ke la futbalisto estas nomata “Lionel” kaj ke “Lio” estas la natura kromformo de lia persona nomo, same kiel “San” por “Santo.” Por kompreni tion sufiĉas almenaŭ iom paroli la hispanan.

Ni revenu al la aserto ke nia heroo parolas la “argentinan” aŭ pli ĝuste la “rosarinan”. La hispana lingvo efektive memorigas riveron Amazonon, grandegan fluon kun multaj flankriveroj kaj disforkiĝoj. Origine tio estis la lingvo de la reĝlando Kastilio, la lingvo de reĝino Izabela, kiu edziniĝis al Ferdinando la Aragona. La lingvo de la lando de la kasteloj, konstruitaj de katolikaj feŭdoj kaj batalantoj, kiuj parolis per fortaj kaj koncizaj vortoj, disvastiĝis ne nur en Ameriko kun ĝiaj enormaj distancoj, sed ankaŭ en Eŭropo kun ĝiaj senfinaj tribaj militoj (kiuj daŭras ĝis nun). Ĉe tio ĝi nomiĝis la “hispana”, ĉar ĝi iĝis la lingvo de imperio naskiĝinta en Hispanio kaj kiel valuto de komunikado cirkulante tra la mondo ĝi riĉiĝis kaj ŝanĝiĝis dum siaj senfinaj vojaĝoj.

Tamen ĝi konservis specifajn trajtojn de ĉiu regiono: ĝi ne estas parolata same en Galicio, Asturio aŭ Andaluzio. Sed tio ne signifas ke ĝi ĉesis esti la “hispana”. Simile oni povas diri ke ĝi ne estas parolata same en Meksiko aŭ Kolombio aŭ Argentino, sed pro tio ĝi ne ĉesas esti la hispana. La loĝantoj de Bonaero havas unu akĉenton; la loĝantoj de Rosario havas alian, vere rimarkindan, sed ili parolas la saman lingvon. La sama afero okazas al la loĝantoj de Milano kaj Romo kiam ili parolas la italan.

La ekzemploj al kiuj referencas la ĵurnalisto apartenas al naiva lingvistiko, kiun homoj uzas por amuzi najbarojn parolantajn malsame. Li informas nin ke Messi prononcas “pektakular” anstataŭ “spektakular”; ke li diras “laburar” anstataŭ “trabajar” kaj ke li prononcas “fúlbo” kiam li celas “futbalon”. Ĉu estus tro aroge klarigi al la edukitoj kaj laikoj ke ĉiu el ni havas propran manieron prononci la lingvon? Kaj ke ne eblas konstrui ĝeneralan regulon surbaze de la prononco de aparta individuo? Ĉiu el tiuj ĉi ekzemploj havas sian klarigon en la hispana lingvo, sed mi riskas supozi la plej simplan: la malbonan aŭdkapablon de nia ĵurnalisto. Estus pli kredinde se li skribus ke Messi diras: “ehpettacular” aŭ “fúbbo”, fonetikaj trajtoj trovitaj en la hispanlingva mondo. Sed tio estus tro altaj postuloj al la teksto verkita por plenigi spacon en dimanĉa numero.

Eble, kiel tio ofte okazas, plej gravas ne kion ni vidas en la teksto aperinta en la ĵurnalo, sed kion la teksto kaŝas. Ni provu returni la tablon: kio povus okazi se “sudamerika” ĵurnalisto dirus ke Umberto Eco parolis la “bolonjan”, Pier Paolo Pasolini parolis la “friulian”, Alberto Moravia parolis la “roman” dum efektive ili ĉiuj parolis la italan? Mi supozas ke neniu kuraĝus fari tian aserton.

Aliflanke, ĉu serio da senlogike implikitaj asertoj pri la maniero en kiu parolas “sudamerikanoj”, fokusiĝinta je “balbutanta” Lionel Messi, ne revenigas amerikanojn al la koloniaj kondiĉoj kiel infanojn, al la ideologia justigado de tio kio ebligis ilian subpremadon, al la aserto ke ĉi tie ne ekzistis kulturo, ke ili estis tabula rasa, malplenaj cerboj sur kiuj la Okcidento povis skribi la bazojn de civilizacio? Eble, Sancho, ni trovis ne malklerecon, sed ion pli malbonan.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.