Alvoko de Global Voices por artikoloj pri Ukrainio

Ilustraĵo de Maria Prymachenko, foto farita de Filip Noubel en la ekspozicio Ukraina Domo en Kijivo, 2023, uzata kun permeso.

Ĉu vi devenas de Ukrainio?  Ĉu vi ŝatus verki pri Ukrainio aŭ via vivsperto kiel ukraina rifuĝinto aŭ kiel membro de la ukraina diasporo? Global Voices estas plurlingva internacia gazeto kiu invitas vin verki artikolojn de ĉirkaŭ 1,300 vortoj kontraŭ honorario. La artikoloj povas esti verkitaj en la ukraina, la angla aŭ la rusa. Jen kelkaj sugestoj de temoj: 

  • Rakontoj pri la milito de la perspektivo de trafitaj civiluloj (eseoj aŭ intervjuoj) 
  • Ukrainio kaj gazetara diverseco, esprimlibereco, estonteco de demokratio
  • Ukrainio kaj novigo en militaj tempoj, uzo de teknologio por civiluloj kaj administrado
  • Ukrainio en la mondo: sintenoj, de subteno al opono, novaj aliancoj, ukrainaj rifuĝintoj kaj diasporo
  • La rolo de Afriko, Azio, Latinameriko kaj Mezoriento en Ukrainio
  • Ukrainio kaj aliaj militoj kaj konfliktoj: sintenoj de solidareco aŭ ĝia manko (Gazao, Belorusio)
  • Ukraina kulturo: detruo de kulturo, kulturo kiel rezisto, malkoloniigo de rusa diskurso 

Por pli da informoj, bonvolu sendi mallongan priskribon de via artikola ideo (en 300 vortoj) al arzu.geybullayeva@globalvoices.org  kaj filip.noubel@globalvoices.org en ajna el la tri lingvoj listigitaj, por diskuto kaj ebla aprobo.  

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.