Kio estas Global Voices ?

Foto prenita en 25 Januaro 2015 en Cebu, Filipinoj, por festi la 10-jaran datrevenon de Tutmondaj Voĉoj. CC BY-NC 2.0

Foto prenita por festi la 10-jaran datrevenon de Tutmondaj Voĉoj en Cebu, Filipinoj. CC BY-NC 2.0

La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas ĉu en la angla [en], ĉu en esperanto [eo].

Tutmondaj Voĉoj [eo] aŭ pli konata anglalingve sub la nomo Global Voices estas internacia kaj multlingva komunumo de blogantoj, ĵurnalistoj, tradukistoj, akademianoj kaj aktivistoj pri homaj rajtoj [eo]. Kune, ni ekuzas la potencon de la interreto por konstrui interkompreniĝon trans limoj.

Global Voices jam depost 2005 okupas gvidan pozicion kiam temas pri raportado de civitanaj amaskomunikiloj. Ni kolektas, kontrolas kaj tradukas novaĵojn kaj rakontojn el blogoj, sendependaj komunikiloj kaj sociaj amaskomunikiloj en 167 landoj, rakontoj, kiujn vi ne povas facile trovi en la interreto.

Multaj el la plej interesaj kaj plej gravaj rakontoj en la mondo ne troveblas sur unu sola retejo. Kelkfoje ili disvastiĝas tra la interreto, tra malsamaj blogafiŝoj kaj pepoj (tweets) kaj en diversaj lingvoj. Tiuj ĉi estas la rakontoj, kiujn vi povas legi en Global Voices kaj kiujn ni tradukas en multaj lingvoj [eo].

Laŭ The Economist [eo], Global Voices estas la 4-a plej granda retejo en la mondo, post YouTube, Vikipedio kaj BBC, kiu kunigas civitanojn internacie.

Kiel ni faras tion ĉi?

  • Raporti: Nia multlingva ĵurnalisma teamo raportas pri homoj kies voĉoj kaj spertoj malofte aŭdiĝas en la ĉeffluaj komunikiloj.
  • Traduki: Niaj volontuloj por la Lingua Project [en] tradukas niajn raportojn en dekoj da lingvoj por certigi ke lingvo ne estas baro al la kompreno de la tekstoj.
  • Defendi: Nia Advox teamo [en] alvokas por libera parolo surrete kaj speciale atentas pri leĝaj, teknikaj kaj fizikaj minacoj al homoj kiuj uzas la interreton por sin esprimi en la intereso de la publiko.
  • Kapabligi: Rising Voices [en] provizas trejnadon kaj mentoradon al lokaj malpli reprezentitaj komunumoj kiuj volas disvastigi siajn proprajn rakontojn per partoprenemaj gazetaraj iloj.
  • Interligi: vidu sub Komunumo

Komunumo

Ni organizas konferencojn, kie niaj kontribuantoj el la tuta mondo kaj la publiko povas renkonti unu la alian. Dum la pasintaj dek jaroj, ankaŭ centoj da dungitoj renkontiĝis en ok diversaj landoj.

Partneroj

Gazetaraj kaj neregistaraj partneroj estas ŝlosilaj al la laboro de Tutmondaj Voĉoj kiel komunumo, gazetara organizaĵo kaj reto de aktivistoj por libera esprimo. Lernu pri niaj partneroj [en].

Volontularo

Voluntulaj kontribuantoj estas la motoro kiu funkciigas Tutmondajn Voĉojn. Aldone al la verkado kaj tradukado de rakontoj, kontribuantoj provizas aron da lokaj scioj kaj ligas Tutmondajn Voĉojn al samideaj iniciatoj trans la mondo. Rigardu kiuj estas la kontribuantoj de GVE [eo] kaj kiuj estas la redaktoroj kiuj verkas originalajn artikolojn por Global Voices (en la angla), inter kiuj listiĝas ankaŭ ekzemple kontribuantoj sub la emblemo de GV Brazilo aŭ GV Portugalio.

Gvidantaro kaj Estraro

La gvidantaro de Global Voices konsistas el tre diversaj skipoj de manaĝeroj, eldonistoj kaj administrantoj. Kontraktuloj kaj dungitoj laboras laŭ devigaj laborleĝoj. Jen tiuj skipoj kun foto de la estraranoj [en]. Global Voices estas gvidata de skipo da direktantoj (en: ‘board of directors‘), kies membroj estas fondintoj, volontuloj, kunlaborantaro kaj kelkaj el la plej influaj novigantoj en tutmondaj retaj amaskomunikiloj. Direktantoj servas senpage. Jen paĝo kun fotoj kaj informoj pri la direktantoj [en].

Pliajn detalojn pri nia laboro kaj la dungita strukturo vi trovos en la anglalingvaj paĝoj Roles and Responsibilities (pri roloj kaj respondecoj) de Global Voices Community Guide (Komunuma Gvidilo de Tutmondaj Voĉoj).

Nia misio

Ni faras nian eblon por kolekti la plej konvinkajn kaj gravajn rakontojn de marĝenitaj kaj subreprezentitaj komunumoj. Ni estas kontraŭ interreta cenzuro [en] kaj subtenas novajn manierojn per kiuj homoj povas aliri interreton [en].

Niaj kulturoj

Ni konsideras scivolemon, honestecon kaj solidarecon gravaj cele al interkompreniĝo kaj amikeco trans limoj. Nia celo estas enpovigi [eo] homojn, kiuj opinias ke justeco, egaleco kaj empatio gravas [ĉiuj eo].

Nia traduka teamo

Nia traduka teamo konsistas el volontuloj, kiuj klopodas ĉiumonate traduki unu aŭ pli da artikoloj por la retejo de Global Voices Esperanto. Tiel ni helpas krei pontojn inter blogantoj ĉirkaŭ la mondo. Ni daŭre serĉas tradukemulojn por plifortigi nian teamon. Ĉu vi pretus pasigi unu aŭ pli da horoj ĉiumonate tradukante artikolojn aŭ provlegante tradukojn faritajn jam de aliaj kontribuantoj por Global Voices Esperanto ? Tiam kontaktu nin pere de tiu ĉi aliĝilo [eo].

Projektoj

Tutmondaj Voĉoj emas havi unu aŭ du specialajn projektojn je ajna momento. Speciala projekto en 2019 estas tiu rilata al la UN-jaro pri indiĝenaj popoloj [eo]. Daŭra projekto rilatas al la Global Voices Translation Services [en], kiu ofertas kontraŭ pago tradukan laboron al samideaj organizaĵoj. Ĉi tie [en] vi povas legi pri niaj aliaj projektoj.

Jura Statuso kaj financado

Tutmondaj Voĉoj estas registrita en Nederlando kiel Stichting Global Voices, neprofitcela fondumo [eo] kun jura personeco.
La komunumo de Global Voices konsistas el volontuloj [en] kaj pagitaj dungitoj [en]  sub la gvido de administra estraro [en].

Ni dependas de sendependaj donacoj, redaktaj komisioj kaj de korporaciaj kaj individuaj donacoj. Vi povas legi pli pri nia laboro kaj financa strukturo en niaj jarraportoj [en].

Se vi deziras pli da detaloj, legu niajn Oftajn Demandojn [en].

STICHTING GLOBAL VOICES
Kingsfordweg 151
NL-1043GR Amsterdam
Nederlando
RISN n-ro: 818855605