Artikoloj pri Freŝa Novaĵo

Rusia interreta cenzuristo blokas la retejojn de la teamo de Navalnij

La ĉefa retejo de Navalnij, navalny.com, kaj pli ol 40 retejoj de la nacia reto de kampanjaj oficejoj de Navalnij estis aldonitaj al la ŝtata registro de blokitaj retejoj de Roskomnadzor.

Kie estas la voĉoj de ujguroj de Centra Azio kaj Rusio?

Kial malgrandaj komunumoj de ujguroj en okcidentaj landoj estas pli aktivaj en postulado de justeco por siaj sampatrujanoj en Ĉinio ol la grandaj populacioj de la islama minoritato en Centra Azio?

Armenio kaj Azerbajĝano interŝanĝis detenitojn kaj gravajn informojn kadre de trarompa diplomatia interkonsento

La interkonsento estis perita de Usono, Eŭropo kaj Kartvelio. Ĝi estis bonvenigita kiel "unua paŝo direkte al renovigita konfido".

Kaptante humoron ĉe ambaŭ flankoj de la ukraino-rusia konflikto en Donbaso

Nova esploro trovis ke loĝantoj de Donbaso havas malgrandan fidon al ŝtataj institucioj kaj estas dividitaj rilate la estontecon de la regiono, sed sopiras ekonomian stabilecon.

Moldavoj elektis la unuan virinan prezidenton

Maia Sandu superis la nuntempan prezidenton Igor Dodon kaj fariĝis la unua virina prezidento de Moldavio. Ŝi promesas reformon de la juĝa sistemo, integriĝon al Eŭropa Unio kaj batalon kontraŭ korupto.

Nikaragvo: 18 indiĝenaj kaj nigrulaj gvidantoj arestitaj post dokumentado de tereksproprietigoj en sia rezervejo

Ekde 2015, komunumaj arbaristoj de Kriol kaj Rama inspektas la senarbarigon kaj la tereksproprietigojn en la biologia rezervejo.

Kian strategian celon Rusio volas atingi en Belorusio: intervjuo kun politologo Jurij Carik

Moskvo tediĝis je la batalema prezidento Aleksandro Lukaŝenko kaj nun zorgas pri la defendado de siaj propraj interesoj en la okazo de ebla (kaj neevitebla) transdono de potenco, diras Jurij Carik, belorusa politologo.

Artistoj tra la mondo adiaŭas la kreinton de Mafalda

Ikona bildstria rolulo Mafalda iĝis "universala simbolo de ribelo kaj kredo je pli bona mondo".

Montara Karabaĥo: Malnova konflikto en nova geopolitika kunteksto, diras fakulo pri Suda Kaŭkazo, Tom de Waal

La lasta eksplodo de perforto komenciĝis la 27-an de septembro. Ĉi-foje kaj batalantoj kaj analizistoj prognozas eskaliĝon de la konflikto kun nekonataj kaj potenciale danĝeraj sekvoj.

“La milito en Karabaĥo faras eblecon de solvo de la konflikto eĉ pli malproksima” timas armena politikisto Mikael Zolan

Intertraktoj povas starti nur kiam agreso kontraŭ civiluloj haltos. Tamen la milito larĝigis la distancon inter armenoj kaj azeroj kaj do distancon ĝis dialogo, diris armena parlamentano kaj analizisto Mikael Zolan.

Makame Faki diris adiaŭon al la muzika mondo

Legenda zanzibara muzikisto Makame Faki Makame mortis en la aĝo de 77. Li estis laŭdita kiel la reĝo de 'kidumbak' kaj majstro de taarabo, la "nacia sono" de Zanzibaro.

Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?

Senaŭtomobila tago en Kolombo, Srilanko, sonas kiel bona ideo el naturmedia vidpunkto, sed estas aliaj zorgoj - kaj elmeti sin al strataj turmentadoj pintas en la listo.

Tajvana prezidanta balotado: Tsai Ing-wen reelektita kun rekordaj voĉoj

Tsai Ing-Wen memorigis al la aŭtoritatoj de Pekino la gravecon de la paco, travidebleco, demokratio kaj dialogo en la rilatoj inter Tajvano kaj Ĉinio.

En Barato, leĝprojekto pri civitaneco incitas timon pri kontraŭislama antaŭjuĝo

Ĉar la reganta Partio de la Popolo de Barato (BJP) antaŭenpuŝas la amendon de la kontraŭ-islama civitaneco, kritikistoj diras, ke ĝi malobservas la sekularan konstitucion de Barato kaj minacas la esencon de la pluraleco de Barato.

Pia Klemp riskas pasigi 20 jarojn en itala malliberejo pro savado de migrantoj en la maro

Laŭ la itala leĝo, Pía Klemp riskis ricevi punon kiu povos atingi 20 jarojn en la malliberejo pro deliktoj en rilato al kontraŭleĝa migrado.

Makedonio: Neakcepteblaj kondiĉoj en studentaj dormejoj malboniĝas

La kolektivo Plena Studentaro, popola movado, kiu luktas por la rajtoj de universitataj studentoj en Makedonio, publikigis novajn fotojn pri la neakcepteblaj kondiĉoj, en kiuj loĝas studentoj en la ĉefurbo de Makedonio, Skopjo....

Eksvalida viando estis en la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio

Ĝi estas la plej lastatempa inter la multaj skandaloj pri manĝosekureco, kiuj trafis Ĉinion en la lastaj jaroj, inkluzive de laktomalpurigo en 2008, kiu mortigis ses infanetojn.

Singapuro: Ne ĉie oni drinkos venontjare

Se vi estos en Singapuro en 2014, eble, vi ne povos drinki ĉie en la insulo. Nanyang Post [ĉine] raportis, ke ekde hodiaŭ (la 25-a)  ĝis la fino de la jaro,...

Hongkongo: Diplomiĝintoj serĉantaj domon estos blokataj

Aĉeti domon en Hongkongo estas tikla afero: nova regularo eble ne permesos al alte kvalifikitaj homoj aĉeti unuĉambran apartamenton. Novaĵagentejo Now (新闻)raportis [ĉine] pri tio sed diris, ke 18-jaraĝaj studentoj ankoraŭ...

Nederlando: drinkemuloj purigas la stratojn

Ĉu la ideo estas bona aŭ male? La ĉefurbo de Nederlando, Amsterdamo, dungas alkoholulojn por purigi la stratojn. Realnews24 raportis [angle]: Ili purigos la stratojn kontraŭ duona pako da tabako,...