Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

En Barato, leĝprojekto pri civitaneco incitas timon pri kontraŭislama antaŭjuĝo


La barata ministro pri internaj aferoj, Amit Shah, diskutanta la (amendan) leĝprojekton pri civitaneco, 2019 en la barata parlamento Rajya Sabha. Ekrankopio de YouTube de Rajya Sabha TV.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

La 11-an de decembro 2019, la Rajya Sabha, la supera ĉambro de parlamento de Barato, akceptis leĝon per voĉdonoj de 125-99 [en] kiu proponas civitanajn rajtojn al rifuĝintoj kaj enmigrintoj el la najbaraj landoj Afganio, Pakistano kaj Bangladeŝo. Tamen, ĉi tiu iniciato venis kun limigo, kiu incitas timon inter la 200 milionoj da islamanoj kaj minoritatuloj de la lando – ĝi permesos nur al ne-islamaj enmigrintoj peti baratan civitanecon.

Pli frue dum la semajno, la malsupera ĉambro de la parlamento aprobis la leĝprojekton [en], vekigante komparojn inter Nazia Germanio kaj Hitlero fare de la barataj parlamentanoj kiuj kontraŭas la leĝprojekton.

La leĝprojekton subtenas la dekstrema ĉefministro Narendra Modi, la ministro pri internaj aferoj Amit Shah kaj la partio Bharatiya Janata Party (BJP). Argumentas kontraŭ ĝi opoziciaj partioj kiel Indian National Congress (INC), Trinamool Congress (TMC) [en] kaj la eksa alianco de Modi Shiv Sena [en].

La eks-ĉefo de la opozicio Rahul Gandhi pepis ke la leĝprojekto kontraŭas la etoson de sekularismo de la konstitucio de Barato:

La #CAB [La Amenda Leĝprojekto de Civitaneco] estas atako kontraŭ la barata konstitucio. Iu ajn subtenanta ĝin atakas kaj provas detrui la fundamenton de nia nacio.

— Rahul Gandhi (@RahulGandhi), la 10-an de decembro 2019

Human Rights Watch menciis [en]:

“The Indian government is creating legal grounds to strip millions of Muslims of the fundamental right of equal access to citizenship.”

La barata registaro kreas leĝan bazon por forpreni de milionoj da islamanoj la fundamentan rajton de egala aliro al civitaneco.

Okazis fortaj reagoj al la leĝprojekto en sociaj retoj. La ĉefministro de Pakistano Imran Khan diris:

Ni forte kondamnas la baratan leĝon pri civitaneco de Lok Sabha, kiu atencas ĉiujn normojn de internaciaj leĝoj pri homaj rajtoj kaj duflankajn interkonsentojn kun Pakistano. Ĝi estas parto de la projekto de ekspansiismo por “Hindu Rashtra” tipe de RSS [en], kiun disvastigas la faŝista registaro de Modi.
https://t.co/XkRdBiSp3G

— Imran Khan (@ImranKhanPTI), la 10-an de decembro 2019

La kongresestro Priyanka Gandhi diris:

Hieraŭ vespere je noktomezo, la mergo de Barato en maltoleremo kaj etmensa ekskludemo estis konfirmita kiam la CAC estis aprobita en la Lok Sabha. Niaj prapatroj donis sian vivosangon por nia libereco.

En tiu libereco estas konservataj la rajto pri egaleco kaj la rajto pri religia libereco.

— Priyanka Gandhi Vadra (@priyankagandhi), la 10-an de decembro 2019

Tamen, Modi, kiu respondecas pri la divido de la regiono Ĝamuo kaj Kaŝmiro [eo] kaj pri la malŝalto de la Interreto en la regiono ekde aŭgusto, pepis favore al la leĝprojekto:

Mi ĝojas ke la Lok Sabha aprobis en 2019 la (Amendan) Leĝprojekton de Civitaneco [ofte nomatan CAB] post riĉa kaj ampleksa debato. Mi dankas la diversajn parlamentanojn kaj partiojn kiuj subtenis la projekton. Ĉi tiu leĝprojekto akordas al la plurjarcenta etoso de asimilado en Barato kaj la kredo je homamaj valoroj.

— Narendra Modi (@narendramodi), la 9-an de decembro 2019

La Amenda Leĝprojekto pri Civitaneco (CAB) disponigas vojon al civitaneco al hinduoj, parsioj, ĝajnoj, budhanoj kaj sikoj, kiuj alfrontas persekuton en siaj hejmlandoj, sed ĝi ekskludas islamanojn. Tio kreis timon inter la islamanoj de Barato, kiuj jam estas marĝenuloj, ke oni forpuŝos ilin kiel duarangajn civitanojn.

“Ili ne havas alian lokon ol Baraton kien ili povas iri. La profitantoj de la leĝprojekto povas loĝi en iu ajn ŝtato de la lando” diris la ministro pri internaj aferoj Rajnath Singh al la parlamento lundon [en], post taglonga debato.

Kritikantoj rezistis la amendon pro ĝia diskriminacio kontraŭ islamanoj, konsiderante ĝin kontraŭkonstitucia. La leĝo en sia aktuala formo malhelpas kontraŭleĝajn enmigrintojn peti baratan civitanecon. La amendo, aliflanke, permesas peti civitanecon al enmigrantaj praktikantoj de ses diversaj religioj, escepte de islamanoj.

La konstitucio de Barato, inspirita de la usona konstitucio, garantias al ĉiu egalajn rajtojn sendepende de ties religio. Sed laŭ parolo de la gvidantoj de la opozicio en la parlamento lunde, la leĝprojekto atencis tiun fundamentan rajton pri egaleco.

Kritikantoj diras ke la leĝprojekto atencas la artikolon 14 de la barata konstitucio, kiu certigas egalecon antaŭ la leĝo, proklamante “la ŝtato devas ne rifuzi egalecon al iu ajn persono antaŭ la leĝo aŭ egalan protekton de la leĝo ene de la teritorio de Barato”.

Barato ĉiam estis kaj devus resti azilo por iu ajn grupo da persekutataj homoj, sendepende de ties religio. Ĝi ĉiam celis esti haveno por tiuj kiuj serĉas justecon, liberecon, egalecon kaj fratecon (laŭvorte, la fundamento de nia konstitucio!)
#NoToCAB https://t.co/Xi4OLA56q9

— Ruchi Kumar روچی کمار रूची कुमार (@RuchiKumar), la 10-an de decembro 2019

La ministro de internaj aferoj, Amit Shah, ripete anoncis instaladon de la Nacia Registro de Civitanoj al la tuta nacio kaj li respondecis pri la rekomendado de la akceptado de la leĝo en la parlamento. Tio instigis la Komitaton pri Eksterlandaj Aferoj de Usono kaj la Usonan Komisionon pri Internacia Religia Libereco kritiki [en] la proponon kaj peti punojn kontraŭ Shah, nomante la leĝprojekton ‘danĝera devojiĝo en la malĝustan direkton, kiu subfosas la plej bazan demokratian doktrinon’.

Responde al tio, la barata registaro deklaris [en], ke tia iniciato devus esti bonvena kaj ke tiuj, kiuj sincere celas liberecon de religio ne devus kritiki ĝin.

Dume, ankaŭ la asamanoj el nordorienta Barato protestas kontraŭ la leĝprojekto [en], deklarante ke ĝi minacus la identecon de la loka kulturo per laŭleĝigo de hinduaj enmigrantoj el Bangladeŝo.

Ekde sia reelekto per forta plejmulto en majo ĉi tiun jaron, Modi fokusiĝis je la plenumo de la promesoj kiujn li faris dum la balotado, inkluzive de nuligo de la artikolo 370 [en], kiu garantiis aŭtonomecon de Kaŝmiro. Aferojn kiel interreton, lernejojn, hospitalojn kaj transporton en Kaŝmiro (la sola eks-ŝtato, kaj nun unuiĝinta teritorio, kun islama plejmulto) oni limigas. Miloj da soldatoj patrolas ĝian stratojn kaj oni perforte silentigas protestojn.

Legu nian specialan raporton: Ene de la krizo en Kaŝmiro [en]

Alia granda malhelpo por Modi estas la verdikto de la Suverena Kortumo en la fifama proceso pri la detruo de Babri Masjid [en] en 1993. Kritikantoj diras ke la proceso favoris hinduojn super islamanoj.

La leĝprojekto, ofte nomata CAB, ankaŭ eksludis aliajn minoritatojn kiuj eskapas religian aŭ politikan persekutadojn, inkluzive de tibetanoj, tamiloj kaj rohinĝoj.

Anghshuman Choudhury [en] verkis en Mumbai Mirror:

“The CAB is another example of BJP's deeply cynical and divisive politics. It makes a mockery of India's constitution.”

“La CAB estas plia ekzemplo de la profunde cinika kaj dividema politiko de Partio de la Popolo de Barato (BJP). Ĝi mokas la baratan konstitucion.”

Pli frue en tiu ĉi jaro, la barata registaro deklaris ke 1,9 milionoj da homoj estu senŝtataj, post registra kontrolo de civitanoj, ĉefe de islamanoj, puŝante ilin en koncentrejojn. Dum la regado de Modi, la ekonomia kresko de Barato falis de 7% al 4,5% antaŭjare. Li ĉefe provadis kredigi rakonton pri “enfluo de enmigrantoj” post kiam malsukcesaj ekonomiaj decidoj limigis la trian plej grandan ekonomion de Azio kaj malrapidigis ĝin.

Modi kaj Shah anoncis intencon refari la registron de civitanoj tutnacie, kun la ĉefa celo forigi ‘enfiltriĝantojn’ ĝis 2024, kiam Barato estos preta por alia ĝenerala baloto.

Teorio de du nacioj: [en]

Shah ankaŭ diris ke la leĝprojekto ne necesus se la Kongreso ne konsentus pri la divido de Barato surbaze de religio pasintece. La argumenton multaj parlamentanoj uzis en la supera ĉambro. Ĝi estas difekta ĉar ĉiuj fondintoj de demokratia Barato volis sekularan Baraton kun egala protekto al ĉiuj civitanoj.

La aktivulo pri homaj rajtoj, Harsh Mander, alvokis al tutlanda protesto kontraŭ la leĝprojekto:

Se oni leĝigos la CAB, jen mia civila malobeo:

Mi oficiale registriĝos kiel islamano. Mi sekve rifuzos prezenti iujn ajn dokumentojn al NRC [Nacia Registro de Civitanoj]. Fine, mi postulos la saman punon kiel ĉiu ajn sendokumenta islamano: koncentrejon kaj forprenon de civitaneco.
Aliĝu al ĉi tiu civila malobeo.

— Harsh Mander (@harsh_mander), la 10-an de dcembro 2019

La barata ĵurnalo Economic Times notis [en]:

The CAB ringfences Muslim identity by declaring India a welcome refuge to all other religious communities. It seeks to legally establish Muslims as second-class citizens of India by providing preferential treatment to other groups. This violates the Constitution’s Article 14, the fundamental right to equality to all persons. This basic structure of the Constitution cannot be reshaped by any Parliament. And yet, the government maintains that it does not discriminate or violate the right to equality to all persons. This basic structure of the Constitution cannot be reshaped by any Parliament. And yet, the government maintains that it does not discriminate or violate the right to equality.

La CAB ĉirkaŭbaras islaman identecon per deklaro ke Barato estas bonveniga rifuĝejo al ĉiuj aliaj religiaj komunumoj. Ĝi celas laŭleĝe klasifiki islamanojn kiel duarangajn civitanojn de Barato per favora traktado de aliaj grupoj. Ĉi tio atencas la artikolon 14 de la konstitucio, la fundamentan rajton pri egaleco de ĉiuj homoj. Ĉi tiun bazan strukturon de la konstitucio ne rajtas reformi iu ajn parlamento. Tamen, jen la registaro insistas ke ĝi ne diskriminacias nek atencas la rajton pri egaleco de ĉiuj homoj.

Dum Barato daŭrigas leĝigadon de pli da politikoj kiuj ekskludas islamanojn kaj minoritatojn, politika malamikeco profundiĝas kaj minacas la fidon je ĝia sekulareco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.