Gvidlinioj por republikigo de artikoloj

Creative Commons LicensedKrom se alie dirite, ĉiuj enhavoj kreitaj de Global Voices estas publikigitaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite CC BY 3.0.

Ĉi tio signifas, ke iu ajn, ie ajn, rajtas:

  • Kunhavigi – kopii kaj redistribui la materialon en iu ajn publikaĵo aŭ formato
  • Adapti – remiksi, transformi kaj pluverki la materialon por iu ajn uzo, eĉ komerce

Tiom longe ke oni plenumas la kernkondiĉon de la permesilo:

  • Atribuo – Vi devas doni taŭgan permeson (angle: credit), doni ligilon al la permesilo kaj indiki ĉu ŝanĝoj estis faritaj. Vi povas fari tion laŭ iu ajn racia maniero, sed ne laŭ maniero kiu sugestas, ke la permesildonato aprobas vin aŭ vian uzon.

Ĉi tiu radikale “malfermita” permesilo instigas al redistribuado de enhavo de Global Voices laŭeble plej vaste, kiel publika bono.

Kiel reeldoni enhavon de Tutmondaj Voĉoj

Kiam vi dividas, reeldonas aŭ tradukas niajn rakontojn, vi devas inkluzivi ligon al la originala rakonto de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) kaj la nomon de la aŭtoro ĉe la supro de la reeldonita afiŝo.

Ekzemplo:

Ĉi tiu rakonto de Filip Noubel aperis origine en Global Voices la 13-an de septembro 2021.

Grava: Fotoj, filmetoj, sonregistraĵoj de aliaj aŭtoroj eble ne uzeblas sub la samaj kondiĉoj.
Por tiuj elementoj, vi bezonos peti la aprobon rekte de la aŭtoroj.

Ne forgesu informi nin kiam vi republikigas niajn artikolojn, ĉu metante ligilon en la komentoj sub la originala artikolo ĉu sendante informon al ni pere de la paĝo kontakto.

Global Voices havas multajn reciprokajn respublikajn partnerecojn kun retejoj en diversaj lingvoj. Se vi ŝatus reeldoni niajn rakontojn regule aŭ laŭ specialaj kondiĉoj, bonvolu kontakti nin. Heroldo de Esperanto ekzemple kontraktis kun Global Voices por republikigi artikolojn en Esperanto, tiel ke ili ne restu efemere en la virtualo, sed atingu pli vastan publikon kaj eĉ post jardekoj estu legeblaj.

Kontribuante al Tutmondaj Voĉoj kaj Krea Komunaĵo

Kontribuantoj al niaj retejoj devas kompreni, ke ĉiuj enhavoj publikigitaj en Global Voices havas la permesilon Krea Komunaĵo Atribuite priskribitan ĉi supre. Tio signifas, ke rakontoj kaj aliaj enhavoj de Global Voices povas aperi en aliaj lokoj en la retejo, ĉar aliaj profitas de la malfermo de nia permesilo.

Kaj aŭtoroj kaj Tutmondaj Voĉoj havas konstantan kaj nerevokeblan permeson reeldoni la enhavon kondiĉe ke la originalo estas atribuita kiel priskribite ĉi supre, por plenumi la kondiĉojn de nia CC-BY-permesilo.

Se kontribuanto pro sekureco aŭ aliaj kialoj iam deziras forigi informon pri si mem apud la artikolo, ili devas kontakti la administran redaktoron kaj doni ligilon al la koncerna(j) artikolo(j) kaj klarigi kial tio necesas. Afiŝoj tamen ne estos forigitaj, ĉar Global Voices konservas la rajton publikigi ilin per la permesilo Krea Komunaĵo. Ni ankaŭ ne havas la kapablon ŝanĝi aŭ forigi la publikigon de nomo de kontribuinto(j) kaj artikolojn reeldonitajn en aliaj retejoj, laŭ la kondiĉoj de nia CC-permesilo.

Se kontribuantoj zorgas pri asocio kun sentemaj rakontoj, ni ideale traktus tiujn aferojn antaŭ publikigo.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.