Meksika kolektivo kiu piratas librojn por kundividi kulturon alfrontas blokadojn

Ekrankopio de retejo pirateca.com

Konata kolektivo en Meksiko kiu ciferecigas librojn kaj poste kundividas ilin interrete, kiel politika pozicio, batalas kontraŭ nova kopirajta regulado. La retejo Pirateca [ndlt. Tiu nomo rilatas hispane al du vortoj: “Pirata” kaj “Biblioteca”, aŭ “Pirato” kaj “Biblioteko”, kio esperante signifus egale: “Pirateko”] estas ankoraŭ neatingebla pere de la ĉefaj operatoroj pri telekomunikado en la lando ekde julio 2022.

La kolektivo alfrontas agojn kiujn ĝi taksas persekuto flanke de la registaraj aŭtoritatoj pri aŭtorrajtoj, kiuj alvenis al la blokado de ĝia retejo kaj al limigoj por kundividi siajn enhavojn ligitajn al sia retejo en sociaj retoj. Ĝia Tvitera konto ankaŭ estis suspendita.

Pirateca.com estas retejo kiu ekde 2019 provizas liberan aliron al pli ol 279 titoloj hispane sub la slogano “La libroj ne estas ŝtelitaj, ili estas eksproprietigitaj!”. Homoj kiu administras Pirateca.com estas anonimuloj. Ili diras per siaj propraj vortoj al Tutmondaj Voĉoj ke:

A veces, para no centrar la atención en las identidades, preferimos decir que Pirateca no es nada. Pero tal vez, buscando una definición provisional, hoy podríamos decir: Pirateca es una amistad.

Foje, por ne koncentri atenton al identecoj, ni preferas diri ke Pirateko estas nenio. Sed eble, serĉante provizoran difinon, hodiaŭ ni povus diri: Pirateko estas amikeco.

La instigoj malantaŭe naskiĝas kun la deziro kundividi librojn kiuj markis ilin (ilian vivon):

Es nuestra forma de materializar el amor por nuestrxs amigxs, es el deseo de compartir nuestras lecturas con ellxs; pero también es el amor por esa comunidad posible, esa comunidad por venir: esxs otrxs amigxs que aún no conocemos, aquellxs con quienes en secreto, nuestros afectos resuenan.

[Tio] estas nia maniero materiigi amon por niaj amikoj, estas la deziro kundividi niajn legaĵojn kun ili; sed ankaŭ estas la amo por tiu ebla komunumo, tiu venonta komunumo: tiuj aliaj amikoj kiujn ni ankoraŭ ne konas, tiuj kun kiuj niaj simpatioj sekrete akordiĝas.

Antaŭ kelkaj monatoj legantoj de Pirateko rimarkis ke la retejo ne alireblas pere de pluraj meksikaj operatoroj pri telekomunikado kaj denuncis tion en la [sociaj] retoj. Ili ankaŭ asertas ke Fejsbuko forigis antikvajn publikaĵojn de Pirateko kaj malpermesis la kreadon de novaj.

Pluraj librovendejoj en Meksiko subtenante Piratekon metis ŝparmonujojn por ricevi ekonomiajn kontribuojn por Pirateko. Inter ili, la eldonejo kaj librovendejo Impronta, kiu ricevis viziton de inspektistoj de la Meksika Instituto pri Industria Proprieto (es: IMPI), kiuj rekviziciis la ŝparmonon la saman monaton kiam komenciĝis la blokadoj.

La operatoroj pri telekomunikado implikitaj en la blokado estas la plej grandaj en Meksiko: Telmex, Megacable kaj iutempe Izzi, kiu poste ĉesis bloki ĝin. Historiaj retmezuradoj de Observatorio Abierto de Interferencias, spaco dediĉita al dokumentado pri interretaj blokadoj, kaj Ripe Atlas havas registraĵojn kiuj konfirmas la ekziston de la blokado.

La operatoroj pri telekomunikado Telmex kaj Megacable, kiuj estis konsultitaj de Tutmondaj Voĉoj, diris ke la blokaj mezuroj okazas ĉar ili ricevis ordon de IMPI.

La proparolanto de Telmex, Renato Flores Cartas, aldonis:

Las medidas implementadas por TELMEX tienen como objetivo dar cumplimiento al requerimiento del IMPI y evitar la imposición de cualquiera de las sanciones previstas en el artículo 388 de la Ley.

La mezuroj efektivigitaj de TELMEX celas plenumi la postulon de IMPI kaj eviti la altrudon de iu ajn el la sankcioj antaŭviditaj en Artikolo 388 de la Leĝo.

Ni konsultis IMPI-n kaj ĝian vicdirektoron pri komunikado, Alberton Olguin, por ekscii la kaŭzojn kaj la kialon de tiu ĉi proceduro. Lia respondo estis ke ĝi estas malfermita afero kaj en proceso, do ne eblas doni informojn pri ĉi tiu kazo. La membroj de Pirateko siaflanke konsideras ke ĉi tiuj agoj havas klare ideologian kialon kiu:

[Busca] perpetuar el sistema profundamente clasista y privatizador que dicta que sólo las personas con capital económico pueden acceder a la cultura; para ellos, la cultura se compone de objetos cualquiera, capitalizables y que se pueden poseer, negando así un hecho que a nosotrxs nos parece una realidad ontológica absoluta: que toda creación es siempre colectiva y que el valor de los objetos culturales está en las vidas que transforma, en los corazones que sensibiliza, en las mentes que potencia, y no en los valores monetarios que algún sistema económico pueda poner sobre ellos.

[Serĉas] daŭrigi la profunde klasisman kaj privatigan sistemon kiu diktas ke nur homoj kun ekonomia kapitalo povas aliri kulturon; por ili, kulturo konsistas el ajnaj objektoj kapitaligeblaj kaj kiuj povas esti posedataj, tiel neante fakton kiu ŝajnas al ni absoluta ontologia realo: ke ĉiu kreado estas ĉiam kolektiva kaj ke la valoro de kulturaj objektoj estas en la vivoj kiujn ĝi transformas, en la koroj kiujn ĝi tuŝas, en la mensoj kiujn ĝi disvolvas, kaj ne en la monaj valoroj kiujn iu ekonomia sistemo povas meti sur ilin.

La meksika leĝaro havis serion da modifoj koncerne kopirajton. En 2020, inter ĉi tiuj ŝanĝoj estis enkondukita administra proceduro kiu permesas al operatoroj pri telekomunikado bloki aliron al retejoj provizore, sen havi juĝistan rezolucion pri la kazo.

En ĉi tiu kazo, blokaj agoj devenas de administra proceduro kaj ne rezulte de proceso. La blokado estis iniciatita de IMPI pro anonima plendo kiun ĝi ricevis kontraŭ Pirateko, diras Salvador Alcantar, kiu akompanas la kolektivon en la leĝa proceduro kaj kiu taksas ke oni alfrontas la unuan publikan kazon kun ĉi tiuj trajtoj en la lando.

Unu el la kritikoj de ĉi tiu nova kopirajta leĝaro estas ke la aŭtoritato ne havas publikajn registrojn pri ĉi tiu tipo de rimedoj petataj al interretaj provizantoj, do ili povas agi laŭ sia bontrovo kaj sen respondigebleco, aldonas Alcantar.

Fronte al la ekonomia argumento laŭ kiu kundividi librojn, kiel Pirateka faras, efikas sur la aŭtorojn de ĉi tiuj libroj kaj sur la eldonejojn, la kolektivo diras ke:

Los derechos de autor no protegen a nadie más que a los intereses económicos de los dueños de los grandes capitales, o sea, a quienes menos participan en la elaboración de las potencias afectivas de un texto.

Kopirajtoj ne protektas iun ajn krom la ekonomiajn interesojn de la posedantoj de granda kapitalo, tio estas tiuj kiuj malplej partoprenas en la ellaborado de la afekciaj povoj de teksto.

[Pirateko] konsideras ke la institucioj kaj korporacioj kiuj kutime mencias ĉi tiun argumenton devus subteni ĝin publikante la informojn pri kiel la profitoj generitaj de la eldona industrio estas distribuitaj kaj tiel konigi la supozeblajn efikojn al la aŭtoroj. La Nacia Ĉambro de la Meksika Eldona Industrio (es: CANIEM) raportas ke la privata libroindustrio generis ekonomian enspezon de 8 mil 469,9 milionoj da meksikaj pesoj (440 milionoj da usonaj dolaroj) en 2020, el kiuj 368 milionoj (19 milionoj da dolaroj) respondas al elektronikaj libroj. La ekonomia forto de la industrio ankoraŭ restas sur papero.

Ĝis nun la kolektivo ne estis sciigita aŭ informita de la aŭtoritato pri la leĝaj kialoj aŭ akuzoj kiuj kondukis al la blokado de ĝia retejo. Ili argumentas ke la blokadoj okazas meze de persekutado fare de IMPI kaj CANIEM, por scii la nomojn de la homoj kiuj prizorgas pirateca.com kaj por puni ilin. Dume, ili reasertas ke [ili] daŭrigas danke al la subteno kiun ili ricevas de tiuj kun kiuj ili kundividas la librojn:

Honestamente, hemos llegado a sentir miedo. En más de una ocasión hemos pensado en desistir. Afortunadamente nunca han faltado nuestrxs amigxs para alentarnos y apoyarnos. Por eso, aquí seguimos.

Sincere, ni sentis timon. En pli ol unu okazo ni pensis pri rezigni. Feliĉe niaj amikoj neniam mankis por kuraĝigi kaj subteni nin. Pro tio, ĉi tie ni daŭrigas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.